×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Respondi malrapide vekas dubon

Respondi malrapide vekas dubon

Kiu tro malfrue reagas je demando, tiu laŭ studaĵo perdas kredindecon. Jam du sekundoj da hezitado ĉe observanto kaŭzas dubon pri la sincereco.

Homoj kiuj kompareble malrapide respondas je demandoj estas tendence perceptataj de sia medio kiel mensogantoj. Tion almenaŭ sugestas franca studaĵo el Grenoble. Laŭ tio la longeco de hezitado influas kiom sincera respondo ŝajnas esti - jen fenomeno kiu laŭ la esploristoj povas havi gravajn konsekvencojn por policaj aŭ juĝejaj pridemandadoj.

"La prijuĝo de la sincereco de aliaj homoj estas ĉieĉeesta kaj grava parto de sociaj interagoj", klarigas la ĉefa aŭtoro kaj psikologo de la Lernejo pri Mastrumado en Grenoblo. "Nia esplorado montras ke la rapideco de reago estas grava kaptopunkto sur kiun la homoj apogas siajn konkludojn pri sincereco." La psikologo plenumis kune kun kolego el universitato de Singaporo serion da eksperimentoj kun pli ol 7500 partoprenantoj. La testpersonoj aŭdis ekzemple voĉregistraĵojn aŭ ili spektis filmetojn en kiuj unu persono respondis je simpla demando - ekzemple ĉu la demandito ŝatis la kukon de amiko, aŭ ĉu tiu estis ŝtelinta monon en la laborejo. Ĉe tio la reagaj tempoj de la respondantoj variis.

En ĉiuj eksperimentoj la prokrastitaj respondoj estis taksitaj kiel malpli sinceraj, sendepende ĉu temis pri sendanĝera demando pri kuko aŭ pri pli severa demando pri krima agado. Ĉe tio jam sufiĉis prokrasto de du sekundoj por ke respondo estis perceptata kiel pli malsincera - jen efekto kiu plialtiĝis ankoraŭ signife ĉe paŭzo de kvin sekundoj.

La psikologoj tamen ankaŭ observis faktorojn kiuj reduktis la efekton. Se ekzemple respondo estis konsiderata kiel socie dezirata - kiel la demando ĉu oni ŝatis la kukon de amiko - tiam la rapideco de respondo ne ludis grandan rolon por la perceptita sincereco. Same minimumiĝis la efekto kiam testantoj pensis ke la pli malrapida respondo estis kaŭzita de mensa peno, ekzemple ĉe la demando ĉu iu estis ŝtelinta antaŭ dek jaroj dolĉaĵojn.

Por la ĉefa aŭtoro la studaĵo havas vastajn konsekvencojn: "Kiam ajn homoj interagas, ili prijuĝas la sincerecon de la alia. La rezultoj estas aplikeblaj pri larĝa gamo de interagoj, ekde interparoloj en la laborejo ĝis paroj kaj amikoj kiuj kverelas." Krome temas en kandidatigaj intervjuoj kaj en juĝejaj procesoj ofte ankaŭ pri la prijuĝo de la sincereco.

"Ankaŭ tie la rapideco de reago povus ludi rolon", pripensigas la aŭtoro. Ekzemplo estas eldiroj de atestantoj antaŭ ĵurio en juĝejo: "Estus maljuste por la respondanto, ekzemple por suspektato, se la prokrasto de respondo estus atribuata erare al subpremado de pensoj aŭ al la fabrikado de respondoj, se ili vere fakte estis kaŭzitaj de alia faktoro." Kiu vere volas kapti homon ĉe mensogado, tiu bezonus tamen kameraon kiu prenas bildon de varmo: Esploristoj de la universitato de Granado konstatis en la jaro 2018, ke malaltiĝas la temperaturo de la nazo kaj plialtiĝias la temperaturo de la frunto, se iu mensogas - jen fenomeno kiun ili nomis la "Pinokjo-efekton".

Respondi malrapide vekas dubon Answering slowly raises doubt Повільна відповідь викликає сумніви

Kiu tro malfrue reagas je demando, tiu laŭ studaĵo perdas kredindecon. Jam du sekundoj da hezitado ĉe observanto kaŭzas dubon pri la sincereco.

Homoj kiuj kompareble malrapide respondas je demandoj estas tendence perceptataj de sia medio kiel mensogantoj. Tion almenaŭ sugestas franca studaĵo el Grenoble. Laŭ tio la longeco de hezitado influas kiom sincera respondo ŝajnas esti - jen fenomeno kiu laŭ la esploristoj povas havi gravajn konsekvencojn por policaj aŭ juĝejaj pridemandadoj.

"La prijuĝo de la sincereco de aliaj homoj estas ĉieĉeesta kaj grava parto de sociaj interagoj", klarigas la ĉefa aŭtoro kaj psikologo de la Lernejo pri Mastrumado en Grenoblo. "Nia esplorado montras ke la rapideco de reago estas grava kaptopunkto sur kiun la homoj apogas siajn konkludojn pri sincereco." La psikologo plenumis kune kun kolego el universitato de Singaporo serion da eksperimentoj kun pli ol 7500 partoprenantoj. La testpersonoj aŭdis ekzemple voĉregistraĵojn aŭ ili spektis filmetojn en kiuj unu persono respondis je simpla demando - ekzemple ĉu la demandito ŝatis la kukon de amiko, aŭ ĉu tiu estis ŝtelinta monon en la laborejo. The test subjects heard, for example, voice recordings or they watched videos in which one person answered a simple question - for example, whether the respondent liked a friend's cake, or whether he had stolen money in the workplace. Ĉe tio la reagaj tempoj de la respondantoj variis.