×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Virinoj en muziko (56)

Virinoj en muziko (56)

Francesca Campana (ĉ. 1615 - 1665) estis Itala komponistino, kaj kantistino naskita en Romo, kie ŝi vivis ĉiam, tiel ke apud ŝia nomo ofte aperas la klarigo 'Romana'. Per ŝia propra familio kaj pro geedzeco oni scias, ke ŝi frekventis la plej altajn muzikajn kaj kulturajn rondojn de Romo. Evidente, ŝi profitis de edukado donita al tre malmultaj virinoj de ŝia tempo. Tia ŝanco kaj ŝia talento kombiniĝis por kulturi "genian kantistinon, klavarludanton kaj komponistinon", kiel la poeto Fulvio Testi difinis ŝin. Ŝi estis konsiderata unu el la plej bonaj kantistinoj en Romo, 'kvankam la plej sentemaj detektas iom raŭkecon en ŝia voĉo '. En Romo ŝi estis ankaŭ tre konata kiel elstara ludisto kaj komponistino por ‘spineta', tiel nomita speco de ‘klaviceneto'. Ĝi karakteriziĝis per la oblikva disponigo de la kordaro rilate al klavaro. Tio faras la instrumenton iom pli malgranda ol la normalan klavicenon, pli taŭga por hejma uzo.

En 1629 ŝi publikigis libron de dek du arioj por unu, du kaj tri voĉoj. (‘Arie a una, due e tre voci'). Ŝi prezentis tiun libron al nobelo de Mantuo Don Luigi Gonzaga kun ĉi tiu dediĉo; "Mi dediĉas tiun libron al Via Ekscelenco ĉar, se mi estas akuzita esti tro aŭdaca pro eldoni ĝin, mi devas almenaŭ esti laŭdata kiel prudenta pro la dediĉo, ĉar kun la patroneco de tia Princo, mi akiras unikan meriton por miaj komponaĵoj.” La libro enhavis ariojn verkitajn en strofa formo, kun uzo de multaj esprimplenaj kromatismoj kaj aliaj dramaj trajtoj, plene esprimante la signifon de la teksto. La stilo de Francesca iom inklinas al disonanco. Kelkaj aŭtoroj emfazas, ke kun majstreco de formo ŝi donas grandan diversecon al la kolekto, ĉar ŝajnas ke ŝi gvidas debaton inter la valoroj de la prima prattica, kaj la seconda prattica, inter vertikala kaj horizontala muziko, kaj la malnova debato inter la supereco de teksto kaj muziko.

Ankaŭ en 1629, du el ŝiaj verkoj, la kanzoneto ‘Pargoletta vezzosetta', por solvoĉo, kaj ‘Donna, se'l mio servir', kontinua madrigalo por du voĉoj, estis eldonitaj de Robletti, grava presisto en Romo, indikante la popularecon de ŝiaj komponaĵoj. Campana daŭre kantis post ĉi tio, sed nenion oni scias pri postaj publikaĵoj. Verŝajne Francesca Campana edziniĝis kun la orgenisto Giovan Carlo Rossi, frato de la komponisto Luigi Rossi, post 1633, ĉar tiu fakto ne estis menciita de Testi en sia letero.

La 3an de decembro 1633 la poeto Fulvio Testi en letero al Francesco D'este Duko de Modeno, laŭdis Francescan kiel majstrinon pri ŝia arto. Tia letero malkaŝas interesan vidpunkton pri la pozicio de virinoj en la muzika vivo de tiu epoko:

"Se Lia Moŝto emas havi virinojn kantantajn, mi proponus paron da bonegaj, la plej bonajn absolute en Romo. Cecca Campana estas la unua. Ŝi estas majstro pri arto, ĉar ŝi mem komponas, kantas kiel anĝelo, diece ludas la klavicenon; ŝi havas ion propran; ŝi volas esti je la servo de iu princo, ŝi petas nenion kaj ŝi estus tie por servi; ŝi estas firmanima virino ”

La publikigitaj arioj de Francesca Campana estas esplorindaj pro sia muzika kaj historia signifo; krome ili ĝuas la rimarkindan statuson esti la unua publikigita muzika kolekto dediĉita ekskluzive al virina komponisto.


