×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Parolado de Esperanto el ekonomia vidpunkto

Parolado de Esperanto el ekonomia vidpunkto

Kiel studento de ekonomio mi jam antaŭ 50 jaroj interesiĝis pri la ekonomia flanko de Esperanto, do pri la demando laŭ kiuj ekonomiaj leĝoj artefarita lingvo kiel Esperanto kreskas kaj disvastiĝas. Komparante la Esperanto-movadon kun ekzemple religia movado mi jam tiam konstatis ke al tiu nia movado mankas propra ekonomia bazo, do ke ĝi ne posedas kaj funkciigas proprajn entreprenojn per kies profito oni povus financi la kostojn de la disvastigado de Esperanto.

La sola entrepreno de la movado kiu perlaboras menciindajn rimedojn estas la Universala Esperanto Asocio kiu el la enspezoj de la ĉiujara Universala Kongreso povas pagi kelkajn dungitojn kiuj laboras por la disvastigado de Esperanto. Krome dum jardekoj la asocio ricevis heredaĵojn de forpasintaj esperantistoj kaj tiel povis akumuli iom da kapitalo. Tamen malgraŭ tio la financrimedoj de UEA estas modestaj kaj precipe nun pro la pandemio kaj la nuligo de la pasintjara UK tiuj financrimedoj konsiderinde ŝrumpas.

Apud UEA ekzistas kelkaj eldonejoj kaj lingvolernejoj kiuj enspezas sufiĉe da mono per vendado de libroj kaj periodaĵoj aŭ per gvidado de kursoj por vivteni sin. La diversaj landaj asocioj vivtenas sin per membrokotizoj, sed tiu enspezo daŭre ŝrumpas, ĉar en la epoko de la interreto la membreco en asocio estas apenaŭ bezonata por povi praktiki Esperanton.

Ankaŭ asocioj kaj privataj memstaraj entreprenoj povas organizi aranĝojn en kiuj esperanto-parolantoj povas kunveni por tie praktiki la lingvon. Tie ili povas paroli kun homoj kiuj havas similajn interesojn. Ĉar tio kutime okazas dum feria tempo, la programo ĉe tiaj aranĝoj estas sufiĉe bunta, kun klerigaj elementoj dumtage, kaj kulturaj kaj distraj elementoj vespere. La organizado kaj realigado de tiaj aranĝoj donas al la organizantoj sufiĉe da enspezoj por povi daŭrigi tiun agadon dum sufiĉe longa tempo. Sed neniu povas riĉiĝi per tio. La tuta sistemo funkcias nur per la volontula kunlaboro de fervoraj esperantistoj por kiuj tiu kunlaboro estas kontentiga sindediĉo.

En la kadro de tiu sistemo pro tio estas malfacile atingi sufiĉe altan kvaliton de la servoj. La partoprenantoj devas laŭeble multe mem kontribui al la funkciado de aranĝo, ĉu per prelegoj, ĉu per kulturaj kaj distraj prezentadoj.

Ĉar plej multaj partoprenantoj de E-aranĝoj faras tion pli-malpli nur unufoje jare, necesas teni ilian intereson por Esperanto dum la cetero de la jaro. Tio bonŝance hodiaŭ estas tre bone ebla per virtuala agado en la interreto. La interreto akcelas la kreskon de la nombro de esperanto-parolantoj. Centmiloj da homoj eklernis la lingvon per retaj kursoj, ekzemple per Duolingo. Tio estas tute senpaga afero: Nek la lernantoj, nek iuj E-asocioj devas pagi por tio. Sed ili aliflanke ankaŭ ne ricevas enspezojn el tio.

Asocioj kaj eldonejoj povas nur vendi siajn librojn kaj periodaĵojn helpe de la interreto kaj tiel povas enspezi monon por vivteni sin. Sed por filmetoj kaj podkastoj ne ekzistas fonto por enspezoj. Do tiuj agantoj ne havas ekonomian intereson produkti filmetojn aŭ podkastojn je propraj kostoj. Restas do tasko de unuopaj esperantistoj produkti laŭeble bonajn filmetojn kaj podkastojn. Tio bonŝance ja ankaŭ jam sufiĉe bone funkcias, sed estas ankoraŭ granda bezono pri plua kresko de tia agado.

Mi ne havas recepton kiel oni povus decide plifortigi tiun kreskon. Mi nur povas veki la konscion pri tiu problemo kaj povas instigi aliajn esperantistojn kontribui al la produktado de filmetoj kaj podkastoj. Mi esperas ke el tiuj centmiloj da homoj kiuj dum la pasintaj jaroj lernis Esperanton helpe de la interreto, elkreskos iom post iom aktivuloj (kaj aktivulinoj!) kiuj per sprito kaj ĉarmo portas la semon de Esperanto al pli kaj pli da homoj en la tuta mondo. Eble tio kondukos al situacio ke Esperanto fariĝos sufiĉe forta por esti uzata ankaŭ profesicele kaj tiel elkreskos el hobieco al serioza ilo por paca kunlaboro de homoj en la tuta mondo.


