×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Virinoj en muziko (54)

Virinoj en muziko (54)

Mirabai aŭ Meera (मीराबाई) (ĉ.1498-1546) estas Hindia poetino, kaj komponistino de la XVI-a jarcento. Ŝi naskiĝis en reĝa familio de Rashput, en regiono situata en la centra kaj norda Hindio. Ŝi estis unu el la plej gravaj poetoj kaj sanktuloj de la hinduisma periodo de la Bhakti-movado (XV-a – XVII-a jarcento), kiu konceptis la religian praktikon kiel la rilaton inter la amata Dio kaj siaj senrestrikte sindonemaj adorantoj. Kontraŭe al aliaj Bhakti poetoj, la princino Mirabai rigardis tiun rilaton en ordinaraj homaj terminoj, tiel ke ŝi konsideris la Dion Krishna (कृष्ण) sian edzon.

Plej multaj legendoj pri Meera mencias ŝian malrespekton al sociaj kaj familiaj konvencioj, ŝian devotecon al la Dio Krishna, enkorpiĝo de ĝojo kaj amo kaj, laŭ la hindua tradicio, unu el la ok manifestiĝoj de la supera Dio Vishnu ( विष्णु).

La legendo rakontas, ke kiam Mirabai estis tri jaraĝa iu asketa kaj joga sanktulo, ‘sadhu', venis al ŝia hejmo kaj donis al la patro statueton de la Dio Krishna. Ŝia patro konsideris ĝin speciala beno, kaj instalis la diaĵon sur la familia altaro. Mirabai profunde logiĝis al tiu statueto, kaj rifuzis manĝi ĝis la diaĵo estu donacata al ŝi. Ŝi komencis vivi por sia Krishna-pupo, ŝi vestis ĝin, ŝi nur manĝis post kiam ŝi oferis sian manĝaĵon al Krishna-pupo. Ŝi decidis, ke Krishna estu ŝia sola amiko, amanto kaj edzo.

Baldaŭ la gepatroj geedzigis ŝin (la infana geedzeco, estis ofta kutimo en Barato). La edzo de Meera mortis frue en batalo kontraŭ la mongola invado, do la bopatro ordonis al la juna vidvino sinmortigi… (Laŭ la hindua rito ‘Sati', la vidvino devis sinmortigi kaj esti fajre oferita kune al ĵus mortita edzo. Tio estis deviga en norda Hindio ĝis la mezo de la XIX-a jarcento). Mirabai fuĝis de sia bopatra familio al Vrindávana, la lando de Krishna, laŭ ŝi, sia vera edzo kiu ne mortis! Persekutita de ŝia bofamilio por ke ŝi plenumu la ‘sati rito', ŝi estis kaptita du foje kaj el ambaŭ ŝi mirakle eskapis. Laŭ legendo, Mirabai dediĉis sian vivon al Krishna; ŝi vagadis de urbo al urbo dancante publike honore al Krishna kiel religia esprimo (Virinoj en Muziko - 53); ŝi konstruis privatan templon al Li, kie ŝi gastigis sanktulojn kaj pilgrimantojn.

Meera komponis devotajn kantojn por Krishna; tiaj poemoj aludas al la du miraklaj provoj de ŝia vivo. La poemoj de Meera estas metrikaj versoj en la rajasthani lingvo. En ŝiaj poemoj, Krishna estas jogulo kaj amanto, kaj ŝi mem estas jogulino preta anstataŭi sin en spirita geedza feliĉo. La stilo de Meera kombinas pasian humoron, spritemon, sopiron, atendon, ĝojon kaj ekstazon de kuneco, ĉiam centrita sur Krishna. La grandega populareco kaj ĉarmo de ŝiaj kantotekstoj kuŝas en la uzo de ĉiutagaj bildoj kaj en la dolĉeco de emocioj facile kompreneblaj de la hindiaj homoj.

Kvankam la hindua tradicio atribuas al ŝi milojn da religiemaj himnoj al Krishna, fakuloj estas dividitaj laŭ la opinio pri kiom multaj el ili estis aŭtentike verkitaj de Meera mem. Nur du poemoj konserviĝis portantaj ŝian subskribon.

La Bhaktamal verko, kiu estas konsiderata grava fonto por literatura kaj religiema historio de norda Hindio, mencias Mirabai. Tio konfirmas ke ŝi estis vaste konata kaj amata figuro en la Bhakti-movada kulturo ĉirkaŭ la jaroj 1600 p.K. Fakte, la historio de Meera estas la plej fama el la nordhindiaj sanktuloj. Pluraj Mirabai komponaĵoj ankoraŭ hodiaŭ estas kantataj en Barato, ĉefe kiel religiemaj kantoj, kvankam preskaŭ ĉiuj havas filozofian implicon. Unu el ŝiaj plej popularaj komponaĵoj estas ‘Mi ricevis la riĉecon de la beno de Sinjoro Rama'. Ŝia morto estas ĉirkaŭita de mistero kaj religia simboleco: oni diras ke kantante en templo, ŝi degelis en la koron mem de Krishna.

Legendoj pri la vivo de Meera, de pridiskutata aŭtentikeco, estis la temo de filmoj, bildstrioj kaj alia populara literaturo en modernaj tempoj.

