×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Nazkataraj virusoj forpuŝas kronvirusojn

Nazkataraj virusoj forpuŝas kronvirusojn

Se diversaj virusoj renkontiĝas en homaj ĉeloj, tiam plej ofte unu infekto venkas. En tiu konkuro ordinaraj nazkataraj virusoj estas pli fortaj ol SARS-CoV-2-virusoj, almenaŭ ĉe eksperimentoj en laboratorio. Daŭripovan protekton kontraŭ Kovim-19 nazkataraj virusoj tamen ne liveras.

Kun gripo oni malofte ricevas nazkataron kaj inverse, tiun konkludon atingis sciencistoj de la universitato de Glasgovo en Skotlando post analizo de pli ol 44.000 malvarmumaj malsanoj en studaĵo kiu estis publikigita antaŭ du jaroj. Ĉu ankaŭ inter kronvirusoj kaj aliaj virusoj kiuj kaŭzas malsanojn de la spirvojoj ekzistas similaj interefikoj, tion la sciencistoj nun prilumigis en nova studaĵo kiu aperis en faka ĵurnalo.

Tamen ĉi-foje la esploristoj por sia analizo ne disponis pri ampleksa datumaro, interalie ĉar post unu jaro da socia distanco malvarmumaj malsanoj - escepte de Kovim-19 - estis forte malkreskintaj. Pro tio oni devis kontentigi sin per eksperimentoj en laboratorio. Tie la esploristoj prilumigis, kio okazas se SARS-CoV-2-virusoj kaj nazkataraj virusoj renkontiĝas en ĉeloj de la spirvojoj.

Se ambaŭ tipoj de virusoj trafis la ĉelkulturojn, tiam la nazkataraj virusoj supervenkis. Sed ankaŭ se la kronvirusoj ricevis avancon de 24 horoj, tiam la nazkataraj virusoj restis sukcesaj, same en inversa kazo. Tio entuziasmigis la esploriston: "Se nazkataraj virusoj estas vaste troveblaj, tiam tio povus malhelpi infekton per SARS-CoV-2-virusoj." Pluaj eksperimentoj montris ke la nazkataraj virusoj iniciatis en la ĉeloj imunreagon, kiu malebligis al la kronvirusoj produkti kopiojn - do multobligi sin.

Post la fino de la nazkataro la risko de infektiĝo pri SARS-CoV-2 kompreneble denove kreskas, kaj tiumezure tiu efekto maksimume povas ludi nur flankan rolon, akcentas la esploristo: "Vakcinoj, higienaj mezuroj kaj interefikoj inter la virusoj povus kune redukti la nombron de infektoj kun SARS-CoV-2, la plej grandan efikon tamen alportos la vakcino." Kiel la interago inter la virusoj dum la malvarmaj sezonoj - dum kiuj kutime aperegas la malvarmumaj virusoj - efikos al la tuta apero de infektoj, tio restas ankoraŭ malklara. Sufiĉe certe la kronviruso ankaŭ estonte ĉeestos, kaj la aliaj malsanoj de la spirvojoj same senteble revenos, post kiam la ĝenerala imuneco pro la kronvirusa pandemio supozeble estos signife malkreskinta.

Kaj en tropika lando kiel Brazilo kie precipe en Amazonio aperas novaj variantoj de la kronviruso, la forpuŝo de la kronvirusoj per nazkataraj virusoj tute ne funkcias. Tie nur grandskala vakcinado povas haltigi la pandemion. Do vakcinaj kampanjoj necesas pli-malpli en la tuta mondo.

Nazkataraj virusoj forpuŝas kronvirusojn

Se diversaj virusoj renkontiĝas en homaj ĉeloj, tiam plej ofte unu infekto venkas. En tiu konkuro ordinaraj nazkataraj virusoj estas pli fortaj ol SARS-CoV-2-virusoj, almenaŭ ĉe eksperimentoj en laboratorio. Daŭripovan protekton kontraŭ Kovim-19 nazkataraj virusoj tamen ne liveras.

Kun gripo oni malofte ricevas nazkataron kaj inverse, tiun konkludon atingis sciencistoj de la universitato de Glasgovo en Skotlando post analizo de pli ol 44.000 malvarmumaj malsanoj en studaĵo kiu estis publikigita antaŭ du jaroj. Ĉu ankaŭ inter kronvirusoj kaj aliaj virusoj kiuj kaŭzas malsanojn de la spirvojoj ekzistas similaj interefikoj, tion la sciencistoj nun prilumigis en nova studaĵo kiu aperis en faka ĵurnalo.

Tamen ĉi-foje la esploristoj por sia analizo ne disponis pri ampleksa datumaro, interalie ĉar post unu jaro da socia distanco malvarmumaj malsanoj - escepte de Kovim-19 - estis forte malkreskintaj. Pro tio oni devis kontentigi sin per eksperimentoj en laboratorio. Tie la esploristoj prilumigis, kio okazas se SARS-CoV-2-virusoj kaj nazkataraj virusoj renkontiĝas en ĉeloj de la spirvojoj.

Se ambaŭ tipoj de virusoj trafis la ĉelkulturojn, tiam la nazkataraj virusoj supervenkis. If both types of viruses hit the cell cultures, then the nasal catarrh viruses prevailed. Sed ankaŭ se la kronvirusoj ricevis avancon de 24 horoj, tiam la nazkataraj virusoj restis sukcesaj, same en inversa kazo. Tio entuziasmigis la esploriston: "Se nazkataraj virusoj estas vaste troveblaj, tiam tio povus malhelpi infekton per SARS-CoV-2-virusoj." This excited the researcher: "If nasal catarrh viruses are widely found, then this could prevent infection with SARS-CoV-2 viruses." Pluaj eksperimentoj montris ke la nazkataraj virusoj iniciatis en la ĉeloj imunreagon, kiu malebligis al la kronvirusoj produkti kopiojn - do multobligi sin.

Post la fino de la nazkataro la risko de infektiĝo pri SARS-CoV-2 kompreneble denove kreskas, kaj tiumezure tiu efekto maksimume povas ludi nur flankan rolon, akcentas la esploristo: "Vakcinoj, higienaj mezuroj kaj interefikoj inter la virusoj povus kune redukti la nombron de infektoj kun SARS-CoV-2, la plej grandan efikon tamen alportos la vakcino." After the end of the runny nose, the risk of SARS-CoV-2 infection of course increases again, and to that extent this effect can at most play only a side role, the researcher emphasizes: of infections with SARS-CoV-2, the greatest effect, however, will bring the vaccine. " Kiel la interago inter la virusoj dum la malvarmaj sezonoj - dum kiuj kutime aperegas la malvarmumaj virusoj - efikos al la tuta apero de infektoj, tio restas ankoraŭ malklara. Sufiĉe certe la kronviruso ankaŭ estonte ĉeestos, kaj la aliaj malsanoj de la spirvojoj same senteble revenos, post kiam la ĝenerala imuneco pro la kronvirusa pandemio supozeble estos signife malkreskinta. It is quite certain that the coronavirus will also be present in the future, and the other diseases of the respiratory tract will return just as noticeably, after the general immunity due to the coronavirus pandemic is expected to have decreased significantly.