×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, La araba kaj la hebrea en Jerusalemo

La araba kaj la hebrea en Jerusalemo

Ĉu tamen Esperanto kiel pontlingvo? Tikla inda konsidero estas, ke verŝajne nur du etnoj en la mondo ‒ la araboj kaj la judoj ‒ kutimas uzi kiel saluton, la vorton “paco” (salàm kaj ŝalòm). Bedaŭrinde tio ĝis nun restas nur bondeziro kaj ŝvebanta revo por la israelanoj kaj la palestinanoj.

La urbo, kie pli evidentiĝas la rankora kontrasto inter ili, estas Jerusalemo. Antaŭ kelkaj monatoj ondo de perfortaj eventoj okazis en la orienta (t.e. araba) parto de la urbo kaj ĝi ankoraŭ ne plene kvietiĝis. Malgraŭ tio, ĝuste rilate al la lernado de la respektivaj lingvoj, en ambaŭ partoj de la urbo, prezentiĝas surpriza tendenco. Des pli la ebleco de dispartigo de Jerusalemo malproksimiĝas, ju pli kreskas la deziro lerni la lingvon de la alia flanko responde al pli reala neceso de reciproka malpli surfaca interkonatiĝo.

En la okcidenta juda parto de la urbo, oni petas lerni la araban, dum en la orienta araba parto oni postulas lerni la hebrean. La motivoj de la lernantoj estas malsimilaj sed la tendenco estas klara ‒ Jerusalemo pene kaj alterne faras pluan paŝon al binacieco.

La motivoj, kiuj instigas la lernantojn estas malsimilaj en la okcidenta kaj orienta urbo: la judoj eklernas la araban ĉefe pro ideologio aŭ pro deziro pli profunde interkonatiĝi kun la loĝantoj de orienta Jerusalemo; la palestinanoj, kiuj lernas la hebrean konsideras tiun lingvon kiel ekzistoneceson ‒ cele al lernado en universitato aŭ al perlaborado en la okcidenta urbo.

Sed la rezulto estas la sama ‒ en unu el la plej violentaj jaroj ekde la unuigo de Jerusalemo, ŝajnas, ke la postulo lerni la lingvon de la alia flanko estas kreskanta tendenco komuna al la du partoj de la urbo.

“Krom, ke mi volas flue komuniki kun la araba loĝantaro, lerni la araban estas la plej klara gesto de solidareco”, diras Nica, ekde kelkaj jaroj aktivulino de maldekstra partio en Jerusalemo kaj ŝi konfesas, ke rigardante la pasintecon, ŝi ne komprenas, kial tiu tendenco ne naskiĝis antaŭe. “Surprize, kiom ni estis obtuzaj, kiel ni ne pensis lerni la araban antaŭ kelkaj jaroj, temis ja pri miopa konduto!”.

Sendube la ĝenerala nivelo de la hebrea inter la palestinanoj estas multe pli alta ol tiu de la araba en la juda loĝantaro. Sed la hebrea, ĉe palestinanoj, estas ĉefe regata fare de junaj viroj ‒ geknaboj, virinoj kaj maljunuloj tre malmulte kapablas paroli la hebrean kaj tute ne scias legi kaj skribi ĝin. La lernado de la hebrea estas subkonscie konsiderata kiel nemalhavebla trudo, ĉar iamaniere ĝi povas aperi kiel forkonfeso de la palestina identeco.

Alia tikla klarigo por la kreskanta postulo pri lernado de la araba fare de la judoj estas la aserto, ke antaŭe la israelaj maldekstruloj tute nature komunikis kun la palestinanoj en la angla sed hodiaŭ ili vere hontas fari tion. Regi la araban estas neceso, ne ŝatokupo.

Do, oni povus iom naive pensi, ke por atingi pacon inter la israelanoj kaj palestinanoj, sufiĉus iom-post-iom disvastigi la regadon de la reciprokaj lingvoj kaj tiel faciligi la interkomprenon.

Sed fakte la hebrea kaj la araba ne povas vere helpi ĉi-cele, ĉar ili ne estas neŭtralaj kaj la angla tute ne povas esti konsiderata kiel lingvo de paco inter etnoj, kaj tion klare evidentigas la militaj okazintaĵoj de la lasta duonjarcento.

Ni esperantistoj, sur la spuroj de Zamenhof, jam de longe proponas la solvon de Esperanto, aparte por similaj situacioj en la mondo.

