Leciono 10. Vetero
Leciono 10. Vetero
P Pluvas.
H Jes, pluvas, kaj ŝajnas, ke estas malvarme.
P Ni ne povas fari ekskurson hodiaŭ. Ni devas resti en la domo.
H Mi ne volas resti en la domo.
P Kion vi volas fari?
H Mi ne scias. Kion vi volas fari? P Mi volas fari nenion. H Vi neniam volas fari ion.
P Helena, mia kara, en la domo estas varme kaj seke; ekstere estas malvarme kaj malseke.
H Eble la pluvo baldaŭ ĉesos.
P Eĉ se la pluvo ĉesos, la vento restos malvarma. La vetero estas malagrabla, kaj ne utilas iri al la marbordo aŭ al la kamparo.
H Jes, la vetero estas malagrabla: pluvas; kaj malvarma vento blovas. Kion fari, do?
P Ŝajnas al mi, ke vi kaj mi povus esti kontentaj kune en la domo.
H Baldaŭ revenos mia patrino.
P Peston al -
H Kion vi diras?
P - la vetero!
H Ne restas multaj feriaj tagoj. Ni devas fari ion.
P Do, kion vi volas fari?
H Mi ne scias. Kion vi volas fari? P Mi ne scias. H Rigardu! La pluvo preskaŭ ĉesis. Jen kaj jen la ĉielo estas blua.
P Vi estas optimisto, mia kara. Vi vidas kelkajn bluajn punktojn en la ĉielo, sed ne la multajn grizajn nubojn.
H Kaj vi estas pesimisto. Vi vidas kelkajn grizajn nubojn, sed ne la grandajn bluajn spacojn.
P Ankoraŭ pluvas.
H Jes, ankoraŭ pluvas ĉi tie, sed eble en aliaj lokoj jam ĉesis la pluvo.
P Ĉu plaĉus al vi serĉi tian lokon?
H Ho jes, ni serĉu!
P Do, bone, ni serĉu!