×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Kontakto", spartana revuo

Kontakto", spartana revuo

Kiel senkondiĉa admiranto kaj abonanto de la revuo ”Kontakto“, mi ricevis la lastan numeron en 2020 kun aparta sento de plezuro: ĝi estas la 300-a numero de la revuo! Ne banala eldonserio! Ĝi meritas toston kaj gratulon al Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kies socikultura publikaĵo ĝi estas.

”Kontakto“ publikiĝis unuafoje antaŭ 57 jaroj, kaj sur malfacila vojo, kun multe da penoj kaj oferoj, fariĝis unu el la plej seriozaj, riĉenhavaj, altnivelaj periodaĵoj en nia Esperanta mondo. Oni povas montri ĝin sentime al iu ajn neesperantisto, por pruvi la viglecon de nia kulturo. Ĝia enhavo estas ĉiam moderna, pensiga, kleriga, inteligenta, malbanala. La grafika aspekto estas sobra kaj agrabla.

Tamen, duan jubileon travivas la bonega ”Kontakto“: ĝia redaktoro, Rogener Pavinski, kompletigas samtempe 10 jarojn da laboro kape de la revuo. Certe pro tiu longa tempo, la revuo havigis al si ian personecon, ian stilon kaj tendencon, kiu nepre respegulas la personecon de la redaktoro. Ĝi ne estas simple revuo por junuloj, sed revuo de junuloj por la ĝenerala publiko.

Jen kion la redaktoro skribis en sia enkonduto al la 300-a numero:

”Alveninte al tiu ronda kaj bela kaj esprimpova cifero '300', mi petas permeson starigi paralelan komparon kun la historio de la 300 spartanaj soldatoj kiuj brave batalis kontraŭ la invado fare de la persa imperio en la jaro 480 a.K.. Imagu ĉiujn numerojn de nia revuo kvazaŭ simbolajn soldatojn de batalantaro, kiuj defendas - ne sian patrujon, kiel la spartanoj - sed la Esperantan idealon, kiu ekde sia naskiĝo kaj ĝis nun estas mortminacata.“ Bela metaforo!

La 300-a numero komenciĝas per bela artikolo ”Enkonduko al Kulturo“, de la usonano Hanso Becklin. Sekvas (de Cyril Vergnaud) ”La telefono de la vento“, pri japano kiu starigis en ĝardeno telefonbudon, kie homoj povas imagi interparolon kun kara mortinto. Poste, oni legas de Xavi Alcaide viglan recenzon pri la filmo ”La nekredebla historio de la Insulo de la Rozoj“. Kompletigas la tuton la brazilano Raoni Sousa (pri Esperanto-instruado), Hori Jasuo (“Pandemio kaj virinoj en Japanio”) kaj Michael Vrazitulis (pri Esperantismo). Ni ne forgesu la ĉiam bonhumorajn konstantajn rubrikojn “La Blaga Blogo”, de Viktoro Solé kaj “Tiel la mondo... ŝrumpas” de István Ertl.

Vera bukedo da legindaĵoj. Gratulon al TEJO pro la triumfa 300-a numero de “Kontakto”. Ĝi certe estas pli heroa ol la antikvaj spartanoj.