×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Virinoj en muziko (48)

Virinoj en muziko (48)

Rosa Giacinta Badalla (ĉ. 1660 - ĉ. 1710) estis baroka komponistino el norda Italio de la milana regiono, probable el la ĉirkaŭaĵoj de la urbo Bergamo.

Ŝia nomo aperas unue en 1678 en la listo de la benediktina monaĥejo Santa Radegonda en Milano, plej fama pro sia muzika laboro.

Malgraŭ la klopodoj de la eklezia hierarkio por limigi la muzikan vivon en konventoj, muziko ĉiam estis granda parto de la virina monaĥeja vivo.

Fakte, muzike talentaj virinoj estis tre serĉataj. Ne malofte iu konvento iom faciligis la eniron de talenta novulino:

"Muzikaj kapabloj kaj belaj kantvoĉoj estis tiel valoraj, ke monaĥejoj eĉ povis oferti rabatojn pri dotoj de talentaj monaĥinoj, kaj decaj religiaj domoj akceptis knabinojn de modesta origino," diras Silvia Evanegisti en sia libro ‘Monaĥinoj: Historio de la vivo de la virinaj konventoj'. La plej famaj muzikistinoj de tiu epoko estis izolitaj monaĥinoj kiel Rosa Giacinta Badalla, Claudia Sessa, Claudia Rusca, Chiara Margarita Cozzolani kaj multaj aliaj. La demando estus kiamaniere ilia virgeco, ilia klostro estis, aŭ ne, fundamenta por la muzika esprimo de ilia religia pieco kaj ilia muzika stilo.

La virina konvento Santa Radegonda estis tre konata kaj floris muzike, parte por ke ĝi situis en diocezo regata de la ĉefepiskopo Borromeo, kies kredo estis ke "kanti sanktajn kaj tute spiritajn aferojn ... estas dia laŭdo." Rosa Giacinta Badalla havis nur unu presitan kolekton, Motetti a voce sola (1684, Venecio), libro de solmotetoj, eldonita kiam ŝi estis iom pli ol 20 jaraĝa.

Ŝia kompona tekniko estis unika por ŝia tempo; kaj ŝia stilo elstaris kiel "rimarkinda inter milanaj solmotetaj libroj pro ŝia evidenta voĉa virtuozeco, inspira originaleco kaj pruvita teknika konsisto." diras Robert Kendrick pri Badalla en sia eniro de Grove Music. Krome tiuj motetoj elstaras pro la ofta uzo de ostinataj figuroj kaj iuj surprizaj moduladoj.

Ekzistas ankaŭ du pluvivaj sekularaj kantatoj, kiel atesto al la praktikado de sekulara muziko ene de la muroj de Sankta Radegonda. Ili estas ‘Vuò cercando' (ĉ. 1680) kiu estas sinsekvo de mallongaj arioj da capo intermetitaj kun recitativo, kaj ‘O fronde care' (ĉ. 1695), por kiu ankaŭ Badalla skribis la tekston, estas pli vasta peco kun mallongaj melismoj, ripetantaj basaj ŝablonoj kaj instrumenta simfonio.

Ĉirkaŭ 1700 la franca benediktina vojaĝanto Camille Le Tellier (1675-1718) aŭdis muzikan prezentaĵon de la monaĥeja ensemblo kaj kunprenis manuskripton de unu el Badallaj kantatoj en sia vojaĝo.

La kolekto de motetoj de Rosa Giacinta estas plia atesto pri la muzika reputacio kaj surpriza kompona fantazio de klostritaj fratulinoj de tiu monaĥejo. Oni povas kompreni la altajn famon kaj potencon de la Monaĥejo Sankta Radegonda, konsiderante, ke tiuj komponistinoj komponis en tempo, kiam monaĥejoj ankoraŭ estis submetitaj al la malpermeso de polifonio. Ni bonŝancas, ke ĉi tiuj verkoj de Badalla kaj aliaj monaĥinoj restas ĉe ni hodiaŭ, kaj espereble pli el ili iam troviĝos en la keloj de virinaj konventoj. La laboro de tiaj talentaj komponistinoj meritas pli vastan spektantaron.


