×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Serioza sindediĉo por la lingvo

Serioza sindediĉo por la lingvo

Mi eklernis Esperanton antaŭ pli ol 55 jaroj. Tiam Esperanto estis unu el pluraj lingvoj pri kiuj mi okupiĝis, sed mi jam dekomence tute serioze traktis la aferon: Mi trastudis la lernolibron "Wir lernen Esperanto" ĝis la fino kaj ankaŭ faris ĉiujn ekzercojn. Kaj baldaŭ post tio mi eksciis ke en la enlanda aŭstra radio ĉiusemajne aperis 5-minutaj Esperanto-novaĵoj, do informoj pri la E-movado kaj la lingvo. Mi ja regule aŭskultis tion, sed ne estis entuziasma pri la lingvo, ĉar la parolado en la radio ne plaĉis al mi. Mankis al mi iu originala sonimpreso. Ja parolis tie vienano kaj por mi aŭdiĝis nur la viena parolmaniero de la germana.

Mi do okupiĝis sekve ankaŭ pri aliaj lingvoj kaj nur en la jaro 1967 mi revenis al Esperanto kiam en la stacidomo de Linz okazis E-ekspozicio. Mi aĉetis en librovendejo la perfektigan lernolibron "Post la kurso" kiun mi trastudis dum mia soldatservo en la jaroj 1968/69. Tiam mi ankaŭ aliĝis al "Aŭstria E-movado" kaj korespondadis kun ili, ĝis mi dum aŭtuno de la jaro 1969 ekstudis en Vieno en la "altlernejo pri monda komerco". Mi ekaktivis en la viena laborgrupo kaj jam fine de la jaro mi partoprenis en Internacia Seminario de GEJ en Marburg/Lahn en Germanio. Mi tie renkontis ankaŭ la tiaman prezidanton de UEA, profesoron Ivo Lapenna. En la sekva jaro mi partoprenis en multaj aliaj internaciaj E-aranĝoj, interalie en la UK en Vieno kaj la IJK en Graz.

Kadre de la Internacia E-muzeo en Vieno mi recenzis librojn el Ĉinio kaj Vjetnamio, legis la revuon "El Popola Ĉinio" kaj aliajn verkojn el Ĉinio, ĉefe pro la bonega lingvaĵo kiun mi trovis en tiuj publikaĵoj. Mi ankaŭ aperis en kleriga elsendo de la aŭstra televido pri la E-muzeo. En la jaro 1971 mi plenumis ŝtatan ekzamenon en Graz pri instrukapablo por Esperanto en gimnazioj. Do mi en la aĝo de 22 jaroj jam atingis sufiĉe altan nivelon de regado de Esperanto.

Mi ja studis internacian komercon, kaj mastrumadon de entreprenoj ekde la jaro 1971 en Linz. Mia celo estis povi labori en internacia ekonomia medio. En tiu kadro en la jaro 1972 mi fariĝis gastiganto de ĵurnalistoj en la Olimpia vilaĝo en Munkeno kaj tie servis kiel organizanto de intervjuoj inter sportistoj kaj ĵurnalistoj. Mi ankaŭ planis gazetaran konferencon kun la tiama aŭstralia ambasadoro en Germanio, Ralph Harry, kiu estis eldoninta libreton por sportistoj "Saluton, amiko!" en tri lingvoj (angla, germana, esperanto), sed pro la atenco de teroristoj en la Olimpia vilaĝo je tiu tago la konferenco ne okazis.

Por mi ĉiam la parolata lingvo estis la ĉefafero. Mi tiam jam flue parolis la lingvon kaj havis ankaŭ jam sufiĉe bonan prononcon kion mi unuflanke atingis pro la lernado de aliaj lingvoj kaj aliflanke pro la komparo de la prononcoj de alilandaj esperantistoj. Tial mia prononco jam dekomence ne estis "germaneca", sed estis pli influita de la itala, kvankam mi ne adoptis kelkajn tipajn misprononcojn de italaj esperantistoj. Fakte ja preskaŭ ĉiu lingvo kaŭzas misprononcojn en Esperanto kaj tiujn oni povas nur elfiltri se oni komparas la prononcojn de diverslandaj esperantistoj.

Kaj atingi laŭeble neŭtralan prononcon de Esperanto kun taŭga kadenco estas ja ne nur nobla celo, sed necesaĵo. Se oni parolas pri la "prestiĝo" de la lingvo, kaj sekve pri ĝia akcepteblo, tiam ĝi devas veki la impreson ke temas pri bela, vivanta lingvo kiu estas tiel parolebla je alta nivelo. Tiun impreson ja donis la elsendoj de Pola Radio kiujn mi ekaŭskultis ĉiutage en la jaro 1996 kiam mi povis kapti tiujn elsendojn per satelito. Mi korespondadis kun la redakcio de Pola Radio kaj vizitis la studion en Varsovio en la jaro 1998. Sekve mi fondis la "Esperantan Retradion" por subteni Polan Radion en la disvastigado de certaj programoj en la tuta mondo helpe de la interreto. Tiu kunlaboro daŭris ĝis la jaro 2004. Ekde tiu jaro Pola Radio mem uzis la interreton por siaj elsendoj.

Kiam en la jaro 2011 finfine Pola Radio ĉesigis entute la esperantlingvajn elsendojn mi vidis la neceson reaktivigi la Esperantan Retradion per propraj ĉiutagaj programoj.

Vi eble demandos vin kial mi tiel detale priskribas mian personan evoluon rilate al sindediĉo por Esperanto. La kaŭzo por tio estas la multaj negativaj informoj pri la disfalo de la tradicia E-movado aŭ pri la ebla "degenero" de la lingvo. Mi volas montri per mia prezento ke jam unuopaj personoj povas doni signifan kontribuon al la evoluo de la lingvo. Kaj mi estas konvinkita ke ekzistas sufiĉe da kapablaj junaj homoj kiuj povas per siaj propraj rimedoj pluvivigi la lingvon. Mi pensas unuavice pri parolemaj homoj, do homoj kiuj kun plezuro uzas sian buŝon por esprimi sin, ĉu kantante, ĉu parolante.

Se vi estas tia homo kaj se vi bezonas helpon, ne hezitu kontakti min sub mia retpoŝta adreso "retradio(ĉe)aldone.de". Jen ankoraŭ aktuala, esperiga ekzemplo pri juna kapabla virino kiu aperas en memproduktita filmeto pri la politika situacio en Usono:

Serioza sindediĉo por la lingvo Serious dedication to the language

Mi eklernis Esperanton antaŭ pli ol 55 jaroj. I started learning Esperanto more than 55 years ago. Tiam Esperanto estis unu el pluraj lingvoj pri kiuj mi okupiĝis, sed mi jam dekomence tute serioze traktis la aferon: Mi trastudis la lernolibron "Wir lernen Esperanto" ĝis la fino kaj ankaŭ faris ĉiujn ekzercojn. At that time, Esperanto was one of several languages that I was involved in, but from the very beginning I treated the matter completely seriously: I studied the textbook "Wir lernen Esperanto" to the end and also did all the exercises. Kaj baldaŭ post tio mi eksciis ke en la enlanda aŭstra radio ĉiusemajne aperis 5-minutaj Esperanto-novaĵoj, do informoj pri la E-movado kaj la lingvo. Mi ja regule aŭskultis tion, sed ne estis entuziasma pri la lingvo, ĉar la parolado en la radio ne plaĉis al mi. Mankis al mi iu originala sonimpreso. Ja parolis tie vienano kaj por mi aŭdiĝis nur la viena parolmaniero de la germana.