×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Senalkohola vino

Senalkohola vino

Tra jardekoj en Germanio vino sen procentoj da alkoholo estis absoluta niĉa produkto. Sed nun ankaŭ germanoj malkovras la sanan alternativon.

Kiam liaj unuaj klientoj al kiuj pro sankaŭzoj estis preskribita abstino, esprimis la deziron pri senalkohola vino, Carl Jung ekagis. La filo de vinkultivisto en la rejn-regiono disvolvis procedon per kiu la vinbera suko sub vakuo kaj ĉe malpli ol 30 gradoj C da varmego alkoholo estas eltirata kun mildaj kromefikoj. Tiel milde ke la aromoj konserviĝas. Ili kaptiĝas kaj estas dum la proceduro denove aldonataj al la likvaĵo. Gusto kaj bukedo tiel pli-malpli korespondas al la originalo.

Por sia invento Carl Jung ricevis en la jaro 1908 la patenton. "Malgraŭ tio senalkohola vino dum longa tempo restis absoluta niĉa produkto. Ni estis dum jardekoj mondskale la sola produktanto", diras Bernhard Jung, la ĉefo de la familia entrepreno en Rüdesheim ĉe la Rejno. Ĉirkaŭ 70 procentoj de la produktoj de lia firmao ankoraŭ hodiaŭ estas eksportataj, li diras - precipe al ŝtatoj en kiuj alkoholaj trinkaĵoj estas multekostaj aŭ kie la trinkado de alkoholaĵoj pro religiaj kaŭzoj estas nedezirata aŭ malpermesita. Sed la merkato nun ĵus ŝanĝiĝas. "La vardemando en Germanio jam antaŭ la kronvirusa pandemio plialtiĝis", klarigas Jung. Konsumantoj celite serĉas laŭ li en la interreto senalkoholajn alternativojn.

La Germana Vininstituto konfirmas tiun evoluon. Laŭ ili vino sen alkoholo bone kongruas kun sana sinnutrado. Eĉ inter gejunuloj nun estas moderne rezigni pri alkoholo. La senalkohola varianto de vino ja havas ankaŭ je ĉirkaŭ du trionoj malpli da kalorioj ol la originalo.

Laŭjure senalkohola vino estas nutraĵo kaj pro tio la etikedo devas enhavi indikojn pri aldonaĵoj, nutraj valoroj kaj la minimuma konservebleco. Ĉe la gusto aliflanke la opinioj dividiĝas. La kritikoj estas parte neniigaj. Ĉiukaze vino sen alkoholo bezonas alkutimiĝon, precipe por ŝatantoj. Alkoholo estas portanto de gusto kiu konservas aromojn kaj portas kun si agrablan dolĉecon. Ĉe la du kutimaj produktaj procedoj por la eltirado de alkoholo perdiĝas gustonuancoj, eĉ se oni vere singarde procedas. Pro tio vinproduktantoj utiligas vinberojn kiuj denature havas aparte multe da aromo. Aŭ ili kunmiksas vinberan sukon por plialtigi la enhavon da sukero.

Kaj tio ankaŭ alportas sukceson. La kvalito pliboniĝis. Dum testgustumadoj de vino testantoj ne rimarkis ke ili trinkis senalkoholan vinon.

Do estas antaŭvideble ke la tendenco al konsumo de senalkohola vino daŭros kaj plifortiĝos.

Senalkohola vino Non-alcoholic wine