Virinoj en muziko (48)

Rosa Giacinta Badalla (ĉ. 1660 - ĉ. 1710) estis baroka komponistino el norda Italio de la milana regiono, probable el la ĉirkaŭaĵoj de la urbo Bergamo.

Ŝia nomo aperas unue en 1678 en la listo de la benediktina monaĥejo Santa Radegonda en Milano, plej fama pro sia muzika laboro.

Malgraŭ la klopodoj de la eklezia hierarkio por limigi la muzikan vivon en konventoj, muziko ĉiam estis granda parto de la virina monaĥeja vivo.

Fakte, muzike talentaj virinoj estis tre serĉataj. Ne malofte iu konvento iom faciligis la eniron de talenta novulino:

"Muzikaj kapabloj kaj belaj kantvoĉoj estis tiel valoraj, ke monaĥejoj eĉ povis oferti rabatojn pri dotoj de talentaj monaĥinoj, kaj decaj religiaj domoj akceptis knabinojn de modesta origino," diras Silvia Evanegisti en sia libro ‘Monaĥinoj: Historio de la vivo de la virinaj konventoj'. La plej famaj muzikistinoj de tiu epoko estis izolitaj monaĥinoj kiel Rosa Giacinta Badalla, Claudia Sessa, Claudia Rusca, Chiara Margarita Cozzolani kaj multaj aliaj. La demando estus kiamaniere ilia virgeco, ilia klostro estis, aŭ ne, fundamenta por la muzika esprimo de ilia religia pieco kaj ilia muzika stilo.

La virina konvento Santa Radegonda estis tre konata kaj floris muzike, parte por ke ĝi situis en diocezo regata de la ĉefepiskopo Borromeo, kies kredo estis ke "kanti sanktajn kaj tute spiritajn aferojn ... estas dia laŭdo." Rosa Giacinta Badalla havis nur unu presitan kolekton, Motetti a voce sola (1684, Venecio), libro de solmotetoj, eldonita kiam ŝi estis iom pli ol 20 jaraĝa.

Ŝia kompona tekniko estis unika por ŝia tempo; kaj ŝia stilo elstaris kiel "rimarkinda inter milanaj solmotetaj libroj pro ŝia evidenta voĉa virtuozeco, inspira originaleco kaj pruvita teknika konsisto." diras Robert Kendrick pri Badalla en sia eniro de Grove Music. Krome tiuj motetoj elstaras pro la ofta uzo de ostinataj figuroj kaj iuj surprizaj moduladoj.

Ekzistas ankaŭ du pluvivaj sekularaj kantatoj, kiel atesto al la praktikado de sekulara muziko ene de la muroj de Sankta Radegonda. Ili estas ‘Vuò cercando' (ĉ. They are 'Vuò cercando' (c. 1680) kiu estas sinsekvo de mallongaj arioj da capo intermetitaj kun recitativo, kaj ‘O fronde care' (ĉ. 1695), por kiu ankaŭ Badalla skribis la tekston, estas pli vasta peco kun mallongaj melismoj, ripetantaj basaj ŝablonoj kaj instrumenta simfonio.

Ĉirkaŭ 1700 la franca benediktina vojaĝanto Camille Le Tellier (1675-1718) aŭdis muzikan prezentaĵon de la monaĥeja ensemblo kaj kunprenis manuskripton de unu el Badallaj kantatoj en sia vojaĝo.

La kolekto de motetoj de Rosa Giacinta estas plia atesto pri la muzika reputacio kaj surpriza kompona fantazio de klostritaj fratulinoj de tiu monaĥejo. Oni povas kompreni la altajn famon kaj potencon de la Monaĥejo Sankta Radegonda, konsiderante, ke tiuj komponistinoj komponis en tempo, kiam monaĥejoj ankoraŭ estis submetitaj al la malpermeso de polifonio. One can understand the high fame and power of the Monastery of St. Radegonda, considering that these composers composed at a time when monasteries were still subject to the prohibition of polyphony. Ni bonŝancas, ke ĉi tiuj verkoj de Badalla kaj aliaj monaĥinoj restas ĉe ni hodiaŭ, kaj espereble pli el ili iam troviĝos en la keloj de virinaj konventoj. La laboro de tiaj talentaj komponistinoj meritas pli vastan spektantaron.