Parolado de Esperanto el ekonomia vidpunkto

Kiel studento de ekonomio mi jam antaŭ 50 jaroj interesiĝis pri la ekonomia flanko de Esperanto, do pri la demando laŭ kiuj ekonomiaj leĝoj artefarita lingvo kiel Esperanto kreskas kaj disvastiĝas. As an economics student, I was interested in the economic side of Esperanto 50 years ago, so the question of how economic laws an artificial language like Esperanto grows and spreads. Komparante la Esperanto-movadon kun ekzemple religia movado mi jam tiam konstatis ke al tiu nia movado mankas propra ekonomia bazo, do ke ĝi ne posedas kaj funkciigas proprajn entreprenojn per kies profito oni povus financi la kostojn de la disvastigado de Esperanto.

La sola entrepreno de la movado kiu perlaboras menciindajn rimedojn estas la Universala Esperanto Asocio kiu el la enspezoj de la ĉiujara Universala Kongreso povas pagi kelkajn dungitojn kiuj laboras por la disvastigado de Esperanto. Krome dum jardekoj la asocio ricevis heredaĵojn de forpasintaj esperantistoj kaj tiel povis akumuli iom da kapitalo. Tamen malgraŭ tio la financrimedoj de UEA estas modestaj kaj precipe nun pro la pandemio kaj la nuligo de la pasintjara UK tiuj financrimedoj konsiderinde ŝrumpas.

Apud UEA ekzistas kelkaj eldonejoj kaj lingvolernejoj kiuj enspezas sufiĉe da mono per vendado de libroj kaj periodaĵoj aŭ per gvidado de kursoj por vivteni sin. La diversaj landaj asocioj vivtenas sin per membrokotizoj, sed tiu enspezo daŭre ŝrumpas, ĉar en la epoko de la interreto la membreco en asocio estas apenaŭ bezonata por povi praktiki Esperanton.

Ankaŭ asocioj kaj privataj memstaraj entreprenoj povas organizi aranĝojn en kiuj esperanto-parolantoj povas kunveni por tie praktiki la lingvon. Tie ili povas paroli kun homoj kiuj havas similajn interesojn. Ĉar tio kutime okazas dum feria tempo, la programo ĉe tiaj aranĝoj estas sufiĉe bunta, kun klerigaj elementoj dumtage, kaj kulturaj kaj distraj elementoj vespere. La organizado kaj realigado de tiaj aranĝoj donas al la organizantoj sufiĉe da enspezoj por povi daŭrigi tiun agadon dum sufiĉe longa tempo. Sed neniu povas riĉiĝi per tio. La tuta sistemo funkcias nur per la volontula kunlaboro de fervoraj esperantistoj por kiuj tiu kunlaboro estas kontentiga sindediĉo.

En la kadro de tiu sistemo pro tio estas malfacile atingi sufiĉe altan kvaliton de la servoj. La partoprenantoj devas laŭeble multe mem kontribui al la funkciado de aranĝo, ĉu per prelegoj, ĉu per kulturaj kaj distraj prezentadoj.

Ĉar plej multaj partoprenantoj de E-aranĝoj faras tion pli-malpli nur unufoje jare, necesas teni ilian intereson por Esperanto dum la cetero de la jaro. Tio bonŝance hodiaŭ estas tre bone ebla per virtuala agado en la interreto. La interreto akcelas la kreskon de la nombro de esperanto-parolantoj. Centmiloj da homoj eklernis la lingvon per retaj kursoj, ekzemple per Duolingo. Tio estas tute senpaga afero: Nek la lernantoj, nek iuj E-asocioj devas pagi por tio. Sed ili aliflanke ankaŭ ne ricevas enspezojn el tio. But on the other hand, they also do not receive income from it.

Asocioj kaj eldonejoj povas nur vendi siajn librojn kaj periodaĵojn helpe de la interreto kaj tiel povas enspezi monon por vivteni sin. Associations and publishers can only sell their books and periodicals with the help of the internet and thus can raise money to support themselves. Sed por filmetoj kaj podkastoj ne ekzistas fonto por enspezoj. Do tiuj agantoj ne havas ekonomian intereson produkti filmetojn aŭ podkastojn je propraj kostoj. So those actors have no economic interest in producing videos or podcasts at their own expense. Restas do tasko de unuopaj esperantistoj produkti laŭeble bonajn filmetojn kaj podkastojn. It is therefore the task of individual Esperantists to produce the best possible videos and podcasts. Tio bonŝance ja ankaŭ jam sufiĉe bone funkcias, sed estas ankoraŭ granda bezono pri plua kresko de tia agado.

Mi ne havas recepton kiel oni povus decide plifortigi tiun kreskon. I don’t have a recipe on how to decisively strengthen that growth. Mi nur povas veki la konscion pri tiu problemo kaj povas instigi aliajn esperantistojn kontribui al la produktado de filmetoj kaj podkastoj. Mi esperas ke el tiuj centmiloj da homoj kiuj dum la pasintaj jaroj lernis Esperanton helpe de la interreto, elkreskos iom post iom aktivuloj (kaj aktivulinoj!) kiuj per sprito kaj ĉarmo portas la semon de Esperanto al pli kaj pli da homoj en la tuta mondo. Eble tio kondukos al situacio ke Esperanto fariĝos sufiĉe forta por esti uzata ankaŭ profesicele kaj tiel elkreskos el hobieco al serioza ilo por paca kunlaboro de homoj en la tuta mondo.