×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Muzika dramo en Amsterdamo

Muzika dramo en Amsterdamo

Empatia kuraĝigo de dirigento savis koncerton Ĝenerale la dirigentoj, aparte tiuj, kiuj estras famajn orkestrojn, estas tre severaj kaj kondutas preskaŭ tiranece. Sed kompreneble estas esceptoj. Ĝuste antaŭ kelkaj jaroj, en la fama kaj ekskluziva Concertgebouw de Amsterdamo, la itala dirigento Riccardo Chailly {Rikardo Ŝeì] per sia empatia kuraĝigo elturniĝis el tre fuŝa situacio, kiu riskis transformi koncerton en katastrofon.

La unua sono aŭdigita de la orkestro kaŭzis al la solisto, la fama pianistino Maria João Pires, tion, kion la dirigento Riccardo Chailly poste difinis kiel “elektroŝokon”. Temis pri la unua mezuro de la koncerto por piano kaj orkestro no. 20 en re-minoro de Mozart. Sed... Pires prepariĝis kaj intense sin ekzercis por alia koncerto – terura miskompreno tute ne riparebla.

La parkerigo de miloj da sonoj, la fiksado en la kapo de tuta muzika kreaĵo, la spirita kaj arta preparado por krei denove sur tiu podio Mozart – ĉio tio disfalis en la menso de la solistino. La koŝmaro de ĉiu solisto realiĝis – kaj ĝuste okazis al ŝi.

La spektantoj de la unuaj vicoj povis rimarki la panikon de la pianistino, ĉar ŝi subite paraliziĝis. Ŝi provis alparoli la dirigenton kaj la ĉefan violonistinon por klarigi la situacion kaj haltigi la orkestron. Sed Riccardo daŭrigis la koncerton, dum ŝi bonege scias, ke post du minutoj, je la fino de la muzika enkonduko, la pianistino devos ekludi. Kvankam li tuj komprenis, ke temis pri tre grava malfacilaĵo, li tamen ne haltigis la orkestron, kiu senscie galopis al la baldaŭa abismo.


Muzika dramo en Amsterdamo

Empatia kuraĝigo de dirigento savis koncerton Ĝenerale la dirigentoj, aparte tiuj, kiuj estras famajn orkestrojn, estas tre severaj kaj kondutas preskaŭ tiranece. Sed kompreneble estas esceptoj. Ĝuste antaŭ kelkaj jaroj, en la fama kaj ekskluziva Concertgebouw de Amsterdamo, la itala dirigento Riccardo Chailly {Rikardo Ŝeì] per sia empatia kuraĝigo elturniĝis el tre fuŝa situacio, kiu riskis transformi koncerton en katastrofon.

La unua sono aŭdigita de la orkestro kaŭzis al la solisto, la fama pianistino Maria João Pires, tion, kion la dirigento Riccardo Chailly poste difinis kiel “elektroŝokon”. The first sound heard by the orchestra caused the soloist, the famous pianist Maria João Pires, what the conductor Riccardo Chailly later defined as an "electric shock". Temis pri la unua mezuro de la koncerto por piano kaj orkestro no. 20 en re-minoro de Mozart. 20 in re-minor by Mozart. Sed... Pires prepariĝis kaj intense sin ekzercis por alia koncerto – terura miskompreno tute ne riparebla.

La parkerigo de miloj da sonoj, la fiksado en la kapo de tuta muzika kreaĵo, la spirita kaj arta preparado por krei denove sur tiu podio Mozart – ĉio tio disfalis en la menso de la solistino. The memorization of thousands of sounds, the fixation in the head of an entire musical creation, the spiritual and artistic preparation to create Mozart again on that podium - all this collapsed in the soloist's mind. La koŝmaro de ĉiu solisto realiĝis – kaj ĝuste okazis al ŝi.

La spektantoj de la unuaj vicoj povis rimarki la panikon de la pianistino, ĉar ŝi subite paraliziĝis. Ŝi provis alparoli la dirigenton kaj la ĉefan violonistinon por klarigi la situacion kaj haltigi la orkestron. She tried to address the conductor and the lead violinist to explain the situation and stop the orchestra. Sed Riccardo daŭrigis la koncerton, dum ŝi bonege scias, ke post du minutoj, je la fino de la muzika enkonduko, la pianistino devos ekludi. But Riccardo continued the concert, while she knew very well that in two minutes, at the end of the musical introduction, the pianist would have to start playing. Kvankam li tuj komprenis, ke temis pri tre grava malfacilaĵo, li tamen ne haltigis la orkestron, kiu senscie galopis al la baldaŭa abismo.