×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Virinoj en muziko (52)

Virinoj en muziko (52)

La muziko en antikva Egiptio estis parto de la vivo de la popolo, esenca trajto de la egipta socio asociitaj kun ĉiaj festoj kaj grava en diversaj agadoj. Sed ĝia ĉefa partopreno estis en la temploj dum la ritoj dediĉitaj al malsamaj dioj.

La antikvaj egiptoj atribuis al diino Bat la kreadon de muziko. La kulto al Bat estis kunfandita kun tiu de la diino Hathor, kiu reprezentis muzikon, dancon, ĝojon, amon, seksecon kaj patrinan prizorgon. Ankaŭ la diino Meret estis enkorpiĝo de muziko, ordigis la kosmon per siaj kantoj kaj Thot prizorgis la harmonion de la muzikaj sonoj.

Kiel en aliaj komunumoj, muziko ankaŭ estis konsiderata komunikilo kun la mortintoj, kaj eĉ taŭga kiel terapia kuracilo: fakte, la hieroglifa signo kiu signifas muzikon estas la sama kiel, tiu por bonfarto kaj por ĝojo.

Kiel atestas multaj enscenigoj en muraloj, tomboj, ĉerkoj, artaĵoj, kaj estas priskribite en papirusoj, la virinoj ludis gravan rolon kiel muzikistoj en la temploj dum la ritoj al la multaj dioj de tiu politeista socio, atingante pro siaj virtoj grandan socian prestiĝon kaj respekton.

Iu teksto datita en la jaro 1.325 a.K. indikas, ke la kanto de la pastrinoj ‘pacigas la diojn per iliaj dolĉaj voĉoj'. Kvankam en iuj momentoj la rolo de la muzikistoj en la temploj estis plenumitaj tiel por viroj kiel por virinoj, alvenante la dinastioj XXI-a kaj XXII-a (1085 – 715 a.K.) estis ekskluzive virinoj kiuj servis ene de la temploj, dum viroj ludis instrumentojn en ritoj prezentitaj publike.

La muzikistinoj de la temploj apartenis al speciala kategorio de pastrinoj. Ilia rolo estis ludi, danci kaj kanti en la ‘sankta koruso' kaj akompani la ĉefpastron en la ceremonioj honore al la dioj. Inter ĉiuj muzikaj oficoj elstaris tiu de la ‘Kantistinoj de Amono', reĝo de la dioj, loĝantaj en la templo de Karnak. Estis diversaj kategorioj de kantistinoj kaj muzikistinoj; tiel la Shemayt, okupis la korusan pozicion kaj ne bezonis tre intensan muzikan edukadon, la Jeneret estis elektitaj pro sia bona koloraturo kaj la Hesyt ludis la instrumentojn. Ĉiuj estis gvidataj de alia kantistino, kiu krom gvidi la kantadon kunordigis la tutan grupon. Ili ĝenerale apartenis al la kulto al la diino Mut, edzino de Amono. Por ĉiuj novaj membroj estis ankaŭ instruistoj, kiuj instruis kanti kaj ludi muzikajn instrumentojn. Tiel en tekstoj de la XVIII-a Dinastio (1567 – 1320 a.K.) estis menciita ‘lernejo por Kantistinoj' rilate al la kulto de Amono. Je la daŭro de la historio de la antikva Egiptio restis kelkaj nomoj de muzikaj pastrinoj kiuj pro ilia elstareco atingis la murojn kaj papirojn kiuj ilustras la vivon de tiu epoko. Oni povas mencii per iliaj nomoj nur kelkajn, sciante ke multaj egalvaloraj restis anonimaj.

Ihé, estis ‘kantistino de Amono' kiu plenumis iun rolon en la funebraj ritoj de la faraono kaj altrangaj homoj. Ŝi havas sian sarkofagon. Ŝia multkolora ĉerko, kiu estis datita inter la II-a kaj I-a jarcento a.K. kaj la tomboloko kie ĝi estis trovita, estas sendube, pruvo de la alta socia statuso, kiun Ihé atingis en la vivo, ĉefe danke al ŝia servo kiel kantistino en la templo.

Nesyamon estis ankaŭ ‘kantistino de Amono' el la templo Karnak de la II-a jarcento a.K. Supozeble ŝi mortis ĉirkaŭ la aĝo de dek kvin jaroj. Ŝi estis mumiigita.

