×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Lingvouzo kiel barometro por interrilatoj

Lingvouzo kiel barometro por interrilatoj

Se paroj estas separiĝontaj, tiam tio montriĝas jen kaj jen en ilia elekto de vortoj. Ilia lingvaĵo fariĝas entute pli persona, pli neformala kaj la vorto "mi" estas daŭre kaj ripete aplikata. Tion montras la analizo de unu miliono da forumaj kontribuoj sur la platformo Reddit.

Freŝamiĝintoj emas surhavi "rozkolorajn okulvitrojn", amo povas esti "batalkampo", kaj forlasitoj plendas pri sia "rompita koro" - por grandaj sentoj poetoj kaj normalmortuloj ofte elektas grandajn vortojn. Sed ŝajne tiaj florumaj alipriskriboj kaj vortoriĉaj metaforoj ne estas tiel gravaj, se temas pri tio, kion iu vere sentas. La sentostato speguliĝas pli en malgrandaj vortoj kiuj servas por plenigi truojn en frazo aŭ kiuj havas certan funkcion kiel artikoloj, konjunkcioj aŭ pronomoj, diras sciencisto de la universitato de Teksaso en Austin kiu de du jardekoj sisteme kaj aŭtomatizite prilumigas la emocian enhavon de lingvaĵo.

Ĉe tio montriĝis ke la homa sintrovo estas sufiĉe fidinde legebla el tiu principe senenhava nivelo, ekzemple ĉu iu estas soleca aŭ ĉu iu suferas. Tio funkcias laŭ la usona psikologo interalie tiel bone pro tio, ĉar ne eblas stiri tiun aspekton de lingvaĵo tiel facile per la volo. Precipe la uzado de personaj pronomoj kiel "mi" kaj "vi" montriĝis en la pasintaj prilumigoj ofte kiel informodona. Homoj kun malcerteco aŭ tiaj kun sociaj problemoj laŭ tio tre ofte diras "mi". Ankaŭ ĉe la lingvaĵo de politikistoj estas ellegebla kelkio, kiel tion faris la teamo de la psikologo.

Nova analizo de tiu grupo nun sugestas ke tiaj subtilaj lingvaj indikoj eĉ taŭgas por prognozo pri interrilatoj. Ili analizis por studo unu milionon da kontribuoj sur la socia novaĵo-platformo Reddit. La mesaĝoj estis publikigitaj de 6.800 uzantoj de Reddit en la jaro antaŭ kaj post ilia separiĝo de partnero.

Laŭ tio vere la lingvaĵo - t. e. precipe la uzado de funkciaj vortoj - sistemece ŝanĝiĝis, kaj tio okazis jam ĝis tri monatojn antaŭ la vera separiĝo, skribas la aŭtorinoj. Ĝis duona jaro poste la ŝanĝoj estis ankoraŭ troveblaj. Ĉu iu estis forlasita aŭ mem forlasis iun, tio ĉe tio ne ludis rolon. "Aspektas tiel ke la separiĝo - longe antaŭ ol la persono konscias pri tio - jam ĝenas ties vivon", diras aŭtorino. Ĝenerale la lingvaĵo fariĝis pli subjektiva kaj pli neformala, eĉ ĉe tute ne personaj aŭ emociaj temoj kaj kontribuoj. Por la esploristinoj tio estas signo por tio ke la viroj kaj virinoj dum tiu momento havis problemon pri analiza kaj racia pensado. Multaj konjunktivoj kiel "estus" aŭ "povus" kaj la ofta uzado de laŭkaŭzaj kunnodaĵoj per "ĉar" aŭ "pro tio" estis plua indiko por tio ke la koncernaj homoj devis en tiu momento mense prilabori ion. Aparte ofte estis aplikataj la pronomoj "mi kaj "ni". Evidente separiĝontoj kaj separiĝintoj koncentriĝas tre multe pri si mem. "La ofta uzado de la pronomo "mi" kunligiĝas kelkfoje ankaŭ kun depresioj kaj funebro. Deprimitaj homoj estas tre rilatantaj al si mem kaj malpli al aliaj.

Kio igas la lingvoanalizon tiel atentokapta, estas ke psikaj sekvoj de vivokrizoj estas observeblaj kvazaŭ realtempe. En la kazo de separiĝoj de paroj montriĝas ke tiuj separiĝoj malofte alvenas komplete "el la blua ĉielo".

