Ĉapitro 7.2
Tom: Ni devas informi la aŭtoritatojn.
Tuj. Mi iros.Ili eble decidos voki doktoron, kuraciston, kaj almenaŭ tuj sendos flegistinon. Certe estas flegistino en ĉi tiu universitato, ĉu ne? Bob: Verŝajne, sed mi ne scias certe.
Mi estas ĉi tie apenaŭ unu semajnon. Tom: Nu, mi tuj iros informi ilin.
Restu ĉi tie kun ŝi. Sed ni unue metu ŝin pli bone, ke ŝi kuŝu komforte, kun la piedoj pli altaj ol la kapo. Bob: Ĉu vere?
Ĉu vere vi volas, ke ŝi kuŝu kun la piedoj pli altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta. Tom: Tamen, kiam iu perdis la konscion, tio estas la ĝusta pozicio, se mi bone memoras, kion oni instruis al mi.