Leciono 11. La Familio
Leciono 11. La Familio
P Sed, kara mia, kion diros viaj gepatroj? Ĉu vi opinias, ke ili kontraŭstaros nian geedziĝon?
H Kompreneble ne. Kia ideo! Miaj gepatroj tre ŝatas vin, kaj ankaŭ mia frato.
P Ĉu vere?
H Jes, certe. Sed kion diros via familio? Mi dubas, ĉu mi plaĉas al via fratino.
P Kompreneble vi plaĉas al mia fratino. Ŝi vere ŝatas vin.
H Kaj viaj gepatroj? Ĉu plaĉos al ili havi bofilinon?
P Tute certe. Kaj ili estus tre kontentaj esti geavoj. Nepo aŭ nepino tre plaĉus al ili.
H Estas tro frue por paroli pri idoj, ĉu ne?
P Jes, vi pravas. Tamen mi deziras infanojn; ĉu ne ankaŭ vi same?
H Ho jes, mi tre amas infanojn.
P Ĉu vi volas, ke la geedziĝa ceremonio okazas en preĝejo?
H Certe jes, en preĝejo, kun multaj gastoj - geonkloj, gekuzoj, genevoj - la tuta familio.
P Ni devas decidi la daton de la ceremonio. Kiam ĝi estu?
H Nu, supozeble, post nia vizito al la kongreso.
P Sed kial post ĝi - kial ne antaŭ la kongreso? Se ni aliĝos al la kongreso kiel geedza paro, la kotizo estos malpli alta. Ni povos ŝpari.
H Kia penso! Kia homo!
P Helena, mia kara, ne koleru. Tio estis nur sugesto. La mono ne gravas. Temas nur pri tio, ke mi volas edziĝi al vi kiel eble plej baldaŭ.
H Kara Petro, pardonu min!