×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Kunretigo de hejmaj oficejoj

Kunretigo de hejmaj oficejoj

Pro la aktuala pandemio multaj homoj laboras hejme. Tiu tendenco supozeble ankoraŭ daŭros post la krizo. Kunlaborantoj tial sciu kiel ili ne perdas la kontakton kaj kiel kunlaboro kun la gekolegoj povas funkcii - eĉ se ili laboras je la alia fino de la mondo.

Kiu dum sufiĉe longa tempo laboras hejme, tiu ne nur riskas maltrafi la plej novan klaĉon en la oficejo. Ankaŭ la komunikado pri gravaj komunaj laborprojektoj ja glate funkciu. Tio validas precipe tiam, se la kolego sidas en alia urbo aŭ eĉ en alia lando.

Estroj koncedu al siaj kunlaborantoj en la hejma oficejo ne nur bonan porcion da fido, sed ili ankaŭ atentu ke por ĉiuj kunlaborantoj estu disponeblaj unuecaj teknikaj kondiĉoj kaj reguloj. Kompreneble ankaŭ la kunlaborantoj atentu kelkajn aferojn, por ke la kunlaboro malgraŭ hejma oficejo estu ĝojiga.

Por ke la komunikado el la hejma oficejo funkciu, nepre necesas stabila interreta konekto kaj bone funkciantaj programoj por videokonferencoj. Nome se tiurilate foje aperas problemo, tiam ne estas disponebla teknikisto. Tial oni bone preventu tion per antaŭa kontrolo de la interreta konekto kaj per disponigo de la bezonata aparataro al la kunlaborantoj. Se malgraŭ tio aperas teknikaj aŭ organizaj problemoj, oni petu helpon de kolego. Tio funkcias plej bone per telefono aŭ per telekomandado tra la interreto helpe de koncerna ilo por foraj ekranaj skribotabloj.

En la oficejo oni povas spontane interparoli pri gravaj aferoj aŭ oni povas fari babileton en la kuirejo. Tiuj konversacioj kompreneble en hejma oficejo ne eblas. Tio povas ne nur konduki al soleco, sed ankaŭ miskomprenoj povas aperi. Pro tio regulaj konversacioj helpe de retaj babilejoj, telefono kaj videokonferencoj estas des pli gravaj por la laboro en la hejmo. Se io tre urĝas oni uzu la telefonon. Iom pli personaj estas videotelefonadoj per Skajpo, Zumo aŭ aliaj tiaj perantoj.

La teamo devas interkonsenti kiuj programoj estu aplikataj kiucele kaj je kiuj okazoj. Kaj validu ankaŭ fiksitaj reguloj por la hejma oficejo: Kiel longe oni rajtas atendigi la gekolegojn pri respondo je babilmesaĝo aŭ retpoŝta letero? Ĉu aĉetoj posttagmeze estas permesitaj se oni vespere kompensos la private uzitan tempon?

En la oficejo la afero estas simpla: Se kunlaboranto forlasas sian skribotablon, tiam tion vidas la aliaj. En la hejma oficejo tio ja ne estas tiel. Tio rapide povas konduki al eraraj konkludoj. Tial oni informu almenaŭ unu kolegon, se oni forlasas la skribotablon. Tio kompreneble ankaŭ validas por la reveno al la skribotablo. Sed oni povas ankaŭ enŝalti la modon "Ne ĝenu min nun". La socia interŝanĝo kun la gekolegoj pri privataj aferoj estas eble neglektata ĉe laboro en hejma oficejo malgraŭ multaj komunikaj rimedoj. Oni povas fari tion dum paŭzoj aŭ vespere aŭ oni eĉ povas organizi komunan tagmanĝon helpe de videobabilejo.

Gravaj eventoj kiel antaŭkristnaskaj festoj aŭ adiaŭo de kunlaboranto ne estu simple ignorataj pro tio ĉar oni nur malofte persone renkontiĝas. Per bondezira karto kaj floroj okaze de naskiĝtago aŭ per persona partopreno en gravaj eventoj ankaŭ la hejma laboranto montriĝas kiel kolegeca kaj teamana. Se oni ne persone povas aperi ĉe festaj kunvenoj en la firmao, tiam la partopreno ankaŭ per video estas laŭokaza alternativo.


Kunretigo de hejmaj oficejoj Networking of home offices

Pro la aktuala pandemio multaj homoj laboras hejme. Tiu tendenco supozeble ankoraŭ daŭros post la krizo. Kunlaborantoj tial sciu kiel ili ne perdas la kontakton kaj kiel kunlaboro kun la gekolegoj povas funkcii - eĉ se ili laboras je la alia fino de la mondo. Collaborators should therefore know how they do not lose touch and how collaboration with colleagues can work - even if they are working at the other end of the world.

Kiu dum sufiĉe longa tempo laboras hejme, tiu ne nur riskas maltrafi la plej novan klaĉon en la oficejo. Anyone who has been working at home for quite some time is not only at risk of missing out on the latest gossip in the office. Ankaŭ la komunikado pri gravaj komunaj laborprojektoj ja glate funkciu. Communication on important joint work projects should also work smoothly. Tio validas precipe tiam, se la kolego sidas en alia urbo aŭ eĉ en alia lando. This is especially true if the colleague is in another city or even in another country.

