×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Plantoj fariĝas pakaĵmaterialo

Plantoj fariĝas pakaĵmaterialo

La Malnova Danubo estas eksa riverbrako de Danubo en Vieno. Ĝi estas postrestaĵo de la eksa "sovaĝa" Danubo, kiun oni reguligis inter la jaroj 1868 kaj 1875. Ekde tiu reguligo ĝi estas tamen tute aparta de Danubo kaj do fakte konsistigas lagon.

Ĝi estas hodiaŭ uzata kiel ripozejo kaj estiĝis pluraj naĝejoj ĉe ĝi. Por teni tiun belan lokon uzebla por tiu uzo, necesas regule falĉi la akvajn plantojn.

Dum la pasinta jaro la falĉboatoj de la urbo Vieno prenis 2600 tunojn da akvaj plantoj el la Malnova Danubo. Esploristoj de la Agrikultura Universitato de Vieno nun laboras pri tio produkti el la kreskegantaj plantoj pakaĵmaterialon kaj utiligi ilin plue kiel krudmaterialon.

La akvaj plantoj povas kreski dum kvar semajnoj ĝis alteco de du metroj. Ekde la komenco de la pasinta semajno pro tio denove survojas la 17 falĉboatoj de la urbo sur la Malnova kaj la Nova Danubo por teni en ŝako la makrofitojn (grandegajn plantojn). Tiuj plantoj ja estas gravaj por la bona kvalito de la akvoj, ili aliflanke estas malŝatataj ĉe la bangastoj kaj la boatveturantoj. Nuntempe la falĉitaj akvoplantoj estas kompoŝtataj.

Esploristoj de la Agrikultura Universitato ekkonis:

Akvaj plantoj taŭgas por la produktado de pakaĵmaterialoj. Tial esploristoj de la Instituto pri lignoteknologio kaj rekreskantaj krudmaterialoj kaj de la Instituto pri ĥemio laboris pri tio utiligi la grandan potencialon de la makrofitoj. "Nia celo estas disvolvi urban biorafinan koncepton por ebligi estonte daŭripovan kreon de valoroj el tiu ĉeurba krudmaterialo", klarigis kunlaborantoj en la projekto. La unuaj prototipoj ekzemple por la unufojuza pakaĵo de fruktoj aŭ kiel kompoŝtebla unufojuza teleraro, estas laŭ la esploristoj "multpromesaj". Aktuale ili laboras pri taŭgaj metodoj, por separi kaj prepari la plantajn fibrojn. En la akvaj plantoj tamen ankaŭ troviĝas pluaj valoraj enhaveroj kiuj estas interesaj por la materiala utiligo, ekzemple amelo kaj ligninecaj biopolimeroj.

La makrofitoj disponas pri alta enhavo da proteinoj, kaj kromprodukto kiu aperas ĉe la produktado de pakaĵoj povus estonte esti uzata kiel sterkaĵo. Ankaŭ la fermentado por la produktado de biogaso estas ebla kaj jam estis testata. La universitata projekto nun jam estas premiita. Por la plua esplorado pri la potencialoj de la makrofitoj kaj la teknika realigo de la biorafina koncepto la sciencistoj nun serĉas sponsorojn kaj partnerojn por kunlaboro.