×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Malfacila parolado de la ĉina

Malfacila parolado de la ĉina

La ĉina kiel ekzemplo de tonalaj lingvoj

La parolado de la ĉina lingvo, pli precize de la nun oficiala mandarena lingvo, postulas moduladon de la voĉo laŭ kvar tonoj kaj ĝi estas karakteriza ekzemplo de la tiel nomataj tonalaj lingvoj. La prononco de ĉiu ideografiaĵo (t.e. skribita silabo) havas sian fiksan tonon. Sama silabo kun malsamaj tonoj havas malsamajn signifojn (vidu la ekzemplojn en la supra bildo). Do, kvankam unuavide ŝajnas, ke la lernado de la ĉina estas malfacila pro ĝia kompleksa skribado per ideografiaĵoj, fakte por okcidentanoj unua plej grava malfacileco estas ĝia parolado laŭ voĉtonoj.

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi aktivis kiel filmisto en nia urba komunuma televidkanalo, mi planis fari filman reportaĵon pri lernado de la ĉina en prestiĝa altlernejo de nia urbo. Post akurate planita dumleciona filmado kaj intervjuo en la tria, progresiga kurso, mi ekprilaboris la materialon. Kvankam mia kono de la ĉina lingvo estis tre limigita, mi pli kaj pli rimarkis, ke la parolado de la lernantoj estis laŭtone tro simila al kutima parolado en la hebrea. Por taŭge kontroli la aferon mi sendis pecojn de la parolado de la lernantoj al du ĉinaj amikaj samideanoj postulante ilian opinion pri la ĝusteco de la prononco.

Iliaj respondoj konfirmis miajn dubojn: pro la manko de taŭga modulado de la tonoj, la ĉina parolado de la lernantoj estis plejparte fuŝe miskompreniga. Opiniante, ke ne indis publike kaj larĝskale hontigi la bonvolemajn lernantojn, mi rezignis pri la televida reportaĵo, kaj kiam la lernejestro demandis min pri la situacio, mi, private, ĝisdatigis lin pri miaj malkovroj. Rilate la tonalajn lingvojn, lastatempa esploro montras, ke varma kaj humida klimato ebligis la evoluon de tonalaj lingvoj en specifaj areoj, dum malvarma kaj seka klimato malebligis ilian evoluon en aliaj lokoj. La lingvistoj taksas, ke pli ol duono de la mondaj lingvoj estas tonalaj, kaj ke ĉiuj parolataj lingvoj postulas iom da tonaleco por emfazi vortojn kaj frazojn. Tamen kompleksaj sistemoj de tonoj, tio estas pli ol 3 tonoj, ekzistas nur en malmultaj lingvoj. La mandarena lingvo estas la tonala lingvo pli disvastiĝinta en la mondo kaj ĝiaj parolantoj distingas inter 4 tonoj. En la taja (t.e. tajlanda) lingvo ekzistas 5 tonoj, en la vietnama 6 kaj en la kantona eĉ 9. Interese estas, ke ankaŭ la nordamerikaj ĉeroka kaj navaha estas tonalaj lingvoj.

Verŝajne la humideco en la aero influas la voĉkordojn kaj eĉ mallonga restado en seka aero povas malhelpi la eligon de specifaj sonoj kaj kaŭzi ilian senintencan vibradon dum parolado. Tial sciencistoj opinias, ke estas pli malfacile por la voĉkordoj eligi la precizajn moduladojn postulitajn de la tonoj, aparte de tiuj kompleksaj, en seka kaj malvarma klimato.

La sciencistoj esperas pruvi, per aldonaj esploroj, ke ankaŭ por la lingvoj okazas ekologia adaptiĝo ĝuste kiel okazas por aliaj homaj kondutoj.

Nun, por iom relaksiĝi, vi povas laŭplace spekti la suban esperantigitan filmeton, kie la fama itala komikisto Roberto Benigni, klopodas paroli la ĉinan. Temas pri scenoj el la itala filmo “Il mostro” (t.e. La monstro) el la jaro 1994.


