×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Miniarbaroj: La ideo disvastiĝas

Miniarbaroj: La ideo disvastiĝas

Kritikemuloj eble trovas la ideon naiva, tamen ĝi obstine disvastiĝas tra la mondo. En pluraj eŭropaj kaj alikontinentaj landoj homoj pli kaj pli alprenas la ideon krei... miniarbarojn. Tia disvastiĝo akompanas la kreskantan konscion, ke nia monda klimato danĝere ŝanĝiĝas, kaj tio estas minaco al la tuta homaro. Sekve, koncernas la tutan homaron ne nur konsciiĝi, protesti kaj postuli de registaroj naturprotektan politikon, sed mem entrepreni aktivajn paŝojn por kontribui al pli sana planedo.

La ĉarma ideo devenis el Japanujo. Tie, eminenta botanikisto Akira Mijavaki kreis aparte praktikan manieron estigi densajn arbarojn per speciala metodo - la “metodo Mijavaki“. Ĝi celas garantion, ke la plantoj kreskas 10-oble pli rapide kaj 30-oble pli dense ol ordinare, en la naturo. Tio signifas planti dekojn da originaj plantospecioj en unu saman terenon, tiel ke ĝi fariĝos daŭripova arbaro post tri jaroj.

Sekve, eblas rapide krei miniarbarojn en negrandaj urbaj spacoj, nome en areoj respondaj al grandeco de tenisludejo. Laŭ kalkuloj, ili povas kontribui en mezurebla kvanto al purigo de la aero. La metodo Mijavaki konsistas el klare fiksitaj paŝoj:

Taksi la konsiston de la grundo kaj ĝian biomason. Tio signifas taksi la efikon de akvo en la grundo, la penetreblecon de plantradikoj, ĝian inklinon al erozio.

Selekti la speciojn por plantado. Oni devas pensi pri biodiverseco pere de laŭeble plej variaj plantoj.

Elekti la precizan areon, sur kiun oni plantos. Por tio oni pensu pri la nepre bezonata disponigo de akvo, dum la proksimaj 2-3 jaroj.

Prepari la grundon. Oni purigu la grundon, instalu akvofluilon, konstruu baron ĉirkaŭ ĝi kaj ebligu la alvenon de kamionoj.

Planti arbojn post preparado de la grundo per plugado kaj aldono de nutraj substancoj, kiuj faciligos la rapidan kreskadon. Oni devas elekti plurajn specojn de arboj, kiuj origine prakreskis en la koncerna regiono. Oni devas helpi la kreskadon de la junaj arbetoj per stangoj.

Monitorado: oni regule prizorgu la plantejon dum certa tempo. Komence oni ne permesu la kreskadon de fiherboj. Oni certiĝu, ke plastaĵoj kaj aliaj damaĝaj materialoj ne kuŝu inter la plantoj. Provizado de akvo devas esti regula, tamen sen akumuliĝo sur la grundo. Oni ne uzu pesticidojn kaj artefaritajn fekundigilojn. Oni neniam forbalau falintajn foliojn. Laŭgrade kiel kreskas la junaj arboj, necesas starigi pli longajn apogstangojn.

Per tiu metodo, jam miloj da arboj estas plantitaj tra la mondo. Temas pri ŝajne apoginda ideo. La planedo Tero certe dankas.