×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Usonanoj gravas por Esperanto

Usonanoj gravas por Esperanto

En mia sonartikolo "Aŭdado superas legadon" mi konstatis ke multaj novaj parolantoj de Esperanto, precipe usonanoj, tre bone parolas la lingvon. Tio estas tre ĝojiga konstato, ĉar tiel plialtiĝas la nivelo de parolado de Esperanto entute.

Nome paroli Esperanton kun forta nacilingva akĉento fariĝas pli kaj pli netolerinda. En antaŭaj epokoj esperantistoj, ankaŭ en Usono, ofte parolis kun tia nacilingva akĉento. Tio jam tiam ne estis bona por la ekstera prestiĝo de Esperanto, sed hodiaŭ tio estus eĉ tre damaĝa.

Sed bonŝance hodiaŭ la situacio estas alia: En Usono la motivo por lerni Esperanton ne plu estas ke oni volas lerni facilan helplingvon por povi komuniki kun la cetera mondo. Tio ja pro la pozicio de la usonangla ne plu estas necesa. Tiel usonanoj kutime ne plu devas lerni fremdan lingvon kaj nur homoj kiuj havas intelektajn ambiciojn interesiĝas pri fremdaj lingvoj, inter kiuj Esperanto okupas interesan pozicion.

La angla kaj Esperanto ja estas ambaŭ kvazaŭ novaj versioj de la latina. Kvankam la angla baziĝas sur ĝermanaj radikoj, ĝi havas precipe en la scienca kampo tre multajn latinajn radikojn, dum Esperanto baziĝas ĉefe sur latinaj radikoj, sed havas je ĉirkaŭ 30 procentoj ankaŭ ĝermanajn radikojn. Do en la skriba formo la angla estas laŭ vortradikoj en altnivelaj tekstoj sufiĉe proksima al la latina, kaj tiel ĝi bone taŭgas kiel internacia lingvo.

Sed rilate al la parola formo la afero aspektas alie: Tie la distanco al la latina estas multe pli granda. La usonangla prononco estas malfacile imitebla por alilingvanoj kaj tial ĝi ne taŭgas kiel internacia lingvo en parolado. Esperanto aliflanke havas tie sian atuton: La lingvo havas tre klarajn prononcregulojn laŭ kiuj Esperanto povas esti simile parolata en la tuta mondo.

Do usonanoj kiuj konscias ke la usonangla prononco ne estas favora por internacia parola komunikado, tiuj trovas en Esperanto la eblecon lerni kaj regi alian lingvon ol la usonanglan. Esperanto por ili signifas atingi pli altan nivelon de lingvoscio kaj de konscio pri la mondo.

Tio kontrastas al la sinteno de multaj eŭropanoj, ekz. de germanoj: Por ili la angla prezentas pli altan ŝtupon de lingvoscio, dum Esperanto aliflanke pro la gvida pozicio de la angla en internacia komunikado fariĝis sensignifa, forgesinda historia provo por havi helplingvon por la tuta mondo.

Tiu situacio klare respeguliĝas en la statistiko de aŭskultoj en la ERR. Dum Usono okupas kun tre granda distanco al aliaj landoj la unuan lokon en la nombro de aŭskultoj, Germanio eĉ ne troviĝas inter la unuaj dek landoj.

Pro la tre granda nombro de novlernintoj de Esperanto en Usono helpe de Duolingo, oni povas kalkuli ke pli kaj pli da homoj tie atingos tre altan nivelon de la regado de la lingvo kio kapabligos ilin produkti filmetojn kaj podkastojn en Esperanto. Ju pli da usonanoj faros tion, des pli kreskos la prestiĝo de Esperanto en la mondo.

Do usonanoj estas kaj estos tre gravaj por la plua kresko de Esperanto tutmonde

Usonanoj gravas por Esperanto Americans are important for Esperanto