×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Vintraj ekskursoj al la montaro

Vintraj ekskursoj al la montaro

Kvankam dum la pandemio en Ĉeĥio regas multaj limigoj kaj malpermesoj, tamen oni rajtas migri en libera aero, ĉu piedirante, ĉu skiante. Multaj ekskursantoj pro tio dum semajnfinoj veturas al la montaro. Sed ĉu ili tie estas ankaŭ bonvenaj?

La centroj de vintra sporto estas ja fermitaj pro la kontraŭpandemiaj reguloj, sed ili ne estas malplenaj. Ski-migrantoj, ski-montogrimpantoj aŭ sledantoj - ili ĉiuj survojas en la montaro. Kaj ili kaŭzas precipe je la tagoj de semajnfino ĥaoson. Vladimír Kasík estas mastrumanto de ski-telfero en la ski-centro Špičák en la suda ĉeĥa montaro Ŝumavo. Li akcentas ke la surpaŝado de la fermitaj skipistoj estas malpermesita:

"Rekte antaŭ la ŝildo 'FERMITA' kvar ski-migrantoj surmetas siajn skiojn kaj tute ne atentas la ŝildon. Tio karakterizas la konduton de ĉiuj vizitantoj de la montaro. Neniu respektas la malpermeson. En tiuj areoj ja povas okazi gravaj akcidentoj, ekzemple pro la multaj ski-kanonoj al kiuj kondukas 380-voltaj kabloj kiuj povus esti distranĉataj per la skioj kaj tiam mortigi la skiantojn." Ankaŭ en la Beskido-montaro oni luktas pri la granda amaso da turistoj. Tio kaŭzas zorgojn al la naturprotektistoj. Jiří Lehký laboras en la administrado de la pejzaĝoprotekta regiono Beskidoj:

"La problemo estas, ke la homoj troveblas ĉie en la Beskidoj. Kaj tio okazas je ĉiu horo de la tago. La amasa alveno depost la someraj ferioj praktike ne malpliiĝis. La nombroj estas superaveraĝe altaj. Kune kun la plialtiĝanta nombro da vizitantoj kreskas ankaŭ la nombro de tiuj turistoj kiuj ne scipovas konduti ĝuste." La naturprotektistoj pro tio avertas la vizitantojn surpaŝi nur vojojn kiuj estas markitaj kiel vojoj por migrado. Estas malpermesite forlasi ilin, diras Lehký.

Ne nur la moviĝado en la natura medio, sed ankaŭ la veturadoj tien estas problemaj. Dum pasinta semajnfino formiĝis multloke longaj trafikŝtopiĝoj, kaj la parkumejoj jam dum la matenaj horoj estis plenplenaj. Vilaĝestrino volas reguligi la situacion helpe de la polico:

"Ni plifortigos la kontrolojn. Ni ĉiuj konscias ke la situacio estas komplika. Ĉiuj klopodos trovi bonan solvon. La turistoj povas fidi je tio."

Vintraj ekskursoj al la montaro Winter trips to the mountains Viagens de inverno para as montanhas