×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Nova ICo ebligas pli precizajn testojn pri kovim-19

Nova ICo ebligas pli precizajn testojn pri kovim-19

Esploristoj de la Universitato de Pardubice kune kun programistoj de la ĉeĥa kompanio IQ Structures disvolvis integritan cirkviton (ICo), kiu povas doni pli precizajn rezultojn de testoj por nova tipo de kronviruso. Danke al speciala surfaco, ĝi detektas la infekton jam en la komenca fazo. Unuavide temas pri malgranda peco de plasta foliaĵo, kiu mezuras nur 10 x 20 mm kaj kiu ebligos novan tipon de testo pri kronviruso aŭ aliaj infektoj.

Teamoj de sciencistoj de la Universitato de Pardubice kaj de la firmao IQ Structures laboris pri la metodo en laboratorioj dum ok monatoj. Ili nun havas malgrandan kvadraton kun rafinita reliefo. La koncentrila ICo estas sur polikarbonata foliaĵo kun dikeco de 250 mikrometroj.

"Ĝi estas tute altnivela sistemo. La surfaco inkluzivas kanelojn kaj kanalojn projektitajn tiel ke la ĝusta reago okazu, havu la ĝustan dinamikon kaj tiel ke tio, kion ni detektas, ĉi-kaze virusan RNA-on, koncentriĝas", klarigis Marek Škereň, estro de disvolvado de IQ Structures. Ĉio ĉi en centonaj, milonaj milimetroj, iuj konsisteroj estas eĉ en nanoskalo, do en miliononaj milimetroj. La ĉefa afero estas la kapablo koncentri la kvanton da virusaj eroj por specimena analizo.

"Per ĉi tiu aliro, eĉ tre malgranda kvanto da virusa RNA povas esti detektita en la prenita specimeno, kaj tiel individuoj povas esti detektitaj en la sensimptoma fazo de kovim-19-malsano. Danke al tiu ICo kaj plialtigita sentemo, eblus preni pacientan specimenon pli milde, ekzemple per salivo aŭ vatbulo el la buŝa kavo, kaj tamen ne redukti la sentemon de la metodo kaj trafi pozitivajn individuojn," klarigas profesorino Zuzana Bílková de la Fakultato pri Ĥemia Teknologio de la universitato de Pardubice. La ekspertoj konjektas, ke la ICo povus praktike aspekti kiel plasta plato (simila al iuj specoj de antigenaj testoj nun), kiu havos aplikaĵan fenestron, en kiu specimeno estas algutigita kaj la ICo povas taksi la rezulton. Kvankam oni testis la ideon por nova speco de kronviruso, ĝi povas havi multe pli vastan uzon: kie ajn necesas la detekto de partikloj de RNA aŭ DNA, ekzemple en krimmedicina analizo krom medicino. "Kiam krimenketistoj sekurigos nur malgrandan kvanton da biologia materialo ĉe la krimo, eblos uzi ĉi tiun teknologion por ĉerpi la maksimumajn datumojn necesajn por identigi la krimulon," aldonas la kunaŭtoro de la projekto Marek Škereň. La disvolvadon financis la Ministerio pri Industrio. Ĉe la firmao IQ Structures, oni nun laboras pri patenta protekto kaj volas komenci produktadon laŭeble plej baldaŭ.