×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Mendi mangaĵon helpante al bezonuloj

Mendi mangaĵon helpante al bezonuloj

En la nuna epoko de la kronvirusa pandemio restoracioj kaj tagmezaj tabloj en entreprenoj devas esti fermitaj. Multaj laborantoj aŭ eĉ tutaj firmaoj do mendas manĝaĵon por alliverado. Tion oni povas kunligi nun ekde apenaŭ duona jaro en Prago kun la helpo al bezonuloj. La organizo malantaŭ tio nomiĝas Breakfaststory.

Dum februaro de la pasinta jaro la projekto estis iniciatita de Lucie Hyblerová. "Breakfaststory" estas interreta platformo per kiu tri malsamaj partoprenantoj estas kunretigitaj: malsataj kunlaborantoj de firmaoj, socialaj entreprenoj kaj same malsataj homoj el pli malriĉaj tavoloj. La fondintino klarigas:

"Nia nomo devenas de tio ke ni origine volis liveri matenmanĝojn, kiuj estis produktitaj en socialaj entreprenoj, al firmaoj kaj institucioj. Tio unue ne tiel bone funkciis. Sed meze de marto ni startis ene de du tagoj la projekton ‚Potěš obědem' (ĝojigu per tagmanĝo). Kaj tio funkciis. Partoprenis en tio la "kuirejo de la senhejmaj kuiristinoj", kiu estas unu el la socialaj entreprenoj en Prago kun kiu ni kunlaboras". La "kuirejo de la senhejmaj kuiristinoj" normalkaze funkciigas standojn ekzemple en farmistaj merkatoj aŭ ĉe muzikfestivaloj. Dum la fermiteco pro la kronvirusa pandemio tio ne plu estis ebla, kaj oni devintus komplete fermi. Danke al la nova iniciato nun eblas daŭrigi la kuiradon. La principo baziĝas sur tio ke la kuiristinoj preparas la manĝaĵon unuflanke por la klientoj kaj aliflanke preparas po unu kroman menuon por iu bezonulo. Ĉio tio okazas je prezo de 160 kronoj, tio estas iom pli ol 6 eŭroj.

"Ni disliveras la donacitajn manĝaĵojn tiam al altaĝuloj kaj al soledukantinoj en malfacilaj vivosituacioj. Samtempe ni provas teni la socialajn entreprenojn funkciantaj per perado de la mendoj pri tagmanĝoj al ili", diras Hyblerová. Tio fariĝis sukceso. Finfine la organizo povis denove funkciigi sian originan projekton pri mendoj de matenmanĝoj por la kunlaborantoj de entreprenoj. La bufedoj estas mendeblaj laŭ tri grandecoj - ekde la malgranda matenmanĝo por ĝis dek kunlaborantoj je la prezo de 1200 kronoj (46 eŭroj) ĝis la granda por ĝis 20 homoj, kiu tiam kostas 2200 kronojn (85 eŭroj).

"En tio troviĝas por mi grava elemento. Ĉar ĉe ĉiu matenmanĝo la klientoj ricevas mallongan filmeton per kiu ili konatiĝis kun la altaĝa persono kiu per la mendo samtempe ricevas matenmanĝon. Ju pli ofte oni tiam mendas matenmanĝon, des pli malvasta fariĝas la rilato al la koncerna altaĝa persono. Estas mia imago ke la kunlaborantaro de firmao per tio estos motivigita rezervi por tiu homo iom da tempo vespere post la laboro. Tio signifas aĉeti ion por tiu persono aŭ helpi pendigi kurtenon. Tio estas ekzemploj de la petoj, kiujn ni ricevas de la altaĝaj homoj." La disliverado de la tagmanĝoj por bezonuloj funkcias per volontuloj. Ili prenas la pladojn ekde la 11-a horo kaj ili ricevis kutime kvin adresojn por ke la homoj ne devu atendi tro longe je sia manĝaĵo.

La iniciato nun daŭre plu disvolviĝas kaj aldonas novajn servojn.


Mendi mangaĵon helpante al bezonuloj

En la nuna epoko de la kronvirusa pandemio restoracioj kaj tagmezaj tabloj en entreprenoj devas esti fermitaj. Multaj laborantoj aŭ eĉ tutaj firmaoj do mendas manĝaĵon por alliverado. Many workers or even entire companies therefore order food for delivery. Tion oni povas kunligi nun ekde apenaŭ duona jaro en Prago kun la helpo al bezonuloj. This can now be linked to the needy in just half a year in Prague. La organizo malantaŭ tio nomiĝas Breakfaststory.

