×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Tatuitaj doktoroj

Tatuitaj doktoroj

Dum la lastaj jaroj, verŝajne en la tuta mondo, intensiĝis la modo uzi la haŭton por desegnaĵoj, kiujn oni konsideras ornamaj. En iuj landoj, jam 20 procentoj el la enloĝantoj surhavas almenaŭ unu tatuaĵon. La homoj iel alkutimiĝis al tiu ampleksa fenomeno, tiel ke ĝi jam ne kaŭzas skandalon, ĝenerale.

Tamen, ankoraŭ ekzistas situacioj, en kiuj oni pridiskutas la aferon. Dum la lastaj monatoj, la konata medicina retejo medscape.com publikigis intervjuon kun juna kuracistino Sara Gray, konsiderata kiel la “plej tatuita kuracisto en la mondo”, sub la titolo “Ĉu kuracistoj rajtas surhavi tatuaĵojn?”

La afero ankoraŭ staras en duba kampo. En 2018, esploro en Britio, ĉe studentoj kaj funkciuloj, sugestis, ke tatuaĵoj ne estas konvenaj sur kuracistoj. Precipe se ili montriĝas sur la vizaĝo. Aliaj opinias, ke se la surhaŭtaj desegnaĵoj estas iel incitaj, kuracistoj devus kaŝi ilin per vestoj dum sia laboro. Aliflanke, se kuracistoj estas parto de la popolo, kaj se tiu fenomeno ofte okazas en la komunumo, kial tatuaĵoj devus esti rigardataj kiel problemo?

D-rino Sara Gray specialiĝas pri ortopedia kirurgio, en Aŭstralio. Ŝi estas edzino de profesia tatuisto. Jen kelkaj el ŝiaj opinioj pri la afero:

“Ofte mi ricevas laŭdojn pro mia kolora aspekto. Aparte la pacientoj el pli junaj generacioj opinias, ke tio estas taŭga maniero alproksimiĝi al la pacientoj.”

“Mi ĉiam min vestas dece, kaj finfine, se vi estas bona aŭskultanto, se vi estas kunsentema kaj kompatema, ŝajne la artaĵoj sur via haŭto neniel influas.”

“Tatuitaj pacientoj trovas pli facile alparoli min, ili raportas okazojn, kiam ili sentis sin juĝataj pro sia ekstera aspekto, kiam ili bezonis flegadon.”

“Mi opinias, ke devus esti nenia regulo pri tio, kio estas permesita aŭ malpermesita ĉe kuracistoj aŭ aliaj homoj. Artaĵo sur la korpo estas persona elekto, nur maniero kolekti artaĵojn, tamen sur la haŭto.”

“Via ekstera aspekto ne difinas vin, nek difinas vian kompetentecon, kaj oni devas stimuli kreeman esprimpovon.”

“Mi diras al ĉiuj: estu vi mem, kaj se vi estas atentema, komprenema, kompetenta kaj tre laborema, tiam vi povas esti io ajn, inkluzive de bonega kuracisto.”

“Havi kolorigitan haŭton ne faras homon malbona persono.”

Unu aspekton de tiu kurioza demando la intervjuo ne pritraktis: pluraj artikoloj en seriozaj medicinaj revuoj estigis la eblecon, ke eventuale tatuaĵoj povas iel damaĝi la sanon de la tatuitoj.