×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, La cerbo prijuĝas laŭ la vido

La cerbo prijuĝas laŭ la vido

Kion oni vidas pli longe, tio plaĉas pli bone. Tion oni scias se temas pri manĝaĵoj. Sed tiu konstato validas ankaŭ por moralaĵoj.

Ĉu temas pri la manĝaĵoj aŭ pri la aĉetado de nutraĵoj, la okulo kundecidas, ĉiu kuiristo scias tion, kaj en ĉiu superbazaro tio kion oni plej malmulte bezonas kaj kio kostas plej multe estas prezentata tie kie ĝi plej bone trafas la okulojn. Tiam ofte la aĉetoslipo ne estas bremsilo, la emocio superkuras la racion, kaj fine ĉe la hejmenportado de la aĉetitaj varoj oni devas konfesi al si, ke oni ne tiom estas mastro en la propra domo kiel oni mem ŝatus esti: Ni estas subkonscie regataj de la medio. Tio funkcias pere de ĉiuj sensoj - kiu tenas ion malvarman en la mano, tiu kondutas socie malvarme -, kaj ankaŭ per la okuloj. Nu bone, tio ja certe estas tiel rilate al la praktikaj aferoj de la ĉiutago, ekzemple ĉe aĉetado, sed aliflanke se temas pri principaj aferoj, tiam la okulo certe ne kundecidas! Ĉu vere? Psikologoj el la universitato de Lund en Svedio instruas al ni ion alian: Ili invitis testantojn en la laboratorion kaj petis ilin decidi pri moralaj aferoj, ekzemple pri la demando, ĉu "mensogado estas ĉiam malbona" aŭ ĉu "mortigado en certaj kazoj estas pravigebla". Unue la testpersonoj aŭdis la demandojn, kaj tiam ili vidis la alternativajn respondojn sur ekrano, maldekstre ekzemple videblis: "jen kaj jen pravigebla", dekstre: "neniam pravigebla". La variantoj estis prezentataj dum malsama tempodaŭro, la okuloj sin direktis tien kaj reen, tio estis registrita per kamerao. Kaj tiam oni demandis pri kiu prijuĝo la testanto sin decidis, la alternativa respondo kiu dum pli longa tempo estis videbla, plej ofte trovis konsenton, kaj samtempe la prijuĝo estis donita pli rapide kaj kun pli alta certeco. Tio signifas ke la tien-kaj-reen-irado de la okuloj kaj la prijuĝado en la cerbo interrilatas: Fine oni emas decidi favore al tio kion oni vidis dum pli longa tempo. En la unua raŭndo la alternativaj respondoj aperis laŭ hazardo, en la dua raŭndo la gvidantoj de la eksperimento decidis. Kaj denove estis elektitaj tiuj respondoj kiujn la testantoj estis vidintaj dum pli longa tempo: La tempo (de la okulaj vidoj) decidas pri la enhavoj (de la prijuĝoj). Tion oni jam sciis rilate al la elekto de manĝaĵoj: Oni prenas tiun pladon kiun oni perceptas pli longe per sia okulo. "La procedo per kiu oni atingas primoralan decidon, estas determinebla per la vido de la okuloj", konkludas psikologo. Kaj alia kolego admonas pri atentemo: "Jam hodiaŭ en komputilaj telefonoj estas instalitaj ĉiaj sensoroj, ili povas ankaŭ sekvi la movojn de la okuloj. Per tio ili havas la potencialon, influi niajn decidojn kiel tio ankoraŭ antaŭ malmultaj jaroj estis neimagebla."


La cerbo prijuĝas laŭ la vido The brain judges by sight

Kion oni vidas pli longe, tio plaĉas pli bone. What you see longer, you like better. Tion oni scias se temas pri manĝaĵoj. That is known when it comes to food. Sed tiu konstato validas ankaŭ por moralaĵoj. But this statement also applies to morals.

Ĉu temas pri la manĝaĵoj aŭ pri la aĉetado de nutraĵoj, la okulo kundecidas, ĉiu kuiristo scias tion, kaj en ĉiu superbazaro tio kion oni plej malmulte bezonas kaj kio kostas plej multe estas prezentata tie kie ĝi plej bone trafas la okulojn. Tiam ofte la aĉetoslipo ne estas bremsilo, la emocio superkuras la racion, kaj fine ĉe la hejmenportado de la aĉetitaj varoj oni devas konfesi al si, ke oni ne tiom estas mastro en la propra domo kiel oni mem ŝatus esti: Ni estas subkonscie regataj de la medio. Tio funkcias pere de ĉiuj sensoj - kiu tenas ion malvarman en la mano, tiu kondutas socie malvarme -, kaj ankaŭ per la okuloj. Nu bone, tio ja certe estas tiel rilate al la praktikaj aferoj de la ĉiutago, ekzemple ĉe aĉetado, sed aliflanke se temas pri principaj aferoj, tiam la okulo certe ne kundecidas! Well, that's certainly true of everyday practical matters, such as shopping, but on the other hand, when it comes to basic things, the eye certainly doesn't decide! Ĉu vere? Psikologoj el la universitato de Lund en Svedio instruas al ni ion alian: Ili invitis testantojn en la laboratorion kaj petis ilin decidi pri moralaj aferoj, ekzemple pri la demando, ĉu "mensogado estas ĉiam malbona" aŭ ĉu "mortigado en certaj kazoj estas pravigebla". Unue la testpersonoj aŭdis la demandojn, kaj tiam ili vidis la alternativajn respondojn sur ekrano, maldekstre ekzemple videblis: "jen kaj jen pravigebla", dekstre: "neniam pravigebla". La variantoj estis prezentataj dum malsama tempodaŭro, la okuloj sin direktis tien kaj reen, tio estis registrita per kamerao. The variants were presented for a different period of time, the eyes were directed back and forth, this was recorded by a camera. Kaj tiam oni demandis pri kiu prijuĝo la testanto sin decidis, la alternativa respondo kiu dum pli longa tempo estis videbla, plej ofte trovis konsenton, kaj samtempe la prijuĝo estis donita pli rapide kaj kun pli alta certeco. Tio signifas ke la tien-kaj-reen-irado de la okuloj kaj la prijuĝado en la cerbo interrilatas: Fine oni emas decidi favore al tio kion oni vidis dum pli longa tempo. En la unua raŭndo la alternativaj respondoj aperis laŭ hazardo, en la dua raŭndo la gvidantoj de la eksperimento decidis. Kaj denove estis elektitaj tiuj respondoj kiujn la testantoj estis vidintaj dum pli longa tempo: La tempo (de la okulaj vidoj) decidas pri la enhavoj (de la prijuĝoj). Tion oni jam sciis rilate al la elekto de manĝaĵoj: Oni prenas tiun pladon kiun oni perceptas pli longe per sia okulo. "La procedo per kiu oni atingas primoralan decidon, estas determinebla per la vido de la okuloj", konkludas psikologo. Kaj alia kolego admonas pri atentemo: "Jam hodiaŭ en komputilaj telefonoj estas instalitaj ĉiaj sensoroj, ili povas ankaŭ sekvi la movojn de la okuloj. Per tio ili havas la potencialon, influi niajn decidojn kiel tio ankoraŭ antaŭ malmultaj jaroj estis neimagebla."