×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Virinoj en muziko (50)

Virinoj en muziko (50)

Reftar Kalfa estis turka komponistino de la Otomana Imperio dum la tempo de la Sultano Mehmet IV-a, kiu regis inter 1648 kaj 1687.

Oni scias nenion pri ŝia vivo, nur ŝian nomon Reftar, persa virina nomo, kiu signifas virinon kiu marŝas en koketa kaj petola maniero.

Tamen ĝis hodiaŭ Reftar ĉiam nomiĝis ‘Kalfa'. Se vere estus ŝia titolo, la esprimo ‘Kalfa' rilatus al ŝiaj eblaj estraj devoj en la administrado de la Imperia Palaco. Ŝi estis komponistino, kies verkoj vekis la intereson de diversaj esploristoj kaj ŝi estas ofte menciita en esploroj pri la historio de muziko, kiel grava komponistino de instrumenta muziko.

Ŝi estas konsiderata la unua komponistino de la Otomana Imperio, sekvata de Dilhayat Kalfa. Pro la stilo de la komponaĵoj de Reftar Kalfa, muzikologoj sugestas, ke ŝi ludis tanburon.

La tanburo, kordinstrumento simila al liuto sed kun pli longa kolo, estas unu el la kvar instrumentoj de la baza kvarteto de turka klasika muziko. Tial, en iuj dokumentoj, oni nomas ŝin ‘Tanburi Reftar Kalfa' (Reftar Kalfa, la tanbur-ludanto). En la Enciklopedio pri Turka Muziko (Türk Musiki Ansiklopedisi), nur kvin el ŝiaj komponaĵoj estas menciitaj: tri ‘peŝrevoj' (peşrev) kiu estas instrumenta formo de turka klasika muziko, la unua muziko ludata dum grupa prezentado, kaj du ‘saz semais' kiu estas instrumenta formo de otomana klasika muziko, kiu kutime estis la ferma movo de la peŝrevo. En la arkivaj kolektoj de la Turka Radi-dissenda Muzika Fako, estas pli multaj komponaĵoj sub la nomo Reftar Kalfa. Ekzemple, nur en la Kolekto Ismail Hakkı Bey en la arkivoj de Radio Ankara, aperas multaj komponaĵoj atribuitaj al Reftar Kalfa.

La rumandevena historiisto kaj erudiciulo pri otomana muziko Dimitri Kantemiroglu (1673-1723) en sia libro ‘Traktato pri Muzikologio kaj muzika Notacio', eldonita en 1692, mencias la verkojn de Reftar Kalfa kaj notas la pecon Saba Peŝrev per la nomo ‘Sabâ-i Reftar'. Tiel, tiu ĉi komponaĵo elstaras kiel la plej malnova konata verko de islama komponistino en la Otomana Imperio. Ĉi tiu peco, nomata Sabâ-i Reftar, estis poste menciita samnome en la Revuo Hekimbaşı, kiu enhavas referencojn al la historio de muziko.

La 500 jaraĝa otomana muzika tradicio ŝuldas multon al la kontribuo de virinaj turkaj komponistoj, interpretistoj kaj instruistoj. La plej malnova pluviva dokumentado kaj ilustraĵoj de virinoj prezentantaj muzikon ĝis nun originas de la XVI-a jarcento.

La tradicio de komponistinoj de turka muziko, kiu komenciĝis kun Reftar Kalfa en la XVII-a jarcento kaj daŭris kun Dilhayat Kalfa en la malfrua XVIII-a jarcento, pasis al la respublika tempo kun Leyla Hanım, Tanburi Faize Hanım kaj aliaj.

Virinoj en muziko (50) Women in music (50)

Reftar Kalfa estis turka komponistino de la Otomana Imperio dum la tempo de la Sultano Mehmet IV-a, kiu regis inter 1648 kaj 1687.

Oni scias nenion pri ŝia vivo, nur ŝian nomon Reftar, persa virina nomo, kiu signifas virinon kiu marŝas en koketa kaj petola maniero.

Tamen ĝis hodiaŭ Reftar ĉiam nomiĝis ‘Kalfa'. Se vere estus ŝia titolo, la esprimo ‘Kalfa' rilatus al ŝiaj eblaj estraj devoj en la administrado de la Imperia Palaco. Ŝi estis komponistino, kies verkoj vekis la intereson de diversaj esploristoj kaj ŝi estas ofte menciita en esploroj pri la historio de muziko, kiel grava komponistino de instrumenta muziko.

Ŝi estas konsiderata la unua komponistino de la Otomana Imperio, sekvata de Dilhayat Kalfa. Pro la stilo de la komponaĵoj de Reftar Kalfa, muzikologoj sugestas, ke ŝi ludis tanburon.

La tanburo, kordinstrumento simila al liuto sed kun pli longa kolo, estas unu el la kvar instrumentoj de la baza kvarteto de turka klasika muziko. Tial, en iuj dokumentoj, oni nomas ŝin ‘Tanburi Reftar Kalfa' (Reftar Kalfa, la tanbur-ludanto). En la Enciklopedio pri Turka Muziko (Türk Musiki Ansiklopedisi), nur kvin el ŝiaj komponaĵoj estas menciitaj: tri ‘peŝrevoj' (peşrev) kiu estas instrumenta formo de turka klasika muziko, la unua muziko ludata dum grupa prezentado, kaj du ‘saz semais' kiu estas instrumenta formo de otomana klasika muziko, kiu kutime estis la ferma movo de la peŝrevo. En la arkivaj kolektoj de la Turka Radi-dissenda Muzika Fako, estas pli multaj komponaĵoj sub la nomo Reftar Kalfa. In the archival collections of the Turkish Radio Broadcasting Music Department, there are more compositions under the name Reftar Kalfa. Ekzemple, nur en la Kolekto Ismail Hakkı Bey en la arkivoj de Radio Ankara, aperas multaj komponaĵoj atribuitaj al Reftar Kalfa.