Virinoj en muziko (56)

Francesca Campana (ĉ. 1615 - 1665) estis Itala komponistino, kaj kantistino naskita en Romo, kie ŝi vivis ĉiam, tiel ke apud ŝia nomo ofte aperas la klarigo 'Romana'. Per ŝia propra familio kaj pro geedzeco oni scias, ke ŝi frekventis la plej altajn muzikajn kaj kulturajn rondojn de Romo. Evidente, ŝi profitis de edukado donita al tre malmultaj virinoj de ŝia tempo. Tia ŝanco kaj ŝia talento kombiniĝis por kulturi "genian kantistinon, klavarludanton kaj komponistinon", kiel la poeto Fulvio Testi difinis ŝin. Ŝi estis konsiderata unu el la plej bonaj kantistinoj en Romo, 'kvankam la plej sentemaj detektas iom raŭkecon en ŝia voĉo '. She was considered one of the best singers in Rome, ‘although the most sensitive detect a bit of hoarseness in her voice’. En Romo ŝi estis ankaŭ tre konata kiel elstara ludisto kaj komponistino por ‘spineta', tiel nomita speco de ‘klaviceneto'. In Rome she was also well known as a prominent player and composer for 'spineta', a so-called kind of 'harpsichord'. Ĝi karakteriziĝis per la oblikva disponigo de la kordaro rilate al klavaro. It was characterized by the oblique arrangement of the string relative to a keyboard. Tio faras la instrumenton iom pli malgranda ol la normalan klavicenon, pli taŭga por hejma uzo. This makes the instrument slightly smaller than the normal harpsichord, more suitable for home use.

En 1629 ŝi publikigis libron de dek du arioj por unu, du kaj tri voĉoj. (‘Arie a una, due e tre voci'). Ŝi prezentis tiun libron al nobelo de Mantuo Don Luigi Gonzaga kun ĉi tiu dediĉo; "Mi dediĉas tiun libron al Via Ekscelenco ĉar, se mi estas akuzita esti tro aŭdaca pro eldoni ĝin, mi devas almenaŭ esti laŭdata kiel prudenta pro la dediĉo, ĉar kun la patroneco de tia Princo, mi akiras unikan meriton por miaj komponaĵoj.” She presented that book to a nobleman of Mantua Don Luigi Gonzaga with this dedication; "I dedicate that book to Your Excellency because, if I am accused of being too bold to publish it, I must at least be praised as prudent for the dedication, for with the patronage of such a Prince, I gain unique merit for my compositions." La libro enhavis ariojn verkitajn en strofa formo, kun uzo de multaj esprimplenaj kromatismoj kaj aliaj dramaj trajtoj, plene esprimante la signifon de la teksto. La stilo de Francesca iom inklinas al disonanco. Kelkaj aŭtoroj emfazas, ke kun majstreco de formo ŝi donas grandan diversecon al la kolekto, ĉar ŝajnas ke ŝi gvidas debaton inter la valoroj de la prima prattica, kaj la seconda prattica, inter vertikala kaj horizontala muziko, kaj la malnova debato inter la supereco de teksto kaj muziko.

Ankaŭ en 1629, du el ŝiaj verkoj, la kanzoneto ‘Pargoletta vezzosetta', por solvoĉo, kaj ‘Donna, se'l mio servir', kontinua madrigalo por du voĉoj, estis eldonitaj de Robletti, grava presisto en Romo, indikante la popularecon de ŝiaj komponaĵoj. Campana daŭre kantis post ĉi tio, sed nenion oni scias pri postaj publikaĵoj. Campana continued to sing after this, but nothing is known of later publications. Verŝajne Francesca Campana edziniĝis kun la orgenisto Giovan Carlo Rossi, frato de la komponisto Luigi Rossi, post 1633, ĉar tiu fakto ne estis menciita de Testi en sia letero.

La 3an de decembro 1633 la poeto Fulvio Testi en letero al Francesco D'este Duko de Modeno, laŭdis Francescan kiel majstrinon pri ŝia arto. Tia letero malkaŝas interesan vidpunkton pri la pozicio de virinoj en la muzika vivo de tiu epoko:

"Se Lia Moŝto emas havi virinojn kantantajn, mi proponus paron da bonegaj, la plej bonajn absolute en Romo. “If His Majesty tends to have women singing, I would propose a pair of excellent ones, the absolute best in Rome. Cecca Campana estas la unua. Ŝi estas majstro pri arto, ĉar ŝi mem komponas, kantas kiel anĝelo, diece ludas la klavicenon; ŝi havas ion propran; ŝi volas esti je la servo de iu princo, ŝi petas nenion kaj ŝi estus tie por servi; ŝi estas firmanima virino ” She is a master of art, for she herself composes, sings like an angel, divinely plays the harpsichord; she has something of her own; she wants to be in the service of some prince, she asks for nothing and she would be there to serve; she is a firm woman ”

La publikigitaj arioj de Francesca Campana estas esplorindaj pro sia muzika kaj historia signifo; krome ili ĝuas la rimarkindan statuson esti la unua publikigita muzika kolekto dediĉita ekskluzive al virina komponisto.