Estroj koncedu al siaj kunlaborantoj en la hejma oficejo ne nur bonan porcion da fido, sed ili ankaŭ atentu ke por ĉiuj kunlaborantoj estu disponeblaj unuecaj teknikaj kondiĉoj kaj reguloj. Leaders should grant their co-workers in the home office not only a good portion of trust, but they should also ensure that uniform technical requirements and rules are available to all co-workers. Kompreneble ankaŭ la kunlaborantoj atentu kelkajn aferojn, por ke la kunlaboro malgraŭ hejma oficejo estu ĝojiga. Of course, the co-workers also pay attention to a few things, so that the co-operation in spite of home office is enjoyable.

Por ke la komunikado el la hejma oficejo funkciu, nepre necesas stabila interreta konekto kaj bone funkciantaj programoj por videokonferencoj. For home office communication to work, a stable internet connection and well-functioning video conferencing programs are essential. Nome se tiurilate foje aperas problemo, tiam ne estas disponebla teknikisto. Namely, if a problem sometimes arises in this regard, then there is no technician available. Tial oni bone preventu tion per antaŭa kontrolo de la interreta konekto kaj per disponigo de la bezonata aparataro al la kunlaborantoj. Therefore, it is important to prevent this by pre-checking the internet connection and by making the necessary hardware available to the collaborators. Se malgraŭ tio aperas teknikaj aŭ organizaj problemoj, oni petu helpon de kolego. If technical or organizational problems arise, ask a colleague for help. Tio funkcias plej bone per telefono aŭ per telekomandado tra la interreto helpe de koncerna ilo por foraj ekranaj skribotabloj. This works best by phone or by remote control via the internet with the help of the relevant tool for remote screen desktops.

En la oficejo oni povas spontane interparoli pri gravaj aferoj aŭ oni povas fari babileton en la kuirejo. In the office you can talk spontaneously about important things or you can have a chat in the kitchen. Tiuj konversacioj kompreneble en hejma oficejo ne eblas. Tio povas ne nur konduki al soleco, sed ankaŭ miskomprenoj povas aperi. This can not only lead to loneliness, but also misunderstandings can arise. Pro tio regulaj konversacioj helpe de retaj babilejoj, telefono kaj videokonferencoj estas des pli gravaj por la laboro en la hejmo. That's why regular conversations with the help of online chats, telephone and video conferencing are all the more important for working from home. Se io tre urĝas oni uzu la telefonon. If something is very urgent, use the phone. Iom pli personaj estas videotelefonadoj per Skajpo, Zumo aŭ aliaj tiaj perantoj. A little more personal are video calls via Skype, Buzz or other such intermediaries.

La teamo devas interkonsenti kiuj programoj estu aplikataj kiucele kaj je kiuj okazoj. The team must agree on which programs should be implemented for what purpose and on what occasions. Kaj validu ankaŭ fiksitaj reguloj por la hejma oficejo: Kiel longe oni rajtas atendigi la gekolegojn pri respondo je babilmesaĝo aŭ retpoŝta letero? And also set rules for the home office: How long can one wait for colleagues to respond to a chat message or email? Ĉu aĉetoj posttagmeze estas permesitaj se oni vespere kompensos la private uzitan tempon? Are afternoon purchases allowed if the privately used time is offset in the evening?

En la oficejo la afero estas simpla: Se kunlaboranto forlasas sian skribotablon, tiam tion vidas la aliaj. In the office the thing is simple: If a co-worker leaves his desk, then the others see it. En la hejma oficejo tio ja ne estas tiel. In the home office, that's not the case. Tio rapide povas konduki al eraraj konkludoj. This can quickly lead to erroneous conclusions. Tial oni informu almenaŭ unu kolegon, se oni forlasas la skribotablon. Therefore, inform at least one colleague if you leave the desk. Tio kompreneble ankaŭ validas por la reveno al la skribotablo. This of course also applies to the return to the desk. Sed oni povas ankaŭ enŝalti la modon "Ne ĝenu min nun". But you can also turn on the "Don't bother me now" mode. La socia interŝanĝo kun la gekolegoj pri privataj aferoj estas eble neglektata ĉe laboro en hejma oficejo malgraŭ multaj komunikaj rimedoj. The social exchange with colleagues on private matters is perhaps neglected at work in a home office despite many means of communication. Oni povas fari tion dum paŭzoj aŭ vespere aŭ oni eĉ povas organizi komunan tagmanĝon helpe de videobabilejo.

Gravaj eventoj kiel antaŭkristnaskaj festoj aŭ adiaŭo de kunlaboranto ne estu simple ignorataj pro tio ĉar oni nur malofte persone renkontiĝas. Important events such as pre-Christmas parties or the farewell of a co-worker should not simply be ignored because one rarely meets in person. Per bondezira karto kaj floroj okaze de naskiĝtago aŭ per persona partopreno en gravaj eventoj ankaŭ la hejma laboranto montriĝas kiel kolegeca kaj teamana. With a greeting card and flowers on the occasion of a birthday or with personal participation in important events, the domestic worker is also shown as a collegiate and team member. Se oni ne persone povas aperi ĉe festaj kunvenoj en la firmao, tiam la partopreno ankaŭ per video estas laŭokaza alternativo. If one cannot personally appear at festive gatherings in the company, then participation via video is also an occasional alternative.