×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Statistikoj regas ekonomion kaj politikon

Statistikoj regas ekonomion kaj politikon

Ĉiu ŝtato levas impostojn. Por povi kalkuli kiom da impostoj ĉiu civitano devas pagi, la ŝtataj aŭtoritatoj bezonas datumojn pri la enspezoj de la impostopagantoj. Tio signifas sekve ke la ŝtato devas ricevi informojn pri la ekonomio de la lando. Historie tio estis ĉefe la agrikultura produktado, la farmistoj devis liveri dekonon de sia rikolto al la terposedantoj, do al la regantoj de la lando. Sed aldoniĝis aliaj impostoj, ekzemple akcizoj kaj doganimpostoj. Do la funkciado de la registrado de datumoj kaj la fina kalkulo de la kvantoj kaj nombroj estis esenca bazo por la regado.

La hodiaŭa ŝtato plenumas multe pli da funkcioj. Ĝi zorgas por la civitanoj ke ili ĉiuj povu vivi laŭeble bone. La homoj bezonas nutraĵojn, vestaĵojn, domojn, instruadon, sanprizorgadon kaj kompreneble ankaŭ kulturajn kaj religiajn servojn. Principe plej multo el tio ja estas organizebla de la propraj entreprenoj de la homoj, sed la ŝtato devas zorgi pri la ekvilibro inter la diversaj ekonomiaj kaj sociaj branĉoj. La ŝtato estas kvazaŭ asekur-instituto se okazas iuj katastrofaj situacioj.

Tia situacio estas ekzemple la nuna Kovim-19-pandemio. La malsano ja por multaj homoj ne kaŭzas gravajn damaĝojn, sed homoj kun malforta imunsistemo povas morti pro la malsano. Kaj por laŭeble bremsi la mortadon, tiaj trafitaj homoj en hospitaloj ricevas intensan flegadon. Tamen la kapacitoj estas limigitaj. Se estas tro da tiaj pacientoj, la tuta hospitala sistemo povas ĉesi funkcii. Por eviti tion, la ŝtato dekretas certajn limigajn paŝojn rilate al malhelpo de la disvastiĝo de la malsano. Tiucele necesas uzi statistikajn datumojn, ĉar la limigaj paŝoj devas esti laŭmezuraj. Ili ja estu efikaj, sed ili ne detruu la socian kaj ekonomian vivon.

Tamen dum la unuaj monatoj de pandemio regas ankoraŭ sufiĉe nebula situacio pri datumoj kaj tial estas malfacile elsuĉi el la jam disponeblaj datumoj la plej taŭgajn rimedojn por kontraŭbatali la malsanon. Unue elstare montriĝas la alta nombro de mortintoj. Kaj post analizo oni konstatas ke temas ĉefe pri maljunuloj kiuj jam pro antaŭaj malsanoj havis malfortan imunsistemon. Oni ankaŭ vidas ke plej multaj mortokazoj aperis en regionoj kun tre malpura aero. Sed oni ankaŭ konstatas ke inter la mortintoj estas ankaŭ multaj homoj kiuj estis tropezaj, graskorpecaj.

Sed laŭ la kuro de la tempo la nombroj plialtiĝas kaj oni konsideras la ĉefajn nombrojn, do la nombro de mortintoj, de enhospitaligitoj kun kaj sen intensa flegado, la nombro de malsanuloj kaj la nombro de infektitoj, laŭ regionoj, distriktoj, komunumoj. El tio oni derivas la necesajn paŝojn por kontraŭbatali la pandemion. Sed la statistikaj datumoj povas ankaŭ indiki konkludojn kiuj estus tro ĝenaj por la ekonomio: Ekzemple la kunteksto inter malpura aero kaj nombro de mortintoj povus konduki al drasta limigo de la trafiko de veturiloj kun dizel-motoro, aŭ la kunteksto inter tropezo kaj la nombro de mortintoj povus konduki al la limigo de la disponebleco de sukerenhavaj limonadoj kaj de aliaj forte sukerenhavaj produktoj.

Do estas klare ke la konkludoj el statistikoj estas manipuleblaj, se oni simple ne konsideras datumojn kiuj povus ĝeni trafitajn sektorojn de la socia kaj ekonomia vivo. Kaj tia manipulado povas negative influi la klopodojn pri la kontraŭbatalo de la pandemio. Bonŝance jam disponeblas vakcino kontraŭ Kovim-19 kaj tial eblas iom post iom haltigi la pandemion kaj eviti la mortadon pro tiu malsano.

Tiel eblos daŭrigi kun la statistikoj kiel ĝis nun, kaj la trafitaj partoj de la ekonomio povas esperi ke ne necesos gravaj ŝanĝoj en la sistemo. Sed nia planedo ne eltenos tion, ni devas bremsi nian energikonsumon el fosiliaj fontoj kaj ni devas haltigi la troproduktadon de multaj eviteblaj produktoj. Se oni volas akcepti tion, tiam la statistikoj povas liveri la necesajn informojn por la regado de lando.

Statistikoj regas ekonomion kaj politikon Statistics rule economics and politics As estatísticas governam a economia e a política

Ĉiu ŝtato levas impostojn. Por povi kalkuli kiom da impostoj ĉiu civitano devas pagi, la ŝtataj aŭtoritatoj bezonas datumojn pri la enspezoj de la impostopagantoj. Tio signifas sekve ke la ŝtato devas ricevi informojn pri la ekonomio de la lando. Historie tio estis ĉefe la agrikultura produktado, la farmistoj devis liveri dekonon de sia rikolto al la terposedantoj, do al la regantoj de la lando. Sed aldoniĝis aliaj impostoj, ekzemple akcizoj kaj doganimpostoj. Do la funkciado de la registrado de datumoj kaj la fina kalkulo de la kvantoj kaj nombroj estis esenca bazo por la regado.

La hodiaŭa ŝtato plenumas multe pli da funkcioj. O estado de hoje executa muito mais funções. Ĝi zorgas por la civitanoj ke ili ĉiuj povu vivi laŭeble bone. La homoj bezonas nutraĵojn, vestaĵojn, domojn, instruadon, sanprizorgadon kaj kompreneble ankaŭ kulturajn kaj religiajn servojn. Principe plej multo el tio ja estas organizebla de la propraj entreprenoj de la homoj, sed la ŝtato devas zorgi pri la ekvilibro inter la diversaj ekonomiaj kaj sociaj branĉoj. La ŝtato estas kvazaŭ asekur-instituto se okazas iuj katastrofaj situacioj.