Khuwyt Ŝi estis harpisto kaj kantistino, kiu vivis kaj laboris ĉirkaŭ la jaro 1960 a.K. Ŝi estas prezentita en ornama pentraĵo en la tombo de Senet, patrino aŭ edzino de Antefoqer, veziro kaj unu el la plej respektataj oficialuloj de la Meza Imperio (2061 – 1785 a.K.). La kantoj de Khuwyt estas dediĉitaj al Hathor, la ora diino de la amo.

Kiel muzik-verkistinoj la historio de la antikva Egiptio havas ateston nur de du virinoj:

Iti, kiu vivis ĉirkaŭ la jaro 2.450 a.K. estis komponistino kaj ankaŭ kantistino.

Bakit ankaŭ estis komponistino kaj muzika instruistino en la egipta kortego proksimume en la jaro 1.750 a.K.

Sed la tiel nomitaj ‘kantistinoj' ne nur kantis, sed ankaŭ dancis, komponis kaj ludis diversajn instrumentojn. Ili plenumis ĉi tiujn taskojn kiel profesiulinoj. Ili estis trejnitaj de tre juna aĝo fare de siaj patrinoj, virinoj kiuj ludis tiun saman rolon en la templo ekde generacioj. Komence la servo de virinoj en la templo kaj aliaj aranĝoj estis senpaga, sed poste altrangaj postenoj estis pagitaj. La maniero pagi tiajn servojn estis ekzemple per hektaroj da kultivebla tero, aŭ aliaj valoraĵoj. Ilia laboro certigis al ili sufiĉan enspezon por pagi monumentojn, surgravuritajn tabelojn kaj tombojn en konataj lokoj, kiel la Valo de la Reĝoj. Ni memoru, ke en antikva Egiptio virinoj kaj viroj ĝuis la saman egalecon antaŭ la leĝo kaj tiel ili povis posedi terenojn, vendi, komerci, heredi aŭ testamenti.

Tia statuso de virinoj komencis malkreski en Egiptio kun la alveno de la kristanismo en la IV-a jarcento p.K. pro ĝia kredo ke peko eniris la mondon tra la malobeo de Eva. La araba invado de la VII-a jarcento p.K. alportis Islamon al Egiptio kaj efike finis la specon de egaleco, kiun virinoj spertis en la lando dum preskaŭ 3.000 jaroj.

Virinoj en muziko (52)

La muziko en antikva Egiptio estis parto de la vivo de la popolo, esenca trajto de la egipta socio asociitaj kun ĉiaj festoj kaj grava en diversaj agadoj. Sed ĝia ĉefa partopreno estis en la temploj dum la ritoj dediĉitaj al malsamaj dioj.

La antikvaj egiptoj atribuis al diino Bat la kreadon de muziko. La kulto al Bat estis kunfandita kun tiu de la diino Hathor, kiu reprezentis muzikon, dancon, ĝojon, amon, seksecon kaj patrinan prizorgon. Ankaŭ la diino Meret estis enkorpiĝo de muziko, ordigis la kosmon per siaj kantoj kaj Thot prizorgis la harmonion de la muzikaj sonoj.

Kiel en aliaj komunumoj, muziko ankaŭ estis konsiderata komunikilo kun la mortintoj, kaj eĉ taŭga kiel terapia kuracilo: fakte, la hieroglifa signo kiu signifas muzikon estas la sama kiel, tiu por bonfarto kaj por ĝojo.

Kiel atestas multaj enscenigoj en muraloj, tomboj, ĉerkoj, artaĵoj, kaj estas priskribite en papirusoj, la virinoj ludis gravan rolon kiel muzikistoj en la temploj dum la ritoj al la multaj dioj de tiu politeista socio, atingante pro siaj virtoj grandan socian prestiĝon kaj respekton.

Iu teksto datita en la jaro 1.325 a.K. indikas, ke la kanto de la pastrinoj ‘pacigas la diojn per iliaj dolĉaj voĉoj'. Kvankam en iuj momentoj la rolo de la muzikistoj en la temploj estis plenumitaj tiel por viroj kiel por virinoj, alvenante la dinastioj XXI-a kaj XXII-a (1085 – 715 a.K.) estis ekskluzive virinoj kiuj servis ene de la temploj, dum viroj ludis instrumentojn en ritoj prezentitaj publike.

