×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Wikipedia 20-jara

Wikipedia 20-jara

La 15-an de januaro 2001 la interreta enciklopedio Wikipedia unuafoje aperis en la reto. El la komence utopia projekto dum la kuro de la jaroj fariĝis rifuĝejo de racio kaj trankvilo - kelkiuj eĉ diras ke temas pri monda miraklo.

Ja beleta ideo, sed tro freneza por iam ajn funkcii. Tion pensis en la jaro 2001 certe multaj homoj pri la aŭdaca projekto de la filozofo Larry Sanger kaj de la entreprenisto Jimmy Wales. Ambaŭ planis ne malpli ol rete alireblan enciklopedion pri kiu ĉiu povas kunverki. Kaj ĝi povu konkuri laŭkvalite kun la plej altnivela enciklopedio, nome la Encyclopedia Britannica.

En Wikipedia (aŭ esperante: Vikipedio) troviĝas multo el la utopioj de la frua interreto: Scio por ĉiuj, senhierarkia. Wikipedia aperis en la jaro 2001, tri jarojn post serĉmaŝino kun la stranga nomo Google kaj tri jarojn antaŭ interreta jarlibro kiu nomiĝis Facebook.

Kion multaj homoj ne taksis ebla, tio finfine realiĝis. Hodiaŭ Vikipedio estas nomebla certe la ĝis nun plej granda kunlaboro en la homa historio. Vikipedio apartenas al la plej popularaj retpaĝaroj kaj ĝi estas grandega trezorejo de scio. Sed Vikipedio havas ankaŭ problemajn zonojn. Nome ĝi estas dominata de viroj kiuj pretas senpage kunlabori.

Inter naŭ aŭtoroj estas nur unu virino. Kaj tiuj aŭtoroj plej ofte estas universitatnivele klerigitaj kaj pli aĝaj ol 40 jaroj. Se Vikipedio volas plenumi sian ambician mision kaj oferti la tutan scion de la mondo, tiam tiu strukturo de kunlaborantoj ne faciligos tion.

Malgraŭ la malfacilaĵoj la reputacio de Vikipedio hodiaŭ estas bonega, precipe se oni komparas ĝin kun la granda mikspoto de falsaj informoj kaj konspiraj teorioj kiuj inundas la interreton. Tio ne okazas en Vikipedio, ĉar ĝiaj aŭtoroj lernis tra la jaroj ke ili devas plej ekzakte pruvi tion kion ili skribas kaj ke ili devas kontroli kaj citi fontojn.

Ke Vikipedio funkcias alie ol plej multaj aliaj sukcesaj platformoj sur kiuj homoj sin interŝanĝas mense, tion oni ankaŭ vidas en ĝia aspekto. Tra la dudek jaroj ĝi ŝajne apenaŭ ŝanĝis sian aspekton. Sed Vikipedio diras al la uzanto: Estas bele ke vi ĉeestas, mi esperas ke vi trovos tion kion vi serĉas, restu se vi volas resti, kaj eliru se vi deziras tion.

Do Vikipedio ne funkcias kiel komercaj retpaĝaroj. Ĝi ja estas vere internacia. Artikoloj aperas en multege da lingvoj. Kaj la esperanta Vikipedio estas eĉ unu el la plej grandaj lingvaj versioj de Vikipedio. Tiu esperanta branĉo de Vikipedio funkcias mirinde bone. Oni vidas ke nia lingvo bone evoluas kaj ke Esperanto estas valora kultura perilo. Ni povas esti optimismaj pri Vikipedio kaj pri nia lingvo.

Wikipedia 20-jara Wikipedia 20 years old Wikipédia 20 anos