Virinoj en muziko (54)

Mirabai aŭ Meera (मीराबाई) (ĉ.1498-1546) estas Hindia poetino, kaj komponistino de la XVI-a jarcento. Ŝi naskiĝis en reĝa familio de Rashput, en regiono situata en la centra kaj norda Hindio. Ŝi estis unu el la plej gravaj poetoj kaj sanktuloj de la hinduisma periodo de la Bhakti-movado (XV-a – XVII-a jarcento), kiu konceptis la religian praktikon kiel la rilaton inter la amata Dio kaj siaj senrestrikte sindonemaj adorantoj. Kontraŭe al aliaj Bhakti poetoj, la princino Mirabai rigardis tiun rilaton en ordinaraj homaj terminoj, tiel ke ŝi konsideris la Dion Krishna (कृष्ण) sian edzon.

Plej multaj legendoj pri Meera mencias ŝian malrespekton al sociaj kaj familiaj konvencioj, ŝian devotecon al la Dio Krishna, enkorpiĝo de ĝojo kaj amo kaj, laŭ la hindua tradicio, unu el la ok manifestiĝoj de la supera Dio Vishnu ( विष्णु).

La legendo rakontas, ke kiam Mirabai estis tri jaraĝa iu asketa kaj joga sanktulo, ‘sadhu', venis al ŝia hejmo kaj donis al la patro statueton de la Dio Krishna. Ŝia patro konsideris ĝin speciala beno, kaj instalis la diaĵon sur la familia altaro. Mirabai profunde logiĝis al tiu statueto, kaj rifuzis manĝi ĝis la diaĵo estu donacata al ŝi. Ŝi komencis vivi por sia Krishna-pupo, ŝi vestis ĝin, ŝi nur manĝis post kiam ŝi oferis sian manĝaĵon al Krishna-pupo. Ŝi decidis, ke Krishna estu ŝia sola amiko, amanto kaj edzo.

Baldaŭ la gepatroj geedzigis ŝin (la infana geedzeco, estis ofta kutimo en Barato). La edzo de Meera mortis frue en batalo kontraŭ la mongola invado, do la bopatro ordonis al la juna vidvino sinmortigi… (Laŭ la hindua rito ‘Sati', la vidvino devis sinmortigi kaj esti fajre oferita kune al ĵus mortita edzo. Tio estis deviga en norda Hindio ĝis la mezo de la XIX-a jarcento). Mirabai fuĝis de sia bopatra familio al Vrindávana, la lando de Krishna, laŭ ŝi, sia vera edzo kiu ne mortis! Persekutita de ŝia bofamilio por ke ŝi plenumu la ‘sati rito', ŝi estis kaptita du foje kaj el ambaŭ ŝi mirakle eskapis. Laŭ legendo, Mirabai dediĉis sian vivon al Krishna; ŝi vagadis de urbo al urbo dancante publike honore al Krishna kiel religia esprimo (Virinoj en Muziko - 53); ŝi konstruis privatan templon al Li, kie ŝi gastigis sanktulojn kaj pilgrimantojn.

Meera komponis devotajn kantojn por Krishna; tiaj poemoj aludas al la du miraklaj provoj de ŝia vivo. La poemoj de Meera estas metrikaj versoj en la rajasthani lingvo. En ŝiaj poemoj, Krishna estas jogulo kaj amanto, kaj ŝi mem estas jogulino preta anstataŭi sin en spirita geedza feliĉo. La stilo de Meera kombinas pasian humoron, spritemon, sopiron, atendon, ĝojon kaj ekstazon de kuneco, ĉiam centrita sur Krishna. La grandega populareco kaj ĉarmo de ŝiaj kantotekstoj kuŝas en la uzo de ĉiutagaj bildoj kaj en la dolĉeco de emocioj facile kompreneblaj de la hindiaj homoj.

Kvankam la hindua tradicio atribuas al ŝi milojn da religiemaj himnoj al Krishna, fakuloj estas dividitaj laŭ la opinio pri kiom multaj el ili estis aŭtentike verkitaj de Meera mem. Nur du poemoj konserviĝis portantaj ŝian subskribon. Only two poems have been preserved bearing her signature.

La Bhaktamal verko, kiu estas konsiderata grava fonto por literatura kaj religiema historio de norda Hindio, mencias Mirabai. Tio konfirmas ke ŝi estis vaste konata kaj amata figuro en la Bhakti-movada kulturo ĉirkaŭ la jaroj 1600 p.K. Fakte, la historio de Meera estas la plej fama el la nordhindiaj sanktuloj. Pluraj Mirabai komponaĵoj ankoraŭ hodiaŭ estas kantataj en Barato, ĉefe kiel religiemaj kantoj, kvankam preskaŭ ĉiuj havas filozofian implicon. Unu el ŝiaj plej popularaj komponaĵoj estas ‘Mi ricevis la riĉecon de la beno de Sinjoro Rama'. Ŝia morto estas ĉirkaŭita de mistero kaj religia simboleco: oni diras ke kantante en templo, ŝi degelis en la koron mem de Krishna. Her death is surrounded by mystery and religious symbolism: it is said that while singing in a temple, she melted into Krishna’s own heart.