×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Konversacioj ofte daŭras tro longe

Konversacioj ofte daŭras tro longe

Plej multaj homoj ŝatas interparoli kun aliaj. Tamen al multaj kaŭzas malfacilon fini konversacion en la ĝusta momento - tion montras almenaŭ aktuala studaĵo.

Dum la pasinta jaro plej multaj homoj havis nur ege malmultajn personajn renkontojn. Multaj homoj suferas pro tio, ĉar komunikado kaj socia kunretiĝo estas bazaj homaj bezonoj. Almenaŭ unu defion ĉe tio multaj homoj povas eviti: fini konversacion.

Ĉu en amika rondo aŭ ĉe interparolo kun bona amiko: Kaŭzas al ni malfacilon trovi finon, kaj ĉe la provo trovi la ĝustan momenton por trovi eliron el la konversacio, ni ne scias kiel fari tion. Tio estas la rezulto de ĵus publikigita studaĵo de usonaj psikologoj de la Harvarda universitato kaj de du aliaj usonaj universitatoj.

La sciencistoj tiucele interrete enketis 806 usonajn partoprenantojn pri ties lasta persona interparolo kiu estis daŭrinta unu ĝis 45 minutojn. Plej multaj raportis pri konversacioj dum la aktuala tago aŭ dum la tago antaŭe, kaj tio koncernis interparolojn kun bonaj konatuloj, kun amikoj aŭ familianoj. Oni demandis pri la propraj deziroj fini la interparolon kaj ankaŭ pri la takso kiam la vidalvidulo estus dezirinta fini la konversacion. En dua studo la esploristoj kunigis 252 testpersonojn kun fremda persono por interparolo kaj pridemandis ilin same sekve.

La rezulto: Se du homoj renkontiĝas persone kaj interparolas, tiam plej ofte tiu konversacio finiĝas nekonvene, nome je momento en kiu nek unu, nek la alia persono principe volis fini ĝin. Plej ofte ĝi finiĝis signife pli malfrue. Preskaŭ neniam okazis ke ambaŭ precize en la sama momento volis fini la konversacion en kiu ĝi vere finiĝis. La tempa malkongruo inter la fino de la konversacio kaj la principe dezirita fino sumiĝis ofte eĉ al la duono de la interparola tempo.

Fini interparolojn estas malfacile tial, ĉar la kunparolanto plej ofte estas same afabla kiel oni mem - kaj kiu ne donas signalojn ĉu li aŭ ŝi volas fini la interparolon. Tio estas almenaŭ la supozo de la usonaj esploristoj. Tio kondukas al tio ke oni staras antaŭ kunordiga problemo: Ni ne scias kiam nia kunparolanto volas fini la konversacion. Plej ofte oni tamen ankaŭ subtaksas kiel la vidalvidulo "tiktakas" kaj kiel malsamas la dezirata daŭro de la komunikado. Kelkfoje en tio kuŝiĝas ankaŭ la kaŭzo por tre rapida fino, diras la esploristoj: Unu finas la interparolon supozante ke por la kunparolanto la interparolo daŭris jam sufiĉe longe, sed li aŭ ŝi estus interparolinta ankoraŭ multe pli longe, se li aŭ ŝi estus sciinta ke ankaŭ la kunparolanto estas ege parolema homo.

Per tiu studo unu supozo konfirmiĝis por la sciencistoj unu fojon pli: En plej maloftaj kazoj du homoj volas la samon, do kun la sama sinteno kaj kun la samaj celoj iras al interparolo. Tio povus havi sian kaŭzon en tio ke la vidalviduloj plejparte restas sekreto al kiu oni povas alproksimiĝi nur iomete per daŭra komunikado.