×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, La amazonia arbarego renaskiĝas

La amazonia arbarego renaskiĝas

La Amazonia regiono troviĝas jam de certa tempo sub la zorgoplenaj, atentaj rigardoj de la tuta mondo. Ne senkiale. Dum la lastaj jaroj, vastaj partoj de la arbaro detruiĝis, jen pro bruloj (naturaj kaj intencaj), jen pro arbohakado, jen pro invado al indianaj rezervejoj, jen pro avida fosado en la grundo kaj riveroj, serĉe de gemoj. Milionoj da hektaroj estis nudigitaj, en ritmo neniam antaŭe vidita. Temas fakte pri krima atako al la naturo, de kio povas rezulti drastaj klimataj ŝanĝoj, se oni konsideras la delikatan ekvilibron, kiu de jarmiloj okazas inter la arbaro kaj la atmosfero.

La bona lastatempa eltrovo tamen restarigas iom da espero: la arbarego per si mem malrapide regeneriĝas, almenaŭ en lokoj, kie la homoj permesas, ke ĝi tion faru. Areo de 7 milionoj da hektaroj en Amazonio, kiu estis senarbigita, denove transformiĝas en arbaron. Tio respondas al la teritorio de tuta lando same granda kiel ekzemple Irlando. La naturo insistas renaskiĝi.

Tiun fenomenon detale mezuris Projekto Amazonio 2030, per fidindaj datumoj. Esploristoj observis areojn, kiuj restariĝas de antaŭ ses jaroj, kiam oni ne plu uzas ilin por agrokulturo. 38 procentoj el tia “sekundara” arbaro kreskis post 6 ĝis 10 jaroj. 62% el la “sekundara” arbaro

kreskas jam de pli ol 10 jaroj. Tiu kvanto da spontanea rearbariĝo de Amazonio eble permesos, ke Brazilo plenumu sian promeson pri protekto de la regiono, faritan al Unuiĝintaj Nacioj. Tio signifas, ke necesas ankoraŭ forta klopodo, flanke de la brazila registaro, por malpliigi la senbridan lokan detruadon. Fakte, kvankam Brazilo estas la plej ofte koncernata lando, Amazonio okupas aliajn ok landojn: Bolivion, Kolombion, Ekvadoron, Venezuelon, Gujanon, Francan Gujanon, Surinamon kaj Peruon. Entute sumiĝas pli ol 4 milionoj da kvadrataj kilometroj. En Brazilo, Amazonio okupas 50 procentojn el la tuta landa teritorio. La diverseco de vivuloj en ĝi estas impresa: 2500 arbospecioj, 30 mil plantospecioj, 1300 birdospecioj, 3000 fiŝospecioj, 300 mamulospecioj.

Multaj el tiuj specioj ekzistas ekskluzive en tiu arbarego, kaj de tempo al tempo ankoraŭ okazas, ke sciencistoj eltrovas “novan” beston aŭ planton, neniam antaŭe priskribitan.

Amazonio estas esence grava por la mondo. La tuta homaro esperas, ke aŭtoritatuloj prudente zorgu pri tiu mirinda trezoro, kiu klopodas plu vivi per la forto de sia natura renaskiĝado.