×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Novaj vortoj naskiĝas dum la pandemio

Novaj vortoj naskiĝas dum la pandemio

Veraj lingvoj estas vivantaj estaĵoj. Ili ne estas rigide fiksaj, sed konstante evoluas, ŝanĝiĝas kaj adaptiĝas al la homaj socioj kaj ĝiaj kapricoj. Aŭ ili ne estas veraj, vivantaj lingvoj.

La brazila ĵurnalo “Folha de São Paulo”publikigis antaŭ nelonge interesan raporton pri la naskiĝo de novaj vortoj en Germanujo, dum la pandemio de la nova kronviruso. Laŭ informo de Instituto Leibniz de la Germana Lingvo, normale kreiĝas proksimume po 200 novaj vortoj en ĉiu jaro. Dum la jaro 2020, oni kompilis pli ol 1200 vortojn, kiuj rilatas al la sankrizo - kaj la fenomeno ankoraŭ plu okazas.

La germana lingvo estas konata kiel trezoro de grandegaj, preskaŭ neelparoleblaj vortegoj, formataj per kunmeto de du aŭ pli da vortoj por priskribi ion novan aŭ komuniki ion detale. Fakuloj asertas, ke tia grandnombra kaj rapida kreado de novaj vortoj estas absolute neordinara, kaj rezultas de forta socia skuo, simila al milito.

Ne ĉiuj novaj germanaj vortoj registriĝos en vortaroj, sed ĉiuj estas gravaj, ĉar ili montras la funkcion de la lingvo por pli detala distingo de la okazaĵoj ĉirkaŭ la homoj: se oni precize esprimas ion, tio signifas, ke oni precize komprenas ĝin. Krome, novaj vortoj foje helpas esprimi emociajn aspektojn, kiel timo kaj ekscitiĝo. “Aferoj, kiuj ne havas nomon, kaŭzas timon kaj senton pri malsekureco” - asertis fakulo el la Instituto Leibniz. “Klare kaj zorge esprimi tion, kion oni pensas kaj sentas estas tre grave.”

Jen kelkaj ekzemploj de novaj vortoj en la germana lingvo. (Mi petas pardonon, ke mi ne scipovas la germanan, do certe mi kripligos tiujn vortojn.)

“Auf-zu-auf-zu” : la konstanta alternigado de fermo kaj malfermo de la komerco kaj aliaj servoj, dum la pandemio. Sinonimo: “yo-yo”.

“Maskentrottel”: “idioto de la masko”, nome homoj (inkluzive de iuj prezidentoj, tra la mondo...) , kiuj rifuzas surmeti buŝmaskojn dum la pandemio.

“Nacktnase”: homo, kiu per masko kovras nur la buŝon, “nudnazulo”.

“Salamilockdown”: fermo de komercejoj kaj servoj dum la pandemio, kun ripeta pliampleksigo de la limigoj.

“Impfneid”: envio pri homoj, kiuj jam ricevis la vakcinon.

“Virusbomber”: homo aŭ institucio, kiu faciligas la vastiĝon de la pandemio, per neuzado de maskoj, kaŭzado de homaj amasiĝoj kaj malfaciligo de la disdonado de vakcinoj (denove, kiel iuj prezidentoj...).

“Coronafrisur”: frizado de haroj farita hejme.

“Abstandbier”: trinki bieron konservante la sekuran distancon.

“Coronaangst”: timo aŭ angoro pro la pandemio.

“Pandemüde”: laceco pro la pandemio.

La fenomeno de novaj vortoj en la germana lingvo estas konsiderata kiel signo pri la viveco de tiu lingvo. Ĉu pandemiaj vortoj (aŭ vortkunmetoj) povas kreiĝi ankaŭ en Esperanto, kiu celas servi la tutan mondon?