×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, La parola lingvo evoluas

La parola lingvo evoluas

Kiam Zamenhof en jaro 1887 eldonis sian lernolibron de la "Lingvo Internacia", li devis apogi la diskonigon de la nova lingvo sur la presado de tiu libro en pluraj lingvoj. Li ne povis vojaĝi de lando al lando por propagandi sian projekton kaj li ne povis paroli pri ĝi en radio, ĉar tio ankoraŭ ne ekzistis. Tiel ĝis la unua UK en Bulonjo en la jaro 1905 la lingvo estis apenaŭ parolata je internacia nivelo. Des pli granda estis la ĝojo ĉe la kongreso en Bulonjo kiam la delegitoj el la diversaj landoj povis unuafoje ankaŭ parole apliki la lingvon inter si. Oni vidis ke la lingvo sendube funkciis ankaŭ kiel parola lingvo kaj tio donis impeton al la plua disvastiĝo de Esperanto.

Radio aperis nur post la morto de Zamenhof en la jaro 1917. Lia voĉo ja ankoraŭ estis registrita, sed tiu sondokumento apenaŭ povas servi kiel modelo por la parolado de Esperanto, ĉar la sonkvalito de la registraĵo estis tre modera. Do Esperanto dum longa tempo vivis preskaŭ ekskluzive en skriba formo, en libroj, revuoj kaj gazetoj aŭ en leteroj inter unuopaj esperantistoj.

La homoj devis lerni Esperanton el libroj, sed dum la 1920-aj jaroj la hungara pastro en Rumanio Andreo Cseh ellaboris kurson por laboristoj kiuj vespere povis per konversacioj lerni la lingvon. Esperanto estas instruata ankoraŭ hodiaŭ laŭ tiu "Cseh-metodo". Kiam mi estis studento antaŭ 50 jaroj la germana instruisto Hermann Behrmann eldonis Esperanto-kurson sur sondiskoj. Ĝi nomiĝis "Esperanto programita" kaj estis tre sukcesa. Kaj dum tiu epoko en la 1970-aj jaroj ankaŭ funkciis diversaj radio-stacioj kiuj elsendis en Esperanto: Berno, Varsovio, Vieno, Zagrebo, Budapeŝto, Pekino, Romo k.a. La aŭskultado tamen estis plej ofte sufiĉe pena afero, ĉar la kvalito de la ricevita signalo ofte estis tre malbona kaj tial aŭskultado ne estis alloga.

La situacio esence ŝanĝiĝis kiam Pola Radio dissendis sian ĉiutagan programon per satelito en la 1990-aj jaroj. Kaj jam kelkajn jarojn poste en la jaro 1998 mi jam povis kopii elsendojn de Pola Radio kaj reaŭdigi ilin en la interreto sub la nomo "Esperanta Retradio". Aperis tiam ankaŭ aliaj similaj iniciatoj kiel "Radio Verda" aŭ "Radio Saluton" kiuj funkciis dum kelkaj jaroj, sed malaperis de la scenejo. Hodiaŭ ekzistas multaj retradioj kiuj pli-malpli regule elsendas programojn. Kaj pli kaj pli da homoj produktas filmetojn en Esperanto en kiuj ili tre vigle kaj flue parolas la lingvon.

Do la parola uzo de la lingvo en la interreto kreskas kaj tio estas esperiga evoluo, ĉar nur la aŭdado de voĉoj kaj la vidado de parolantoj povas motivigi homojn daŭrigi la lernadon de la lingvo por poste mem apliki ĝin en la interreto aŭ en internaciaj aranĝoj.

Kaj la evoluo ne haltas: Pro la kronvirusa pandemio en la pasinta jaro la UK ne povis okazi en realo, do ĝi okazis virtuale per videokonferencoj en la interreto. Simile tio funkciis ankaŭ rilate al aliaj internaciaj E-aranĝoj. Kaj tiu nova ebleco virtuale kunveni restos ankaŭ post la pandemio kaj tiel la parola uzo de la lingvo ankoraŭ plifortiĝos. Tio signifas vere bonan evoluon de nia lingvo.

La Esperanta Retradio ankaŭ estonte akompanos tiun evoluon.

La parola lingvo evoluas

Kiam Zamenhof en jaro 1887 eldonis sian lernolibron de la "Lingvo Internacia", li devis apogi la diskonigon de la nova lingvo sur la presado de tiu libro en pluraj lingvoj. Li ne povis vojaĝi de lando al lando por propagandi sian projekton kaj li ne povis paroli pri ĝi en radio, ĉar tio ankoraŭ ne ekzistis. Tiel ĝis la unua UK en Bulonjo en la jaro 1905 la lingvo estis apenaŭ parolata je internacia nivelo. Thus until the first UK in Boulogne in 1905 the language was hardly spoken internationally. Des pli granda estis la ĝojo ĉe la kongreso en Bulonjo kiam la delegitoj el la diversaj landoj povis unuafoje ankaŭ parole apliki la lingvon inter si. Oni vidis ke la lingvo sendube funkciis ankaŭ kiel parola lingvo kaj tio donis impeton al la plua disvastiĝo de Esperanto.

Radio aperis nur post la morto de Zamenhof en la jaro 1917. Lia voĉo ja ankoraŭ estis registrita, sed tiu sondokumento apenaŭ povas servi kiel modelo por la parolado de Esperanto, ĉar la sonkvalito de la registraĵo estis tre modera. Do Esperanto dum longa tempo vivis preskaŭ ekskluzive en skriba formo, en libroj, revuoj kaj gazetoj aŭ en leteroj inter unuopaj esperantistoj.

La homoj devis lerni Esperanton el libroj, sed dum la 1920-aj jaroj la hungara pastro en Rumanio Andreo Cseh ellaboris kurson por laboristoj kiuj vespere povis per konversacioj lerni la lingvon. Esperanto estas instruata ankoraŭ hodiaŭ laŭ tiu "Cseh-metodo". Kiam mi estis studento antaŭ 50 jaroj la germana instruisto Hermann Behrmann eldonis Esperanto-kurson sur sondiskoj. Ĝi nomiĝis "Esperanto programita" kaj estis tre sukcesa. Kaj dum tiu epoko en la 1970-aj jaroj ankaŭ funkciis diversaj radio-stacioj kiuj elsendis en Esperanto: Berno, Varsovio, Vieno, Zagrebo, Budapeŝto, Pekino, Romo k.a. La aŭskultado tamen estis plej ofte sufiĉe pena afero, ĉar la kvalito de la ricevita signalo ofte estis tre malbona kaj tial aŭskultado ne estis alloga. Listening, however, was most often a rather tedious affair, as the quality of the received signal was often very poor and therefore listening was not attractive.