La muzikistinoj de la temploj apartenis al speciala kategorio de pastrinoj. Ilia rolo estis ludi, danci kaj kanti en la ‘sankta koruso' kaj akompani la ĉefpastron en la ceremonioj honore al la dioj. Inter ĉiuj muzikaj oficoj elstaris tiu de la ‘Kantistinoj de Amono', reĝo de la dioj, loĝantaj en la templo de Karnak. Estis diversaj kategorioj de kantistinoj kaj muzikistinoj; tiel la Shemayt, okupis la korusan pozicion kaj ne bezonis tre intensan muzikan edukadon, la Jeneret estis elektitaj pro sia bona koloraturo kaj la Hesyt ludis la instrumentojn. Ĉiuj estis gvidataj de alia kantistino, kiu krom gvidi la kantadon kunordigis la tutan grupon. Ili ĝenerale apartenis al la kulto al la diino Mut, edzino de Amono. Por ĉiuj novaj membroj estis ankaŭ instruistoj, kiuj instruis kanti kaj ludi muzikajn instrumentojn. For all the new members there were also teachers who taught singing and playing musical instruments. Tiel en tekstoj de la XVIII-a Dinastio (1567 – 1320 a.K.) estis menciita ‘lernejo por Kantistinoj' rilate al la kulto de Amono. Je la daŭro de la historio de la antikva Egiptio restis kelkaj nomoj de muzikaj pastrinoj kiuj pro ilia elstareco atingis la murojn kaj papirojn kiuj ilustras la vivon de tiu epoko. Oni povas mencii per iliaj nomoj nur kelkajn, sciante ke multaj egalvaloraj restis anonimaj.

Ihé, estis ‘kantistino de Amono' kiu plenumis iun rolon en la funebraj ritoj de la faraono kaj altrangaj homoj. Ŝi havas sian sarkofagon. Ŝia multkolora ĉerko, kiu estis datita inter la II-a kaj I-a jarcento a.K. kaj la tomboloko kie ĝi estis trovita, estas sendube, pruvo de la alta socia statuso, kiun Ihé atingis en la vivo, ĉefe danke al ŝia servo kiel kantistino en la templo.

Nesyamon estis ankaŭ ‘kantistino de Amono' el la templo Karnak de la II-a jarcento a.K. Supozeble ŝi mortis ĉirkaŭ la aĝo de dek kvin jaroj. Ŝi estis mumiigita.

Khuwyt Ŝi estis harpisto kaj kantistino, kiu vivis kaj laboris ĉirkaŭ la jaro 1960 a.K. Ŝi estas prezentita en ornama pentraĵo en la tombo de Senet, patrino aŭ edzino de Antefoqer, veziro kaj unu el la plej respektataj oficialuloj de la Meza Imperio (2061 – 1785 a.K.). La kantoj de Khuwyt estas dediĉitaj al Hathor, la ora diino de la amo.

Kiel muzik-verkistinoj la historio de la antikva Egiptio havas ateston nur de du virinoj: As music writers, the history of ancient Egypt is attested by only two women:

Iti, kiu vivis ĉirkaŭ la jaro 2.450 a.K. estis komponistino kaj ankaŭ kantistino.

Bakit ankaŭ estis komponistino kaj muzika instruistino en la egipta kortego proksimume en la jaro 1.750 a.K.

Sed la tiel nomitaj ‘kantistinoj' ne nur kantis, sed ankaŭ dancis, komponis kaj ludis diversajn instrumentojn. Ili plenumis ĉi tiujn taskojn kiel profesiulinoj. They performed these tasks as professionals. Ili estis trejnitaj de tre juna aĝo fare de siaj patrinoj, virinoj kiuj ludis tiun saman rolon en la templo ekde generacioj. Komence la servo de virinoj en la templo kaj aliaj aranĝoj estis senpaga, sed poste altrangaj postenoj estis pagitaj. La maniero pagi tiajn servojn estis ekzemple per hektaroj da kultivebla tero, aŭ aliaj valoraĵoj. Ilia laboro certigis al ili sufiĉan enspezon por pagi monumentojn, surgravuritajn tabelojn kaj tombojn en konataj lokoj, kiel la Valo de la Reĝoj. Ni memoru, ke en antikva Egiptio virinoj kaj viroj ĝuis la saman egalecon antaŭ la leĝo kaj tiel ili povis posedi terenojn, vendi, komerci, heredi aŭ testamenti.