×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Klasika muziko helpas ĉe trejnado

Klasika muziko helpas ĉe trejnado

Hiphopo, pop-muziko kaj alia ritma muziko estas ŝatata ĉe sportado - klasika muziko malpli. Tamen ankaŭ Mozart, Rossini kaj aliaj klasikaj komponistoj povas helpi ĉe trejnado, klarigas sportosciencisto.

Muziko havas multajn avantaĝojn ĉe sportado, kiel esploroj ĉiam denove montras. Muziko motivigas, mildigas la doloron kaj igas la trejnadon pasi pli rapide, klarigas psikologo kaj sportosciencisto de la Brunel universitato en Londono. Li priesploras la influon de muziko ekde ĉirkaŭ 30 jaroj. En studaĵo li antaŭ nelonge montris ke per muziko tiuj areoj en la cerbo estas malpli aktivaj kiuj signalas elĉerpiĝon. "Muziko helpas ĉe sportado delogi la racion de simptomoj de laciĝo kaj iom prokrasti la punkton de elĉerpiĝo", li diras. Por siaj esploroj li ja uzas precipe sufiĉe simplan muzikon kiu restas ĉiam en sama ritmo. Por ŝatantoj de klasika muziko tamen povus esti avantaĝe aŭskulti klasikan muzikon, diras la esploristo. "Estetike plaĉa muzikaĵo kiel ekzemple la fino de la Wilhelm-Tell-uverturo ne povas influi kion vi sentas se viaj pulmoj brulas sur la kurbendo. Sed ĝi povas influi kiel vi sentas tion. Principe ĝojiga muziko povas modifi la interpreton de elĉerpiĝo kaj povas plibonigi la trejnadan travivaĵon", li skribas en artikolo. Por intensa sportado kun alta rapideco ekzemple taŭgas la preludo el la opero Carmen. Sed ankaŭ la entuziasmiganta kvara frazo Allegro assai el la 40-a sinfonio de Mozart en g-minoro povus esti subtena ĉe moderaj korpekzercoj. "Gravas ke oni ĉe tio atentu pri la laŭteco - precipe ĉe intensa trejnado sensoĉeloj en la orelo estas aparte sentemaj kaj povas esti damaĝitaj pli facile. Se tiuj haretoj foje estas difektitaj, tiam estas fino de la afero." Klasika muziko ja ankaŭ estas uzebla dum kurado, sed la oftaj ŝanĝoj de ritmo kaj de rapideco ne estas nepre idealaj por tenadi rapidan egalmezuran kuran paŝon. "Krome klasika muziko postulas pli da atento - oni ne povas simple aŭskulti ĝin sentatente, kio ja eblas ĉe maĉgumeca pop-kanzono kiu ludiĝas en la fono kaj tenas onin en ritmo." Bona ritmo gravas precipe ĉe kurado. Partoprenantoj de la studo kuris pli efike se ili kuris sinkrone kun la muziko. "Ni vidis ke la alpreno de oksigeno en la sango estis je 67 procentoj pli malalta ol ĉe la grupo sen muziko. Tio estas indiko pri tio ke la movoj estis pli energi-efikaj. Se oni moviĝas normale, tiam okazas ĉiam denove neregulecoj kio konsumas pli da energio. Oni povas kompari tion eble kun aŭtomobilo kiu veturas de la periferio al la centro de urbo kaj kiu devas halti plurfoje pli ofte." Klasika muziko plej bone taŭgas laŭ la sciencisto antaŭ aŭ post la trejnado. Tio helpas malstreĉiĝi post la trejnado.

Gravas ke oni elektu muzikon kiu plaĉas kaj kiu instigas al moviĝado. Estas nur unu situacio en kiu oni rezignu pri ĉia muziko: nome se oni ĵus lernas ion novan. En tiu kazo la alikaze helpa delogo per la muziko povas esti kontraŭproduktiva.