×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Maljuneco

Maljuneco

Mi trovis malnova tiun ĉi tekston en la angla lingvo. Ĝi kaptis min tiom, ke mi tradukis ĝin por vi. La teksto plene esprimas miajn sentojn samtempajn. Nur mi bedaŭras, ke mi ne verkis ĝin mem.

Mi neniam ŝanĝus miajn karajn amikojn, mian belan vivon, mian amatan familion je bela juna korpo.

Dum mi maljunaĝis, mi fariĝis mem pli agrabla kaj malpli kritikema. Mi fariĝis mia propra amiko.

Mi ne riproĉas al mi dolĉan deserton, ke mi ne ordigis liton aŭ ke mi aĉetis ion nenecesan, ĉar la aĵo plaĉis al mi.

Mi vidis multajn miajn amikojn forlasi nian mondon tro frue, antaŭ ol ili komprenis grandan liberon, kiu venas kun aĝo.

Neniu interesiĝas, kiam mi legas, aŭ ludas per komputilo ĝis la kvara horo matene. Mi povas dormi ĝis la tagmanĝo.

Mi dancas kun mi mem kun melodioj de mia juneco kaj kiam mi deziras plori pro perdita amo, mi ploras.

Mi simple promenas sur plaĝo en malnova bankostumo kun malbela ventro, spita de kompato de junularo kun belaj korpoj, ankaŭ ili estos maljunaj.

Mi konfesas, ke mi de tempo al tempo malmemoradas, sed ekzistas estaĵoj, kiuj tute perdis memorkapablon. Tamen mi la gravajn aferojn memoras.

Certe, dum jaroj mia koro estis rompita, kiam oni perdas proksimulon, aŭ la infano turmentas, aŭ kiam vian hundon faligas aŭtomobilo. Sed rompita koro donas al ni forton, komprenon kaj kompaton. Koro, kiu neniam estis rompita, estas perfekta, sed neniam ĝi scias pri ĝojo el la vivo neperfekta.

Mi estas kontenta, ĉar mi vivis sufiĉe longe, ke miaj haroj povis griziĝi kaj miaj ridoj sulkiĝis profunde en mian vizaĝon.

Ekzistas homoj, kiuj neniam ridis kaj multaj mortis antaŭ ol iliaj haroj arĝentiĝis.

Kiam la homo maljuniĝas, estas pli facile esti pozitiva. Tute ne interesas min, kion pensas aliaj. Mi ne havas demandojn, mi ne demandas min mem. Mi eĉ rajtas esti malbona.

Je via demando mi diras: Jes, mi estas kontenta esti maljuna. Mia aĝo liberigis min.

La homo, kiu mi estiĝis, plaĉas al mi. Mi ne vivos eterne, sed kiam mi ankoraŭ estas ĉi tie, mi ne perdas tempon per plendado: kio povus okazi?, aŭ droni en zorgo pri kio eble okazos.

… Kaj mi manĝas ĉion, kion mi ŝatas.

Anonimo el interreto

Elangligis Jindřiška Drahotová

Maljuneco Old age