Dum februaro de la pasinta jaro la projekto estis iniciatita de Lucie Hyblerová. "Breakfaststory" estas interreta platformo per kiu tri malsamaj partoprenantoj estas kunretigitaj: malsataj kunlaborantoj de firmaoj, socialaj entreprenoj kaj same malsataj homoj el pli malriĉaj tavoloj. “Breakfaststory” is an online platform through which three different participants are networked: hungry co-workers of companies, social enterprises and equally hungry people from poorer strata. La fondintino klarigas: The founder explains:

"Nia nomo devenas de tio ke ni origine volis liveri matenmanĝojn, kiuj estis produktitaj en socialaj entreprenoj, al firmaoj kaj institucioj. Tio unue ne tiel bone funkciis. Sed meze de marto ni startis ene de du tagoj la projekton ‚Potěš obědem' (ĝojigu per tagmanĝo). But in mid-March we started the 'Potěš obědem' project (make us happy with lunch) in two days. Kaj tio funkciis. Partoprenis en tio la "kuirejo de la senhejmaj kuiristinoj", kiu estas unu el la socialaj entreprenoj en Prago kun kiu ni kunlaboras". The "kitchen of the homeless cooks", which is one of the social enterprises in Prague with which we collaborate, took part. La "kuirejo de la senhejmaj kuiristinoj" normalkaze funkciigas standojn ekzemple en farmistaj merkatoj aŭ ĉe muzikfestivaloj. The "kitchen of the homeless cooks" normally operates stands for example in farmers markets or at music festivals. Dum la fermiteco pro la kronvirusa pandemio tio ne plu estis ebla, kaj oni devintus komplete fermi. During the closure due to the coronary pandemic this was no longer possible, and would have had to be completely closed. Danke al la nova iniciato nun eblas daŭrigi la kuiradon. Thanks to the new initiative it is now possible to continue cooking. La principo baziĝas sur tio ke la kuiristinoj preparas la manĝaĵon unuflanke por la klientoj kaj aliflanke preparas po unu kroman menuon por iu bezonulo. Ĉio tio okazas je prezo de 160 kronoj, tio estas iom pli ol 6 eŭroj.

"Ni disliveras la donacitajn manĝaĵojn tiam al altaĝuloj kaj al soledukantinoj en malfacilaj vivosituacioj. Samtempe ni provas teni la socialajn entreprenojn funkciantaj per perado de la mendoj pri tagmanĝoj al ili", diras Hyblerová. At the same time, we are trying to keep the social enterprises running by conveying the lunch orders to them, ”says Hyblerová. Tio fariĝis sukceso. Finfine la organizo povis denove funkciigi sian originan projekton pri mendoj de matenmanĝoj por la kunlaborantoj de entreprenoj. La bufedoj estas mendeblaj laŭ tri grandecoj - ekde la malgranda matenmanĝo por ĝis dek kunlaborantoj je la prezo de 1200 kronoj (46 eŭroj) ĝis la granda por ĝis 20 homoj, kiu tiam kostas 2200 kronojn (85 eŭroj).

"En tio troviĝas por mi grava elemento. Ĉar ĉe ĉiu matenmanĝo la klientoj ricevas mallongan filmeton per kiu ili konatiĝis kun la altaĝa persono kiu per la mendo samtempe ricevas matenmanĝon. Because at every breakfast the customers receive a short video by which they got acquainted with the senior person who by the order simultaneously receives breakfast. Ju pli ofte oni tiam mendas matenmanĝon, des pli malvasta fariĝas la rilato al la koncerna altaĝa persono. Estas mia imago ke la kunlaborantaro de firmao per tio estos motivigita rezervi por tiu homo iom da tempo vespere post la laboro. Tio signifas aĉeti ion por tiu persono aŭ helpi pendigi kurtenon. That means buying something for that person or helping to hang a curtain. Tio estas ekzemploj de la petoj, kiujn ni ricevas de la altaĝaj homoj." La disliverado de la tagmanĝoj por bezonuloj funkcias per volontuloj. Ili prenas la pladojn ekde la 11-a horo kaj ili ricevis kutime kvin adresojn por ke la homoj ne devu atendi tro longe je sia manĝaĵo.

La iniciato nun daŭre plu disvolviĝas kaj aldonas novajn servojn.