Leciono 1. Kafo
Dialogo por leciono numero unu.
P: Saluton, Helena!
H: Saluton, Petro!
P: Saluton.Helena, diru al mi, kio estas sur la tablo?
H: Libro.
P: Ha, jes, sur la tablo estas libro.
Kaj kio estas sur la libro? Ĉu taso? H: Jes, sur la libro estas taso.
P: Kaj diru al mi, kio estas en la taso?
H: Kafo.
En la taso estas kafo. P: Kafo en la taso… ha, jes, nun mi vidas.
La taso estas sur la libro. Kaj la libro estas sur la tablo. Ĉu la kafo estas por mi? H: Ne, la kafo estas por mi.
P: Ho… mi komprenas.
H: Ĉu plaĉus al vi kafo?
P: Nun vi komprenas.
Jes, mi petas. H: Ĉu kun lakto?
P: Jes, mi petas, kun lakto.
H: Kafo kun lakto.
Ĉu kun sukero? P: Ne, dankon.
Sen sukero. H: Kafo kun lakto, sen sukero.
Jen! Jen kafo por vi. P: Dankon, Helena.
H: Ne dankinde, Petro
H: …Petro, kia estas la kafo?
P: Bona!
La kafo estas bona. H: Ĉu la kafo estas forta?
P: Jes, la kafo estas forta.
H: Ĉu varma?
P: Jes, la kafo estas varma.
H: Ĉu Petro estas kontenta?
Ĉu vi estas kontenta? P: Jes, mi estas kontenta!