Malfacila parolado de la ĉina Difficulty speaking Chinese

La ĉina kiel ekzemplo de tonalaj lingvoj

La parolado de la ĉina lingvo, pli precize de la nun oficiala mandarena lingvo, postulas moduladon de la voĉo laŭ kvar tonoj kaj ĝi estas karakteriza ekzemplo de la tiel nomataj tonalaj lingvoj. La prononco de ĉiu ideografiaĵo (t.e. The pronunciation of each ideograph (ie skribita silabo) havas sian fiksan tonon. Sama silabo kun malsamaj tonoj havas malsamajn signifojn (vidu la ekzemplojn en la supra bildo). Do, kvankam unuavide ŝajnas, ke la lernado de la ĉina estas malfacila pro ĝia kompleksa skribado per ideografiaĵoj, fakte por okcidentanoj unua plej grava malfacileco estas ĝia parolado laŭ voĉtonoj.

Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi aktivis kiel filmisto en nia urba komunuma televidkanalo, mi planis fari filman reportaĵon pri lernado de la ĉina en prestiĝa altlernejo de nia urbo. Post akurate planita dumleciona filmado kaj intervjuo en la tria, progresiga kurso, mi ekprilaboris la materialon. Kvankam mia kono de la ĉina lingvo estis tre limigita, mi pli kaj pli rimarkis, ke la parolado de la lernantoj estis laŭtone tro simila al kutima parolado en la hebrea. Although my knowledge of the Chinese language was very limited, I became more and more aware that the students ’speech was in tone too similar to a usual speech in Hebrew. Por taŭge kontroli la aferon mi sendis pecojn de la parolado de la lernantoj al du ĉinaj amikaj samideanoj postulante ilian opinion pri la ĝusteco de la prononco.

Iliaj respondoj konfirmis miajn dubojn: pro la manko de taŭga modulado de la tonoj, la ĉina parolado de la lernantoj estis plejparte fuŝe miskompreniga. Opiniante, ke ne indis publike kaj larĝskale hontigi la bonvolemajn lernantojn, mi rezignis pri la televida reportaĵo, kaj kiam la lernejestro demandis min pri la situacio, mi, private, ĝisdatigis lin pri miaj malkovroj. Rilate la tonalajn lingvojn, lastatempa esploro montras, ke varma kaj humida klimato ebligis la evoluon de tonalaj lingvoj en specifaj areoj, dum malvarma kaj seka klimato malebligis ilian evoluon en aliaj lokoj. La lingvistoj taksas, ke pli ol duono de la mondaj lingvoj estas tonalaj, kaj ke ĉiuj parolataj lingvoj postulas iom da tonaleco por emfazi vortojn kaj frazojn. Linguists estimate that more than half of the world's languages are tonal, and that all spoken languages require some tonality to emphasize words and phrases. Tamen kompleksaj sistemoj de tonoj, tio estas pli ol 3 tonoj, ekzistas nur en malmultaj lingvoj. La mandarena lingvo estas la tonala lingvo pli disvastiĝinta en la mondo kaj ĝiaj parolantoj distingas inter 4 tonoj. En la taja (t.e. tajlanda) lingvo ekzistas 5 tonoj, en la vietnama 6 kaj en la kantona eĉ 9. Interese estas, ke ankaŭ la nordamerikaj ĉeroka kaj navaha estas tonalaj lingvoj.

Verŝajne la humideco en la aero influas la voĉkordojn kaj eĉ mallonga restado en seka aero povas malhelpi la eligon de specifaj sonoj kaj kaŭzi ilian senintencan vibradon dum parolado. Surely the humidity in the air affects the vocal cords and even a short stay in dry air can prevent the emission of specific sounds and cause their unintentional vibration during speech. Tial sciencistoj opinias, ke estas pli malfacile por la voĉkordoj eligi la precizajn moduladojn postulitajn de la tonoj, aparte de tiuj kompleksaj, en seka kaj malvarma klimato.

La sciencistoj esperas pruvi, per aldonaj esploroj, ke ankaŭ por la lingvoj okazas ekologia adaptiĝo ĝuste kiel okazas por aliaj homaj kondutoj. The scientists hope to prove, through additional research, that ecological adaptation also occurs for languages just as it does for other human behaviors.

Nun, por iom relaksiĝi, vi povas laŭplace spekti la suban esperantigitan filmeton, kie la fama itala komikisto Roberto Benigni, klopodas paroli la ĉinan. Temas pri scenoj el la itala filmo “Il mostro” (t.e. These are scenes from the Italian film "Il mostro" (ie La monstro) el la jaro 1994. The monster) from the year 1994.