×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

Sign Up Free
image

Esperanta Retradio 2021, Telelernado en Estonio

Telelernado en Estonio

En la ciferece alte evoluinta Estonio la teleinstruado ne prezentas problemon. Oni jam antaŭ jardekoj tie kreis la bazon por tio - tio nun helpas en la pandemio.

Kiam je la komenco de la pandemio dum pasinta marto la lernejoj devis fermi siajn pordojn ankaŭ en Estonio, la instruado daŭre funkcias el la distanco - sen rimarkindaj problemoj.

Geinstruistoj, gelernantoj kaj gepatroj en la balta respubliko uzas la ciferecajn ilojn kiuj ĉiam estas disponeblaj al ili: Ekzemple la administra sistemo eKool, en kiun la instruistoj en la tuta lando jam de preskaŭ 20 jaroj enregistras la notojn, disdonas hejmtaskojn, dokumentas tempojn de malĉeesto. Krome ĝi estas la kanalo per kiu ili komunikas kun la gepatroj. Kaj helpe de la platformo Opiq ili povas kunmeti lernmaterialojn por la instruhoroj, la elekto estas granda kaj la sistemo estas simile facile uzebla kiel Netflix.

La transloĝiĝo de la klasĉambro al la cifereca spaco ne kaŭzis malfacilaĵojn helpe de tiu platformo. Oni jam bone kutimis uzi ĝin antaŭ ol la kronvirusa pandemio komenciĝis. Eble la uzado de konferencaj servoj kiel Zoom por la reta instruado estis nova por la instruistoj.

Familioj kun pluraj infanoj kiuj ne disponis pri sufiĉe da hejmaj komputiloj, ricevis ludone aparatojn de la lernejo, de aŭtoritatoj aŭ de aliaj organizaĵoj. La konekto al la interreto same ne estis problemo: "Ĉiu familio havas retaliron". Verfakte tio estas en Estonio ekde la jaro 2000 baza rajto. Senpaga sendrata retaliro estas preskaŭ ĉie disponebla.

En la jaro 1997 Estonio lanĉis la investan programon Tiigrihüpe (tigrosalto) kaj starigis vastan infrastrukturon por komputiloj kaj kunretigo. La registaro kreis ciferecan ŝtaton en kiu hodiaŭ pli ol 99 procentoj de ĉiuj porcivitanaj servoj estas plenumeblaj helpe de kelkaj musklakoj. Estonio estas jam delonge konsiderata kiel ciferece avana. Kaj ĝi estas modelo por aliaj landoj.

Jam ekde la komenco de la cifereca iniciato la fokuso direktiĝis al la klerigo. Ene de unu jaro praktike ĉiu lernejo havis aliron al la interreto. La registaro tiam jam estis ekkoninta ke la interreto estas esenca por la vivo en la 21-a jarcento.

Hodiaŭ infanoj en bazlerneja aĝo povas lerni programadon, en pli aĝaj klasoj aldoniĝas la instruado pri robotiko. Tekokomputiloj, tabuletaj komputiloj kaj eĉ kompufonoj estas uzataj en la instruado.

Ĉiam denove stariĝis la demando kiom da tempo infanoj pasigu antaŭ ekrano. Precipe en klasoj kun tre junaj infanoj nun la uzado de komputiloj okazas malpli ofte. Ekde aŭtuno precipe la bazlernejanoj denove frekventas la lernejon, aliaj klasoj alternas en la ĉeesta lernado, ĉiam depende de la infektiĝa situacio kaj de kazoj de kvaranteno.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE