×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Gerda malaperis Chapter 8+, Ĉapitro 14.2

Ĉapitro 14.2

Kaj jen subite ŝi reagis: ŝi iris al la pordo kaj ĝin batis kun plej granda forto; ŝi faris timigan bruon, sed nenio okazis.

Ŝi vokis pli kaj pli laŭte, kriis, kriegis, samtempe piedbatante la pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago. Senespera, ŝi revenis al la lito kaj rekuŝiĝis, pli laca ol iam ajn. Dum multaj horoj ŝi restis tiel, kuŝe, kaj fine, tro laca, ŝi ekdormis. Vekis ŝin infana voĉo; ĝi venis el iu alia ĉambro, en la sama domo, tute certe; ĝi diris: "Neniam diru nek al via patro nek al via patrino, ke ni venis en la forlasitan domon. Estas malpermesite ludi ĉi tie. Se ili scius..." Alia voĉeto respondis: "Mi neniam diros. Nek al mia patro, nek al mia patrino. Ne havu zorgojn. Neniam oni scios, ke ni venis ludi ĉi tie. " Gerda diris: "Infanoj, ĉu vi aŭdas min?" Ŝia koro batis espere. "Iu parolis," sonis unu el la infanvoĉoj, sed aŭdeble la knabo ne parolis al Gerda, nur al sia kunulo. "Ĉu vi aŭdis? " "Estis kvazaŭ voĉo de virino," diris la alia. "Infanoj, venu, helpu min, mi estas mallibera, oni ŝlosis la pordon, mi estas enŝlosita, venu, mi petas, mi petegas, liberigu min, "Gerda plu petegis. Sed la reago de la infanoj estis plej senkuraĝiga. "Venu!" kriis unu. "Estas fantomo! " "Vi pravas," la dua respondis, "oni ĉiam rakontis pri fantomo en ĉi tiu forlasita domo. Fantomino, oni diris, kaj la voĉo estis ina. Ni rapide forkuru! " "Mi timas," ankoraŭ diris la unua, dum la bruoj klarigis al Gerda, ke la du knaboj forkuras kaj lasas ŝin sola, sola, sola...

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE