×

Utilizziamo i cookies per contribuire a migliorare LingQ. Visitando il sito, acconsenti alla nostra politica dei cookie.

image

Ana Pana, Parto 8 - Lingvoj

Parto 8 - Lingvoj

Lingvoj estas interesaj por mi.

Mi ne ŝatas lerni novan lingvon. Sed mi ĝojas aŭdi tute fremdan lingvon. La evoluo de lingvoj estas interesa, mi pensas. Mi aŭdis ke ekzistas pli ol 2000 (du mil) lingvoj sur la tero hodiaŭ. Multaj baldaŭ mortos kaj kelkaj novaj aperas. Kaj preskaŭ ĉiuj lingvoj evoluas. Kiam mi estis en Ĉinio, mi provis lerni kelkajn vortojn de la ĉina. Sed mi tuj forgesis ilin. Por mi la ĉina estas tre bela lingvo, sed ege malfacila... Kaj por ili mia lingvo estas tre malfacila. Kelkaj provis paroli angle kun mi en Ĉinio, sed estis malfacile kompreni ilin. Ilia elparolo estis terura. Sed tamen multe pli bona ol mia ĉina elparolo! Mia ĉina amikino parolas Esperanton. Ankaŭ mi estas Esperanto-parolanto. Per tiu lingvo ni povas glate komuniki. Ni ofte skribas kaj babilas per Interreto. Ŝajnas al mi ke Esperanto kaj Interreto estas perfekta paro por tutmonde komuniki facile kaj rapide!

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE