×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Trinki kafon kaj manĝi la trinkujon

Trinki kafon kaj manĝi la trinkujon

La sola ebleco nuntempe aĉeti varman kafon en Prago estas preni kafon "por forporti". Tio tamen signifas konsumi la trinkaĵon el unufojuza trinkujo kaj ŝarĝi tiel la medion. Tion volas kontraŭbatali du junaj ĉeĥoj per manĝeblaj trinkujoj.

La ideo ekestis dum ilia studado en usona universitato en Prago: Zuzana Zvěřová kaj Miroslav Myrončuk ofte kun gekolegoj trinkis kafon dum la paŭzoj kaj ĉe tio ili rimarkis kiom da paperaj kaj plastaj tasoj estis uzitaj kiuj sekve ŝtopigis la rubujojn. Ili pripensis kiel povus funkcii la kafotrinkado sen rubaĵo kaj ekhavis la ideon pri "Eltrinku kaj formanĝu". Dum unu jaro ili eksperimentis pri trinkujoj kiuj taŭgus kiel deserto post la kafo kaj ili elprovis centojn da receptoj por pasto. Ili fondis la novigan entreprenon „Jedlý kelímek“ (Manĝebla trinkujo) por kiu ili ricevis subvencion de la urbo Prago. Kun la koncepto ili sin turnis sekve al la Instituto pri proceza kaj prilabora tekniko de la Teknika Altlernejo en Prago. Tie Jaromír Štancl prizorgis la projekton:

"Aspektas strange ke trinkujo el oblato estis disvolvita en la fakultato pri maŝinkonstruado. Oni supozus ke pri tio okupiĝas prefere fakuloj en la kampo de nutraĵa ĥemio. Sed temis pri la disvolvado de funkcianta bakmaŝino por la produktado de trinkujoj." La manĝebla trinkujo eltenas temperaturon de ĝis 85 gradoj C kaj ĝi unuavice servos por kafo kaj por varmega ĉokoladaĵo. Oni tamen povas ankaŭ alservi teon aŭ sukon. Ĝi memorigas al konuso por glaciaĵo el oblato, sed ĝi ja distingiĝas en certaj ecoj de ĝi.

"Ĉiu konsumato prenas la trinkujon en la manon. La taso tial devas havi solidan eksteran tavolon. Sed ankaŭ la interna flanko devas esti solida, por ke la likvaĵo ne trasorbiĝu. Samtempe la oblato interne devas esti tiom poroza ke la konsumanto ne elmordu dentojn pro ĝi." Post la unua kontakto kun la trinkaĵo la trinkujo restas krusteca dum ĝis 40 minutoj. La materialo kapablas teni la likvaĵon en si dum ĝis dekdu horoj.

La ideo pri la manĝeblaj trinkujoj ne estas tute nova, koncedas Zuzana Zvěřová: "En la mondo haveblas multaj manĝeblaj trinkujoj, ili estas ekzemple produktataj en Bulgario, Barato kaj Novzelando. Ni distingiĝas interalie per tio ke ni disvolvis senglutenan varianton, kiun oni nenie alie trovas. Krome la protekto de la medio estas nia motiviĝo. Ni ne volas paki la trinkujojn en plastajn foliaĵojn, sed ni volas trovi medikonvenan alternativon por tio." La seria produktado startos dum septembro. La trinkujoj estas ofertataj nuntempe en tuta Ĉeĥio. Ili havas dolĉan guston, sed havas nur 58 kaloriojn. Kaj Zuzana kaj Miroslav eksperimentas jam pri pluraj variantoj. Trinkujoj kun gusto de ajlo, lardo aŭ fromaĝo povus estonte ankaŭ esti konvenaj por biertrinkantoj.