×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Robotoj 100-jaraj

Robotoj 100-jaraj

Estaĵoj kiuj plenumas homan laboron sen havi animon: Robotoj kaj ĝiaj antaŭaĵoj okupas la fantazion de jarcentoj. La nomo "roboto" mem devenas el la ĉeĥa dramo "R. U. R." kiu premiere estis montrata je la 25-a de januaro 1921. La teatraĵo de Karel Ĉapek enkondukis du elementojn kiuj efikas ĝis nia nuntempo: la revon pri socio kiu per teknologio fariĝas libera de laboro, kaj la samtempan timon pro subpremo per tiu progreso.

Je la komenco de la teatraĵo prezentiĝas ideala imago kies malbonan finon oni jam antaŭvidas. La ĥemiisto Rossum trovis antaŭ nelonge la eblecon produkti homsimilajn, sed "optimumitajn" maŝinojn kiuj servu kiel laborfortoj. La posteuloj de Rossum, dungitoj kiuj estas dorlotitaj de sukceso, estas videble kontentaj pri la kreskanta vardemando pri siaj robotoj.

La robotoj kiuj estas produktataj milionope en fabriko sur fermita insulo, senprobleme lernas lingvojn, alproprigas al si enciklopedian scion kaj servas al la homoj senproteste kiel laborfortoj. Ili tiel kreas bonstaton kaj socian pacon. Helena, la filino de grava negoca partnero vizitas la produktejon por ekscii pli pri la fascina progreso.

Ŝi kaŝe intencas tamen pli: Ŝi volas motivigi la robotojn al la ricevo de rajtoj. Kiam ŝi ekscias ke robotoj ne havas emociojn, ke ili nek sentas doloron, nek ĝojon, nek disvolvas personecon, ŝi komencas senti samtempe timon kaj kompaton por ili. Ŝi restas sur la insulo kaj instigas d-ron Gall, la sciencan estron de la firmao sur la insulo, fari eksperimentojn por permesi al la robotoj sentojn. Ekde la momento kiam robotoj posedas personecon, ili leviĝas al revolucio. "R. U. R." pritraktas politikajn timojn de la moderna epoko.

La homaro ne vere scias kiel trakti la robotojn kaj instrukcias ilin servi kiel soldatoj. En sia kolektiva bonstato la homaro perdas la kapablon generi idojn. Ekde la momento kiam la robotoj havas personecon per la eksperimentoj de d-ro Gall, ili komencas malestimi la homojn kaj volas regi ilin. Tio kulminas en neevitebla revolucio. La venko de la robotoj tamen kondukas al katastrofo: Ĉiuj homoj, escepte de la laboristo Alquist estas mortigitaj, li servu al la robotoj.

La mallongigo "R. U. R" staras por Rossumovi Univerzální Roboti - la produkta firmao por la artefaritaj homoj. La nomo "Rossum" estas ironia transformo de la ĉeĥa "rozum" (racio). Sed ankaŭ por la robotoj - la nova reganta klaso - la venko finiĝas en katastrofo. Ili estas koncipitaj por uzodaŭro de dudek jaroj. Ĉar mankas al ili la registraĵoj de la ĥemiisto Rossum - la severe gardita sekreto de la mortigita entreprena ĉefdungito, ili ne plu povas produkti novajn robotojn. Ankaŭ Alquist kiun la robotoj premas pro la sekreto, ne konas ĝin. Fine la vivolaca lasta homo malkovras ke du el la robotoj havas ne nur emociojn sed ankaŭ estas fariĝintaj sekreta paro - ili fariĝis Adamo kaj Evo por nova civilizo.

La restanta valoraĵo de tiu frua scienc-fikcia dramo estas la lingva kreo de la vorto "roboto", ideo kiun havis la frato Josef Ĉapek. "Roboto" devenas de la ĉeĥa vorto "robota" kiu signifas "peza laborego". La nocio tiam migris de la dramo al la ĉiutaga lingvaĵo en la tuta mondo. Kaj tiel ĝi eniris ankaŭ en la lingvouzon de E-parolantoj.

Robotoj 100-jaraj Robots 100 years old 100-летние роботы