×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Protekti infanojn kontraŭ tro da ekranoj

Protekti infanojn kontraŭ tro da ekranoj

De longa tempo fakuloj mezuras per testoj la “inteligentecan kvocienton”, de generacio al generacio. Ĝi konstante kreskadas. Tamen, la lasta mezurado, responda al la generacio de la nuntempaj infanoj kaj junuloj, unuafoje montris malkreskon. Kaj ĉi tiu fenomeno okazis unue en riĉaj landoj (Norvegujo, Danlando, Finnlando, Nederlando, Francujo, k.a.). Tio kaŭzis multe da maltrankvileco, tra la tuta mondo.

La fama brita informretejo BBC publikigis antaŭ kelkaj monatoj interesan kaj pensigan intervjuon kun la franca neŭrosciencisto Michel Desmurget, direktoro de esploroj de la Nacia Instituto de Sano en Francujo. Li emfaze atribuas ĉi tiun danĝeran novaĵon al la troa restado antaŭ la modernaj ekranoj. Laŭ tiu sinjoro, tro da interretumado malbone influas la lingvokapablon, koncentriĝokapablon, memoron, akiradon de kulturo kaj progreson en lernejaj studoj.

Okazas malboniĝo kaj malpliiĝo de familiaj interagadoj, kiuj estas esence gravaj por la elvolviĝo de lingvokapablo kaj emocioj; restas malpli da tempo por aliaj gravaj infanaj aferoj (muziko, arto, legado de libroj, lernejaj taskoj, k.a. ); okazas malboniĝo kaj malpliiĝo de dormado; oftiĝas troa cerbostimulado, kio kaŭzas impulsiĝemon kaj mankon de koncentriĝo; kaj mankas korpekzercoj, kio misinfluas la korpan elvolviĝon kaj la cerban maturiĝon.

Desmurget tute ne kontraŭas la informadikan mondon. Ĝi estas nemalhavebla en la moderna mondo kaj respondecas sendube pri granda progreso en informado, scienco kaj kulturo. Ankaŭ en la kampo de edukado ĝi estas esence grava. La problemo troviĝas en la kvanto da horoj, dum kiuj infanoj kaj junuloj gapas antaŭ la ekranoj.

Multaj etaj infanoj nuntempe ĉiutage pasigas horojn antaŭ komputiloj aŭ telefonaparatoj, kaj junuloj atingas la ĉiutagan, teruran kvanton de pli ol 7 horoj. Li insistas, ke infanoj devas esti edukitaj pri la danĝero de tia konduto. Li rekomendas, ke ĝis la sesa aĝojaro, infanoj simple devas eviti ekranojn (krom eble foje spekti animaciojn kun la gepatroj). Post tiu aĝo, po 30 ĝis 60 minutoj en ĉiu tago estus sekura kvanto.

Multaj gepatroj estas misinformitaj pri la danĝero de infana restado antaŭ komputiloj. Tion kaŭzas simple la torenta propagando. Oni eĉ diskonigis la tre dubindan informon, ke videoludoj stimulas inteligentecon de infanoj.

La denunco de la franca sciencisto estas eble iom radikala kaj en certaj punktoj pridiskutinda. Ĝi tamen estas certe pripensinda, se oni konsideras la malprudentan restadon de infanoj antaŭ komputilaj ekranoj. Oni ne atendu leĝojn, kiuj starigu limigojn al tio. Koncernas gepatrojn konsciiĝi pri la danĝero.


Protekti infanojn kontraŭ tro da ekranoj

De longa tempo fakuloj mezuras per testoj la “inteligentecan kvocienton”, de generacio al generacio. Ĝi konstante kreskadas. Tamen, la lasta mezurado, responda al la generacio de la nuntempaj infanoj kaj junuloj, unuafoje montris malkreskon. Kaj ĉi tiu fenomeno okazis unue en riĉaj landoj (Norvegujo, Danlando, Finnlando, Nederlando, Francujo, k.a.). Tio kaŭzis multe da maltrankvileco, tra la tuta mondo.

La fama brita informretejo BBC publikigis antaŭ kelkaj monatoj interesan kaj pensigan intervjuon kun la franca neŭrosciencisto Michel Desmurget, direktoro de esploroj de la Nacia Instituto de Sano en Francujo. Li emfaze atribuas ĉi tiun danĝeran novaĵon al la troa restado antaŭ la modernaj ekranoj. Laŭ tiu sinjoro, tro da interretumado malbone influas la lingvokapablon, koncentriĝokapablon, memoron, akiradon de kulturo kaj progreson en lernejaj studoj.

Okazas malboniĝo kaj malpliiĝo de familiaj interagadoj, kiuj estas esence gravaj por la elvolviĝo de lingvokapablo kaj emocioj; restas malpli da tempo por aliaj gravaj infanaj aferoj (muziko, arto, legado de libroj, lernejaj taskoj, k.a. ); okazas malboniĝo kaj malpliiĝo de dormado; oftiĝas troa cerbostimulado, kio kaŭzas impulsiĝemon kaj mankon de koncentriĝo; kaj mankas korpekzercoj, kio misinfluas la korpan elvolviĝon kaj la cerban maturiĝon.

Desmurget tute ne kontraŭas la informadikan mondon. Ĝi estas nemalhavebla en la moderna mondo kaj respondecas sendube pri granda progreso en informado, scienco kaj kulturo. Ankaŭ en la kampo de edukado ĝi estas esence grava. La problemo troviĝas en la kvanto da horoj, dum kiuj infanoj kaj junuloj gapas antaŭ la ekranoj. The problem lies in the number of hours during which children and young people stare in front of the screens.

Multaj etaj infanoj nuntempe ĉiutage pasigas horojn antaŭ komputiloj aŭ telefonaparatoj, kaj junuloj atingas la ĉiutagan, teruran kvanton de pli ol 7 horoj. Li insistas, ke infanoj devas esti edukitaj pri la danĝero de tia konduto. Li rekomendas, ke ĝis la sesa aĝojaro, infanoj simple devas eviti ekranojn (krom eble foje spekti animaciojn kun la gepatroj). Post tiu aĝo, po 30 ĝis 60 minutoj en ĉiu tago estus sekura kvanto. After that age, 30 to 60 minutes in each day would be a safe amount.

Multaj gepatroj estas misinformitaj pri la danĝero de infana restado antaŭ komputiloj. Tion kaŭzas simple la torenta propagando. This is simply caused by torrential propaganda. Oni eĉ diskonigis la tre dubindan informon, ke videoludoj stimulas inteligentecon de infanoj. It has even been spread the highly dubious information that video games stimulate children’s intelligence.

La denunco de la franca sciencisto estas eble iom radikala kaj en certaj punktoj pridiskutinda. Ĝi tamen estas certe pripensinda, se oni konsideras la malprudentan restadon de infanoj antaŭ komputilaj ekranoj. Oni ne atendu leĝojn, kiuj starigu limigojn al tio. One should not expect laws that place restrictions on that. Koncernas gepatrojn konsciiĝi pri la danĝero. It is up to parents to be aware of the danger.