Mi persone finfine sukcesis malfermi en Jerusalemo kurson de Esperanto por mezaĝuloj, esperante, ke vere: "Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan."

La araba kaj la hebrea en Jerusalemo

Ĉu tamen Esperanto kiel pontlingvo? Tikla inda konsidero estas, ke verŝajne nur du etnoj en la mondo ‒ la araboj kaj la judoj ‒ kutimas uzi kiel saluton, la vorton “paco” (salàm kaj ŝalòm). A ticklish consideration is that probably only two ethnic groups in the world - the Arabs and the Jews - usually use the word "peace" (salàm and shalòm) as a greeting. Bedaŭrinde tio ĝis nun restas nur bondeziro kaj ŝvebanta revo por la israelanoj kaj la palestinanoj.

La urbo, kie pli evidentiĝas la rankora kontrasto inter ili, estas Jerusalemo. Antaŭ kelkaj monatoj ondo de perfortaj eventoj okazis en la orienta (t.e. araba) parto de la urbo kaj ĝi ankoraŭ ne plene kvietiĝis. Malgraŭ tio, ĝuste rilate al la lernado de la respektivaj lingvoj, en ambaŭ partoj de la urbo, prezentiĝas surpriza tendenco. Des pli la ebleco de dispartigo de Jerusalemo malproksimiĝas, ju pli kreskas la deziro lerni la lingvon de la alia flanko responde al pli reala neceso de reciproka malpli surfaca interkonatiĝo. The farther away the possibility of the partition of Jerusalem is, the greater the desire to learn the language of the other side in response to a more real need for mutual less superficial acquaintance.

En la okcidenta juda parto de la urbo, oni petas lerni la araban, dum en la orienta araba parto oni postulas lerni la hebrean. La motivoj de la lernantoj estas malsimilaj sed la tendenco estas klara ‒ Jerusalemo pene kaj alterne faras pluan paŝon al binacieco. The motives of the students are different but the trend is clear - Jerusalem is struggling and alternately taking a further step towards binationality.

La motivoj, kiuj instigas la lernantojn estas malsimilaj en la okcidenta kaj orienta urbo: la judoj eklernas la araban ĉefe pro ideologio aŭ pro deziro pli profunde interkonatiĝi kun la loĝantoj de orienta Jerusalemo; la palestinanoj, kiuj lernas la hebrean konsideras tiun lingvon kiel ekzistoneceson ‒ cele al lernado en universitato aŭ al perlaborado en la okcidenta urbo.

Sed la rezulto estas la sama ‒ en unu el la plej violentaj jaroj ekde la unuigo de Jerusalemo, ŝajnas, ke la postulo lerni la lingvon de la alia flanko estas kreskanta tendenco komuna al la du partoj de la urbo.

“Krom, ke mi volas flue komuniki kun la araba loĝantaro, lerni la araban estas la plej klara gesto de solidareco”, diras Nica, ekde kelkaj jaroj aktivulino de maldekstra partio en Jerusalemo kaj ŝi konfesas, ke rigardante la pasintecon, ŝi ne komprenas, kial tiu tendenco ne naskiĝis antaŭe. “Surprize, kiom ni estis obtuzaj, kiel ni ne pensis lerni la araban antaŭ kelkaj jaroj, temis ja pri miopa konduto!”.

Sendube la ĝenerala nivelo de la hebrea inter la palestinanoj estas multe pli alta ol tiu de la araba en la juda loĝantaro. Sed la hebrea, ĉe palestinanoj, estas ĉefe regata fare de junaj viroj ‒ geknaboj, virinoj kaj maljunuloj tre malmulte kapablas paroli la hebrean kaj tute ne scias legi kaj skribi ĝin. La lernado de la hebrea estas subkonscie konsiderata kiel nemalhavebla trudo, ĉar iamaniere ĝi povas aperi kiel forkonfeso de la palestina identeco. The learning of Hebrew is subconsciously considered an indispensable coercion, as it may somehow appear as a denial of Palestinian identity.

Alia tikla klarigo por la kreskanta postulo pri lernado de la araba fare de la judoj estas la aserto, ke antaŭe la israelaj maldekstruloj tute nature komunikis kun la palestinanoj en la angla sed hodiaŭ ili vere hontas fari tion. Another ticklish explanation for the growing demand for Jews to learn Arabic is the assertion that previously the Israeli leftists quite naturally communicated with the Palestinians in English but today they are really ashamed to do so. Regi la araban estas neceso, ne ŝatokupo.