Lingvouzo kiel barometro por interrilatoj Language use as a barometer for relationships

Se paroj estas separiĝontaj, tiam tio montriĝas jen kaj jen en ilia elekto de vortoj. Ilia lingvaĵo fariĝas entute pli persona, pli neformala kaj la vorto "mi" estas daŭre kaj ripete aplikata. Tion montras la analizo de unu miliono da forumaj kontribuoj sur la platformo Reddit.

Freŝamiĝintoj emas surhavi "rozkolorajn okulvitrojn", amo povas esti "batalkampo", kaj forlasitoj plendas pri sia "rompita koro" - por grandaj sentoj poetoj kaj normalmortuloj ofte elektas grandajn vortojn. Sed ŝajne tiaj florumaj alipriskriboj kaj vortoriĉaj metaforoj ne estas tiel gravaj, se temas pri tio, kion iu vere sentas. La sentostato speguliĝas pli en malgrandaj vortoj kiuj servas por plenigi truojn en frazo aŭ kiuj havas certan funkcion kiel artikoloj, konjunkcioj aŭ pronomoj, diras sciencisto de la universitato de Teksaso en Austin kiu de du jardekoj sisteme kaj aŭtomatizite prilumigas la emocian enhavon de lingvaĵo.

Ĉe tio montriĝis ke la homa sintrovo estas sufiĉe fidinde legebla el tiu principe senenhava nivelo, ekzemple ĉu iu estas soleca aŭ ĉu iu suferas. Tio funkcias laŭ la usona psikologo interalie tiel bone pro tio, ĉar ne eblas stiri tiun aspekton de lingvaĵo tiel facile per la volo. Precipe la uzado de personaj pronomoj kiel "mi" kaj "vi" montriĝis en la pasintaj prilumigoj ofte kiel informodona. Especially the use of personal pronouns like “I” and “you” has been shown in the past highlights often as informative. Homoj kun malcerteco aŭ tiaj kun sociaj problemoj laŭ tio tre ofte diras "mi". Ankaŭ ĉe la lingvaĵo de politikistoj estas ellegebla kelkio, kiel tion faris la teamo de la psikologo. Also in the language of politicians is readable something, as did the team of the psychologist.

Nova analizo de tiu grupo nun sugestas ke tiaj subtilaj lingvaj indikoj eĉ taŭgas por prognozo pri interrilatoj. Ili analizis por studo unu milionon da kontribuoj sur la socia novaĵo-platformo Reddit. La mesaĝoj estis publikigitaj de 6.800 uzantoj de Reddit en la jaro antaŭ kaj post ilia separiĝo de partnero.

Laŭ tio vere la lingvaĵo - t. e. precipe la uzado de funkciaj vortoj - sistemece ŝanĝiĝis, kaj tio okazis jam ĝis tri monatojn antaŭ la vera separiĝo, skribas la aŭtorinoj. According to this, the language - that is, especially the use of functional words - has changed systematically, and this happened up to three months before the real separation, the authors write. Ĝis duona jaro poste la ŝanĝoj estis ankoraŭ troveblaj. Until half a year later the changes were still to be found. Ĉu iu estis forlasita aŭ mem forlasis iun, tio ĉe tio ne ludis rolon. "Aspektas tiel ke la separiĝo - longe antaŭ ol la persono konscias pri tio - jam ĝenas ties vivon", diras aŭtorino. Ĝenerale la lingvaĵo fariĝis pli subjektiva kaj pli neformala, eĉ ĉe tute ne personaj aŭ emociaj temoj kaj kontribuoj. Por la esploristinoj tio estas signo por tio ke la viroj kaj virinoj dum tiu momento havis problemon pri analiza kaj racia pensado. Multaj konjunktivoj kiel "estus" aŭ "povus" kaj la ofta uzado de laŭkaŭzaj kunnodaĵoj per "ĉar" aŭ "pro tio" estis plua indiko por tio ke la koncernaj homoj devis en tiu momento mense prilabori ion. Many subjunctives such as "would be" or "could" and the frequent use of causal conjunctions with "because" or "for this reason" were a further indication that the people in question had to mentally process something at that time. Aparte ofte estis aplikataj la pronomoj "mi kaj "ni". Particularly often the pronouns "I and" we were applied. Evidente separiĝontoj kaj separiĝintoj koncentriĝas tre multe pri si mem. "La ofta uzado de la pronomo "mi" kunligiĝas kelkfoje ankaŭ kun depresioj kaj funebro. Deprimitaj homoj estas tre rilatantaj al si mem kaj malpli al aliaj.