×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Virinoj en muziko (40)

Virinoj en muziko (40)

Settimia Caccini, (1591 - 1660), estis kantistino kaj komponistino de la unua duono de la XVII-a jarcento en Italio, kiu famiĝis pro siaj teknikaj kaj artaj kapabloj. Ŝi estis unu el la unuaj virinoj kiu havis sukcesan karieron en muziko. La pluvivaj verkoj de Settimia karakterizas la solistajn ariojn de ŝia epoko.

Kiel ofte okazis en profesiaj muzikistoj de la frua moderna epoko, Settimia Caccini naskiĝis en muzikista familio kaj ricevis sian komencan instruadon pri kantado kaj komponado de sia patro, la fama kantisto, komponisto kaj pioniro de monodia muziko, Giulio Caccini.

Kiam Settimia naskiĝis, ŝia patro estis dungita de la familio Medici en Florenco. Liaj du filinoj kreskis vivante tre similajn vivojn: kune lernante muzikon, kantadon, kaj komponadon kaj kune ludante antaŭ publiko ĉe la teatro Medici. Krom ludi ĉiujn siatempajn ĝenrojn, ili formis la ensemblon Il Concerto Caccini, kiu adoptis la stilon de la ‘Koncertoj de Virinoj' (Virinoj en muziko - 28), famega stilo kiu postulis altan virtuozecon de la kantistinoj. Settimia estis tre estimata kaj plej konata de siaj samtempuloj pro siaj teknikaj kaj esprimaj kapabloj en la interpretado de arioj de aliaj komponistoj kaj pro la ĉefrolado en operoj. Ŝi famiĝis kiel solisto en Mantuo, kiam en la aĝo de 17 jaroj, ŝi kantis la rolon de Venuso, en la opero L'Arianna de Monteverdi. Plejparte ŝia kariero disvolviĝis por alta nobelaro kaj reĝeco. Ŝi kantis por Henriko la IV-a, la reĝo de Francio; kun sia edzo ŝi laboris ĉe la kortego de la potenca familio Gonzaga en Mantuo; poste la paro iris al Parmo al la servo de la kardinalo Farnese. Tie Monteverdi serĉis Settimian por ke ŝi rolu kiel Dido en unu el liaj intermezoj kaj kiel Aŭroro en "Mercurio e Marte". Monteverdi diris, ke Settimia Caccini kantis la ariojn kun "superhoma gracieco kaj anĝela voĉo.” Settimia estis plejparte preteratentita de la akademia literaturo, supozeble ĉar, male al sia fratino Francesca Caccini (Virinoj en muziko (5), ŝi ne publikigis iujn ajn komponaĵon dum sia vivo. La muzika agado de plej multaj muzikistinoj dum ĉi tiu tempo plejparte limiĝis al la prezentado aŭ komponado de verkoj por ilia propra uzo. Fakte la decido de Francesca publikigi sian muzikon estis tute nekutima.

Settimia Caccini komencis komponi muzikon ekde sia frua aĝo. En 1611 ŝi komponis sian propran pecon por la venecia karnavalo Mascherate delle Ninfe della Senna. Nur ok pecoj atribuitaj al ŝi postvivis, tri el ili aperis anonime aŭ pseŭdonime.

La konservitaj verkoj de Settimia estas pecoj por ununura voĉo kaj kontinuo, kun esprimaj melodioj sur tekstoj pri amaj temoj. Ili ĉiuj estas strofaj arioj, muzika formo kiu estis defendita de ŝia patro en lia unua solista kantaro ‘La Nova Muziko' (1602). Kvankam la pecoj estas malabunde ornamitaj, eblas ke ŝi plibeligis ĉiun verson en la interpretado, konforme al la stilo priskribita de Giulio Caccini en lia verko. Tiel SG Cusick opinias, ke la komponaĵoj de Settimia diferencas de tiuj de ŝia fratino Francesca, ĉar ili postulas kapablon legi la rapidajn notojn de la sinsekva movado de la basoj, laŭ la ornamaj reguloj establitaj de ŝia patro.

Iuj el ŝiaj arioj nun estas publikigitaj kiel pianaj arioj. Ŝia plej fama peco publikigita estis trilinia ario nomata Già sperai non spero hor più. Ĝi estis publikigita en kolekto de historia muziko de la XVII-a jarcento. Iuj el la aliaj verkoj de Caccini por soprano kaj kontinua baso inkluzivas Core di questo core, Cantan gl'augelli kaj Due luce ridenti. Kvankam Settimia Caccini estis altgrade aprezata kiel sukcesa, kaj virtuoza interpretisto, la fakto ke ŝi kaj ŝia edzo profesie laboris kune kaj havis la saman patronon, kaŭzis la mankon de ŝia videbleco kiel komponistino.