×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Persa antologio en Esperanto

Persa antologio en Esperanto

En ĉi tiu komenco de la jaro 2021 grava libro aperis por riĉigi nian Esperantan kulturon. Danke al la moskva Eldonejo Impeto, kiel ero en la konata Serio Oriento-Okcidento, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio, en konsulta partnereco kun Unesko, publikiĝis la impona “Antologia skizo de la persa literaturo”. Nia popoleto rajtas fieri pri tia volumo. Ĝi konsistas el specimenoj de 33 aŭtoroj aŭ libroj kaj versaĵoj de 24 poetoj. Tradukis Said Baluĉi, plej ofte fragmentojn elektitajn de aliaj homoj, kiujn li nomis “majstroj”. Redaktis la tuton la rusaj Dmitrij Ŝekĉenko kaj Anna Striganova, kaj provlegis Rob Moerbeek. La antologio enhavas tekstojn produktitajn en la daŭro de unu tuta jarmilo: la dua jarmilo de nia erao. Antaŭ ĉiu elektita teksto troviĝas informoj pri la koncerna aŭtoro.

En la enkonduko, la tradukinto skribis:

“Literaturo estas spegulo de la vivo, vivo vivita, vivo vivata kaj vivo revata. Irano havas longan historion, longan vivon kaj kompreneble longdaŭran literaturon.(...) ”Laŭ mi, per la literaturo, ni malrapide, tamen certapaŝe kaj efike, povus iri al interliteraturo, interkulturo kaj poste transkulturo. (...)

“Tio ne estos tuja solvo por la konfliktoj inter la homoj, tamen necesa kaj farenda paŝo.(... )”

Ankaŭ por okcidenta leganto, la libro estas vere tre interesa. La prozaĵoj havas ian atmosferon por ni tute ekzotikan, tiel ke oni duonvidas la spiriton de popolo. La poeziaĵoj, siavice enhavas ian lirikon tute ne similan al nia propra, eĉ se oni konsideras la vastecon de la okcidenta literaturo. Iom post iom, venkinte la komencan senton pri fremdeco, la leganto envenas en alian mondon, kun aliaj koloroj kaj sonoj. Jen ekzemplero de la poeto Sohrab Sepehri (1928-1980), sur paĝo 144:

Mi ne scias kial oni diras ke ĉevalo estas nobla, kolombo estas bela kaj kial en nenies kaĝo estas vulturo?

Trifolio kial malpli belas ol ruĝa tulipo? La okulojn ni devas lavi Alimaniere ni devas vidi La vortojn ni devas lavi...

Tralegante la Antologion, oni nepre sentas la valoron de Esperanto. Kiel brazilano, mi demandus: kiom da miaj samlandanoj iam legos tian belan panoramon de persa literaturo en la portugala lingvo? Ĉu entute estas trovebla simila libro en la portugala lingvo? Oni povus diri, ke per ĉi tiu libro ni iom pli bone ekkonas la homojn, kiuj loĝas en tiu por ni fora lando, kaj kiuj tamen estas same “homaj” kiel ni mem. Oni apenaŭ povus imagi pli belan manieron helpi la konstruadon de paco en la mondo.

Eldonejo Impeto meritas apartan gratulon, ne nur pro la publikaĵo mem, sed speciale pro la fakto, ke ĝi disponigis la tutan libron por libera elŝuto en interreto: persa.trovu.com .

La aĉetebla papera versio baldaŭ estos mendebla ĉe la kutimaj Esperantaj libroservoj.

Persa antologio en Esperanto Persian anthology in Esperanto