×

Utilizziamo i cookies per contribuire a migliorare LingQ. Visitando il sito, acconsenti alla nostra politica dei cookie.

Jen Nia Mondo, Leciono 2. En la sakoj – Text to read

Jen Nia Mondo, Leciono 2. En la sakoj

Principiante 1 di esperanto lesson to practice reading

Inizia a seguire questa lezione ora

Leciono 2. En la sakoj

Dialogo por leciono numero du.

H: Bonan matenon, Petro! P: Bonan matenon, Helena! H: Petro, kio estas en la sakoj? P: Libroj kaj pomoj.

En la granda sako estas du libroj. Rigardu! H: Ha, mi vidas. Jen du ruĝaj libroj. P: Jes, la libroj estas ruĝaj. H: Ĉu la libroj estas novaj aŭ malnovaj? P: Ili estas novaj. H: Ĉu vi estis en la librovendejo? P: Ne, mi estis en la fruktovendejo. H: Ĉu jes? …ho, vi ŝercas. P: Jes kaj ne. Mi estis en la fruktovendejo. En la malgranda sako estas fruktoj. H: Sed la libroj? P: Jes, mia kara. Por la libroj mi estis en la librovendejo. H: … Ĉu en la alia sako estas fruktoj? P: Jes. Freŝaj fruktoj, pomoj kaj bananoj. La pomoj estas iom malmolaj: ili ne estas maturaj. H: Jes, ili estas ankoraŭ verdaj. Sed la bananoj estas flavaj – jes, ili estas molaj kaj maturaj. P: Ĉu plaĉus al vi frukto? H: Jes, sed ne banano: prefere pomo. Bananoj ne plaĉas al mi. P: Jen, prenu! H: Dankon, jes. P: Kaj jen banano por mi. Matura, mola, flava banano tre plaĉus al mi. Jes, la gusto estas bona kaj dolĉa. H: Sed la gusto de la pomo estas malbona. Ĉi estas tute maldolĉa. … P: La pomoj ne estas maturaj!

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE