×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Kiel meditado modifas la cerbon

Kiel meditado modifas la cerbon

Homoj kiuj regule meditas, tiuj sentas sin interalie pli ekvilibritaj kaj pli koncentritaj. Kio precize okazas en la cerbo, tion teamo de la medicina universitato de Innsbruck en Tirolo nun prilumigis: La pensaparato nove kunretiĝas.

"Metu vin en agrablan pozicion. Kaj tiam tute malstreĉite: enspiru, elspiru, enspiru, elspiru. Observu kion la spirado faras pri via korpo. Kaj tiam refoje tute nature: enspiri, elspiri, enspiri, elspiri". Sub la instrukciado de profesia jogo-instruistino dekdu viroj kaj deksep virinoj sen fakaj antaŭscioj praktikis meditadon dum sep semajnoj. "Normalkaze oni estas sidanta dum tiuj spirekzercoj, niaj testantoj tamen estis kuŝantaj", rakontas neŭro-radiologino ĉe la medicina universitato de Innsbruck. Tiu adapto de la pozicio havas konkretan kaŭzon: La testpersonoj nome lernu meti sin en meditan staton ankaŭ en tubo de magnetresona tomografio, do dum prilumigo dum MRT. La sciencistino kaj kolego volis kadre de studo eltrovi kiel meditado efikas al la cerba metabolo. Tiucele la cerboj de la testpersonoj estis analizitaj antaŭ kaj post la studo per MRT. "Kaj ĉe tio ni povis vidi ke jam post mallonga tempo aperis modifoj en pluraj regionoj de la cerbo. En la bazaj ganglioj ekzemple aperis pli da aktiveco." La bazaj ganglioj ludas grandan rolon ĉe pluraj procezoj - ekzemple ĉe la realigo de movoj. Sed ankaŭ la frunta lobo, kiu stiras movajn kaj kognajn procezojn kaj la tempia lobo kiu siavice respondecas por la prilaborado de stimuloj, estas influataj de meditaj ekzercoj. La pensaparato de la testantoj nove kunretiĝas.

"Tiel la cerbo kapablas alimaniere reagi pri stimuloj." Tio povas esti helpa precipe dum krizoj. Nuntempe psikaj malsanoj estas forte kreskantaj. Precipe ĉe homoj kun afekcioj de anksio meditado povas montri pozitivajn efektojn, diras la sciencistino. La testpersonoj de ŝia studaĵo ja ne havis koncernan malsanon, tamen oni prilumigis ilian psikan staton. "Kaj tie ni vere povis vidi ankaŭ en tiu grupo de testantoj, ke per la regula praktikado de meditado la timemo malkreskis." Por atingi progreson jam sufiĉas dek ĝis 15 minutoj da ĉiutaga meditado. La neŭrosciencistino konsilas antaŭe peti konsilojn de jogo-instruistino aŭ de trejnisto de meditado. Tio funkcias laŭ ŝi ankaŭ helpe de interretaj kursoj.

Ambaŭ sciencistoj volas post unu jaro denove prilumigi la testpersonojn por vidi ankaŭ kiel meditado efikas je longa vido al nia cerbo.

Kiel meditado modifas la cerbon How meditation modifies the brain