×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, La glacibanantoj en la Moldavo en Prago

La glacibanantoj en la Moldavo en Prago

Tiu ĉi vintro alportis ĝis nun pli da frostaj tagoj ol la pasinta. Tio ja estas idealaj antaŭkondiĉoj por salto en la akvon, ĉu ne? Almenaŭ la glacibanemuloj vidas tion tiel. Kaj ĝuste nun en la epoko de la kronvirusa pandemio ili fariĝas pli kaj pli. Raportisto de la Ĉeĥa Radio vizitis la kuraĝulojn ĉe la Moldavo en Prago.

Božena Černá estas 91-jara. Sed ŝia aĝo ne detenas ŝin regule eniri la riveron dum vintro. Tomáš Prokop estas estro de la 1-a Praga glacinaĝa asocio kiu estas la plej granda kaj plej aĝa de sia speco en Ĉeĥio:

"Božena jam komencis praktiki tion komence de la 1970-aj jaroj. Ŝi estas nia plej aĝa glacinaĝistino. Admirinda virino ŝi estas, kaj ŝi venas ankaŭ nun dum la pandemio ĉiuŝemajne ĉi tien, tute sendepende ĉu la akvo havas kvin gradojn (C) aŭ nur duonan gradon.

Ŝi klarigas al la raportisto: "Junulĉjo, mi pli frue havis fortajn endogenajn depresiojn. Tiam mi komencis per la glacinaĝado kaj dronigis la malsanon en la akvo." Je la alia fino de la aĝoskalo staras Patricie Ježková kiu estas vokata en la akvon de sia patro. Ankaŭ la naŭjara lernantino partoprenas pro sanproblemoj.

"Mi iras precipe pro miaj gamboj al glacinaĝado, ili doloras. Sed la Moldavo nekredeble helpas, dum novembro mia paĉjo kaj mi ekfaris tion", ŝi diras. Kaj paĉjo Petr Ježek aldonas: "Patricie estas alikaze luktistino kaj la glacibanado estas bela afero por ŝi. Iel por mi estas domaĝe ke mi mem ne jam pli frue komencis tion. Oni iras el la akvo kaj sentas sin kvazaŭ renaskita." Sed ne devas esti ĉiam malsanaj historioj kiuj pelas onin en la malvarmegan akvon. Plej multaj homoj volas simple plifortigi sian imunsistemon. Kaj precize tio motivigis multajn novulojn dum la pandemio. Vladimír Komárek estas prezidanto de la ĉeĥa unio de glacibanantoj kiu ankaŭ organizas konkursojn:

"La homoj nun havas pro la pandemio pli da tempo kaj venas al la akvo. Krome multaj elstaruloj dissendas siajn fotojn pri la glacinaĝado, do multaj normalaj civitanoj pensas ke ili povas alproksimiĝi al la elstaruloj, se ili imitas tion. Kaj nelaste oni ja ankaŭ diras, ke estas bone plifortigi sian imunsistemon kontraŭ Kovim-19." La glacibanado intertempe fariĝis fenomeno de la kronvirusa vintro, pri ĝi dum la pasintaj semajnoj raportis la gazetaro. Al la populareco kontribuas populara aktoro aŭ monda ĉeĥa belec-reĝino el la jaro 2003.


La glacibanantoj en la Moldavo en Prago

Tiu ĉi vintro alportis ĝis nun pli da frostaj tagoj ol la pasinta. Tio ja estas idealaj antaŭkondiĉoj por salto en la akvon, ĉu ne? Almenaŭ la glacibanemuloj vidas tion tiel. Kaj ĝuste nun en la epoko de la kronvirusa pandemio ili fariĝas pli kaj pli. Raportisto de la Ĉeĥa Radio vizitis la kuraĝulojn ĉe la Moldavo en Prago.

Božena Černá estas 91-jara. Sed ŝia aĝo ne detenas ŝin regule eniri la riveron dum vintro. Tomáš Prokop estas estro de la 1-a Praga glacinaĝa asocio kiu estas la plej granda kaj plej aĝa de sia speco en Ĉeĥio:

"Božena jam komencis praktiki tion komence de la 1970-aj jaroj. Ŝi estas nia plej aĝa glacinaĝistino. Admirinda virino ŝi estas, kaj ŝi venas ankaŭ nun dum la pandemio ĉiuŝemajne ĉi tien, tute sendepende ĉu la akvo havas kvin gradojn (C) aŭ nur duonan gradon.

Ŝi klarigas al la raportisto: "Junulĉjo, mi pli frue havis fortajn endogenajn depresiojn. Tiam mi komencis per la glacinaĝado kaj dronigis la malsanon en la akvo." Je la alia fino de la aĝoskalo staras Patricie Ježková kiu estas vokata en la akvon de sia patro. Ankaŭ la naŭjara lernantino partoprenas pro sanproblemoj.

"Mi iras precipe pro miaj gamboj al glacinaĝado, ili doloras. Sed la Moldavo nekredeble helpas, dum novembro mia paĉjo kaj mi ekfaris tion", ŝi diras. Kaj paĉjo Petr Ježek aldonas: "Patricie estas alikaze luktistino kaj la glacibanado estas bela afero por ŝi. And Dad Petr Ježek adds: “Patricie is otherwise a wrestler and ice-bathing is a beautiful thing for her. Iel por mi estas domaĝe ke mi mem ne jam pli frue komencis tion. Oni iras el la akvo kaj sentas sin kvazaŭ renaskita." Sed ne devas esti ĉiam malsanaj historioj kiuj pelas onin en la malvarmegan akvon. But there don’t always have to be sick stories that push you into the cold water. Plej multaj homoj volas simple plifortigi sian imunsistemon. Kaj precize tio motivigis multajn novulojn dum la pandemio. Vladimír Komárek estas prezidanto de la ĉeĥa unio de glacibanantoj kiu ankaŭ organizas konkursojn:

"La homoj nun havas pro la pandemio pli da tempo kaj venas al la akvo. Krome multaj elstaruloj dissendas siajn fotojn pri la glacinaĝado, do multaj normalaj civitanoj pensas ke ili povas alproksimiĝi al la elstaruloj, se ili imitas tion. Kaj nelaste oni ja ankaŭ diras, ke estas bone plifortigi sian imunsistemon kontraŭ Kovim-19." La glacibanado intertempe fariĝis fenomeno de la kronvirusa vintro, pri ĝi dum la pasintaj semajnoj raportis la gazetaro. Al la populareco kontribuas populara aktoro aŭ monda ĉeĥa belec-reĝino el la jaro 2003. A popular Czech actor or world beauty queen from 2003 has been contributing to the popularity.