×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Ŝanco por la lingvo

Ŝanco por la lingvo

Estas kompreneble tre bedaŭrinde ke ankaŭ ĉi-somere ne povos okazi Universala Kongreso kaj Internacia Junulara Kongreso. La lingvo ja vivas per la homoj kiuj ĝin parolas en internaciaj aranĝoj. Kaj tial la malanonco de gravaj eventoj de la tutmonda E-komunumo estas forta bato kontraŭ la vivo de la lingvo.

Sed se temas pri la disvastiĝo de la lingvo en la mondo, tiam ne nur gravas konsideri la aspekton de kvanto kaj ofteco de personaj kontaktoj, sed same gravas konsideri la kvaliton de la praktikado de la lingvo. Nome "facila Esperanto" ja ŝajnas esti alloga argumento por homoj kiuj ne konsideras sin tre kapablaj por lingvolernado, sed tiu argumento finfine produktas multajn esperanto-parolantojn kiuj apenaŭ progresas en siaj lingvokonoj. Kaj oni devas demandi sin por kio servu Esperanto al la homaro? Ĉu la babilado dum kongresoj sufiĉas por pravigi la klopodojn pri la enkonduko de Esperanto kiel dua lingvo por ĉiuj? Mi opinias ke tio tute ne sufiĉas. Al la Esperanto-movado mankas celo krom la deziro ke la lingvo estu parolata de laŭeble multaj homoj tutmonde.

UEA ja sindevigis al neŭtraleco rilate al politiko, ideologio kaj religio. Tio tre forte limigis la eblecojn okupiĝi pri temaro kiu alparolas la tutan homaron. Sed nuntempe ja ne plu regas nacia pensado se temas pri mondaj problemoj. Pli kaj pli da homoj en la tuta mondo agas kune por savi nian planedon. La konscio pri tio kreskas de tago al tago. Kaj la homoj ja ne nur volas savi la planedon sed ili volas ankaŭ bone vivi en paco kaj kunlaboro.

Por tiu deziro oni ne bezonas ideologion aŭ religion, ĉar ja estas klaraj faktoj. La datumoj ne plu estas enfermeblaj: Ili rapide disvastiĝas en preskaŭ la tuta mondo. Ja estas ankoraŭ kelkaj landoj kiuj baras sin kontraŭ informoj el la cetera mondo, ekzemple Norda Koreio estas tia lando. Sed tiuj esceptoj neniel povas malhelpi la E-movadon ligi tiun tutmondan temaron kun Esperanto.

Por ke Esperanto kresku kaj evoluu, la lingvo ja devas esti aplikata por homoj de hodiaŭ pri temoj de hodiaŭ kaj morgaŭ. Sed tio postulas homojn kiuj kapablas esprimi sin pri tiuj temoj kaj homojn kiuj regas la lingvon je sufiĉe alta nivelo. Do Esperanto ne bezonas amason da "eternaj komencantoj" sed klerajn homojn kiuj estas altirataj al Esperanto ĉar ĝi promesas rapidan progreson de la regado de la lingvo. Tio estas io tute alia ol "facila lingvo". La Esperanta Retradio nun jam de pli ol dek jaroj konsekvence laboras por tiu celo. Estus dezirinde ke pli da aktivuloj de la Esperanto-movado aktive subtenu tiun ĉi laboron.

La pandemio devigas nin trovi alternativon al ĉeestaj renkontiĝoj kaj kongresoj. En virtualaj kunvenoj la lingva nivelo povas kaj devas esti pli alta. Tio ja estas ŝanco por nia lingvo. Ni ne maltrafu tiun ŝancon!


Ŝanco por la lingvo

Estas kompreneble tre bedaŭrinde ke ankaŭ ĉi-somere ne povos okazi Universala Kongreso kaj Internacia Junulara Kongreso. La lingvo ja vivas per la homoj kiuj ĝin parolas en internaciaj aranĝoj. Kaj tial la malanonco de gravaj eventoj de la tutmonda E-komunumo estas forta bato kontraŭ la vivo de la lingvo. And that is why the announcement of important events by the global Esperanto community is a strong blow to the life of the language.

Sed se temas pri la disvastiĝo de la lingvo en la mondo, tiam ne nur gravas konsideri la aspekton de kvanto kaj ofteco de personaj kontaktoj, sed same gravas konsideri la kvaliton de la praktikado de la lingvo. Nome "facila Esperanto" ja ŝajnas esti alloga argumento por homoj kiuj ne konsideras sin tre kapablaj por lingvolernado, sed tiu argumento finfine produktas multajn esperanto-parolantojn kiuj apenaŭ progresas en siaj lingvokonoj. Kaj oni devas demandi sin por kio servu Esperanto al la homaro? And one must ask oneself why Esperanto is for humanity? Ĉu la babilado dum kongresoj sufiĉas por pravigi la klopodojn pri la enkonduko de Esperanto kiel dua lingvo por ĉiuj? Is the talk during congresses enough to justify the efforts to introduce Esperanto as a second language for everyone? Mi opinias ke tio tute ne sufiĉas. Al la Esperanto-movado mankas celo krom la deziro ke la lingvo estu parolata de laŭeble multaj homoj tutmonde.

UEA ja sindevigis al neŭtraleco rilate al politiko, ideologio kaj religio. Tio tre forte limigis la eblecojn okupiĝi pri temaro kiu alparolas la tutan homaron. This has severely limited the possibilities of dealing with an issue that addresses all of humanity. Sed nuntempe ja ne plu regas nacia pensado se temas pri mondaj problemoj. But nowadays, national thinking is no longer the norm when it comes to world problems. Pli kaj pli da homoj en la tuta mondo agas kune por savi nian planedon. La konscio pri tio kreskas de tago al tago. Kaj la homoj ja ne nur volas savi la planedon sed ili volas ankaŭ bone vivi en paco kaj kunlaboro.

Por tiu deziro oni ne bezonas ideologion aŭ religion, ĉar ja estas klaraj faktoj. La datumoj ne plu estas enfermeblaj: Ili rapide disvastiĝas en preskaŭ la tuta mondo. Ja estas ankoraŭ kelkaj landoj kiuj baras sin kontraŭ informoj el la cetera mondo, ekzemple Norda Koreio estas tia lando. Sed tiuj esceptoj neniel povas malhelpi la E-movadon ligi tiun tutmondan temaron kun Esperanto. But these exceptions can in no way prevent the Esperanto movement from linking this global issue with Esperanto.

Por ke Esperanto kresku kaj evoluu, la lingvo ja devas esti aplikata por homoj de hodiaŭ pri temoj de hodiaŭ kaj morgaŭ. Sed tio postulas homojn kiuj kapablas esprimi sin pri tiuj temoj kaj homojn kiuj regas la lingvon je sufiĉe alta nivelo. Do Esperanto ne bezonas amason da "eternaj komencantoj" sed klerajn homojn kiuj estas altirataj al Esperanto ĉar ĝi promesas rapidan progreson de la regado de la lingvo. Tio estas io tute alia ol "facila lingvo". La Esperanta Retradio nun jam de pli ol dek jaroj konsekvence laboras por tiu celo. Estus dezirinde ke pli da aktivuloj de la Esperanto-movado aktive subtenu tiun ĉi laboron.

La pandemio devigas nin trovi alternativon al ĉeestaj renkontiĝoj kaj kongresoj. En virtualaj kunvenoj la lingva nivelo povas kaj devas esti pli alta. Tio ja estas ŝanco por nia lingvo. Ni ne maltrafu tiun ŝancon!