×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Malpli da posedaĵoj, pli da vivo

Malpli da posedaĵoj, pli da vivo

La jaro finiĝis, komenciĝis nova jaro, kaj neeviteble amaskomunikiloj listigas novajn tendencojn en la socio. Kelkaj montriĝas simple pasema modo, aliaj senkonsekvencaj ekstravagancaĵoj. Inter tiuj, tamen firmiĝas tendencoj, kiuj determinas vere novajn vivstilojn kaj iel ŝanĝas la vivon de homoj.

De nemultaj jaroj aperis unu el tiuj kuriozaj novaĵoj en la okcidenta mondo. Temas pri la personaj elektoj de generacio, kiu nuntempe aĝas inter 20 kaj 40 jaroj. Tiuj homoj, kiuj apartenas precipe al la 21-a jarcento (eĉ se ili naskiĝis en la krepusko de la 20-a), ŝajne adoptis novan vivofilozofion, kiun oni povus resumi per la jena formulo: ĝui la vivon estas preferinde ol posedi riĉaĵojn. Aŭ: malpli da havaĵoj kaj pli da lernado, pli da persona kreskado. Ili estas jam milionoj, kiuj klopodas simpligi la vivon, trovi feliĉon en simplaj aferoj, valorigi la moderan, konscian konsumadon de varoj - ia nova formo de kapitalismo malpli vorema. Tipa ekzemplo de tia sinteno troviĝas en silenta revolucio okazanta en la sektoro de loĝejoj. En la jaro 2019 estis vendita la plej malgranda apartamento en Brazilo, en la urbego San-Paŭlo. Ĝi havas la grandecon de 10 kvadrataj metroj, do apenaŭ iomete pli granda ol mezgranda aŭtomobilo. En tiu sama kategorio konstruiĝas aliaj etaj loĝejoj grandaj je ĝis 30 kvadrataj metroj. La filozofio estas simpla: oni vivu nur meze de la plej esencaj objektoj: tableto, seĝo, necesejo kaj litsofo. Foje, oni lasas anguleton por dorlotbesto. Oni rezignas pri kuirejo, tollavejo kaj laborĉambro: ĉi tiujn lastajn oni uzu en komuna kundivido kun aliaj enloĝantoj en la konstruaĵo. La avantaĝoj sidas en la kostoj, en la komuna kunvivado kun najbaroj, en la facila konservado de la loĝejo, eventuale en la ebleco trovi loĝejon proksiman al la laboro, por eviti trafikŝtopiĝojn.

Cetere, se mencii trafikon, unu aldona elemento en tia moderna vivstilo rilatas precize al aŭtomobiloj. Plej multaj tiaj junuloj jam ne emas posedi aŭtomobilon. Ili preferas uzi la publikajn transportrimedojn, kaj se tio ne bone funkcias, ili simple luas aŭtojn aŭ veturas per aplikaĵ-aŭtoj, kiam necese. Per tio ili ne bezonas parki, zorgi pri la streĉa stirado en trafikdensaj lokoj kaj okupiĝi pri la pago de impostoj kaj burokrataĵoj ligitaj al posedo de aŭtomobilo. Nuntempe, eblas eĉ “aboni“ aŭton laŭbezone, per relative malalta pago.

Kompreneble, tiu fenomeno ligiĝas precipe al grandegaj urboj. Tamen, konsiderante, ke tiaj urboj ne ĉesas kreski, tra la tuta mondo, ĝi firmiĝas kiel signifoplena fenomeno por la moderna homo. Ĉu ĝi montriĝos sana, saĝa, bone funkcianta kaj kondukanta al pli da solidareco? Ni atendu iom da tempo por respondi.

Malpli da posedaĵoj, pli da vivo Less possessions, more life Menos posesiones, más vida Menos posses, mais vida