×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Jam iom da sukero malhelpas la metabolon

Jam iom da sukero malhelpas la metabolon

La Monda Sanorganizo rekomendas limigi la ĉiutagan konsumon de sukero al ĉirkaŭ 50 gramoj, aŭ ankoraŭ pli bone, al 25 gramoj.

Aktuale homo en Germanio konsumas en jaro averaĝe 34 kilogramojn da sukero. Tio estas ege tro multe. Jam 80 gramoj laŭ aktuala studaĵo povus esti respondecaj por la ekesto de diabeto aŭ de grasa hepato.

Kiom da sukero la korpo povas toleri? Kiam la hepato superreagas? Kaj kiel distingiĝas la efektoj ĉe unuopaj sukerspecoj? Tiujn demandojn al si starigis esploristoj de la universitato en Zuriĥo kaj ili lanĉis sian prilumigon kun 94 junaj, sanaj viroj.

Unu grupo de la testantoj ricevis tra sep semajnoj trinkaĵon kiu estis dolĉigita per diversaj sukerspecoj, tio korespondas al ĉirkaŭ 800 mililitroj da komerce kutima limonado. La dolĉigita trinkaĵo enhavis aŭ fruktozon aŭ glukozon aŭ normalan sukeron (saĥarozon), kiu konsistas el fruktozo kaj glukozo. La viroj de la kontrolgrupo rezignis pri sukero, ili tamen konsumis same tiom da kalorioj kiel la testantoj kun sukerkonsumo.

La esploristoj sekve prilumigis diversajn parametrojn de la metabolo de graso ĉe la partoprenantoj, interalie ankaŭ la produktadon de la grasacido en la hepato. Montriĝis ke la formiĝo de grasacido plialtiĝis en la hepato de la testantoj kun dolĉigitaj trinkaĵoj - kaj tio okazis ĉe tiuj kiuj estis konsumintaj trinkaĵojn kun fruktozo kaj saĥarozo. Tie sufiĉis jam etaj kvantoj por aktivigi la metabolon en la hepato kaj por produkti pli da grasacidoj.

Sed kiel tio aspektas rilate al la glukozo? "La proprakorpa produktado de graso en la hepato estas duoble pli alta en la fruktozo-grupo ol en la glukozo-grupo aŭ en la kontrolgrupo - kaj tio okazis dum ankoraŭ dekdu horoj post la lasta manĝo aŭ la lasta konsumo de sukero", klarigas sciencisto de la universitato de Zuriĥo. Ĉe konsumo de pura glukozo la produktado de graso restis neinfluita.

Surprize por la esploristoj estis ke la plej ofte konsumata hejma sukero stimulis la sintezon de graso eĉ ankoraŭ iom pli ol la sama kvanto da fruktozo. Ĉar ĝis nun oni suspektis precipe pri fruktozo ke ĝi kaŭzas tiajn ŝanĝojn. Kial la normala hejma sukero efikas ankoraŭ pli forte ol la pura fruktozo, tio estas ĝis nun ne eksplikebla.

La esploristoj supozas kunludadon de ambaŭ sukermolekuloj kiuj troviĝas en la saĥarozo. La fruktozo povus unue doni signalon kiu instigas la metabolon de la hepato porti pli da glukozo ol kutime en la hepaton. Tiu glukozo tiam je pli granda parto ol normale estas metaboligata en la hepato kaj estas konvertata al graso.

"Niaj rezultoj estas decida paŝo en la esplorado de la damaĝaj efikoj de aldonita sukero kaj ili estas tre gravaj por estontaj rekomendoj pri nutraĵoj", resumas la sciencisto. La plialtigita produktado de graso en la hepato estas unua paŝo en la ekesto de grandskale disvastiĝintaj malsanoj kiel diabeto tipo 2 aŭ la nealkohola grasa hepato.

La aktuala konsumo de sukero en centra Eŭropo estas ankoraŭ multe pli alta ol tion rekomendas la Monda Sanorganizo.

Jam iom da sukero malhelpas la metabolon

La Monda Sanorganizo rekomendas limigi la ĉiutagan konsumon de sukero al ĉirkaŭ 50 gramoj, aŭ ankoraŭ pli bone, al 25 gramoj.

Aktuale homo en Germanio konsumas en jaro averaĝe 34 kilogramojn da sukero. Tio estas ege tro multe. Jam 80 gramoj laŭ aktuala studaĵo povus esti respondecaj por la ekesto de diabeto aŭ de grasa hepato.

Kiom da sukero la korpo povas toleri? Kiam la hepato superreagas? Kaj kiel distingiĝas la efektoj ĉe unuopaj sukerspecoj? Tiujn demandojn al si starigis esploristoj de la universitato en Zuriĥo kaj ili lanĉis sian prilumigon kun 94 junaj, sanaj viroj.

Unu grupo de la testantoj ricevis tra sep semajnoj trinkaĵon kiu estis dolĉigita per diversaj sukerspecoj, tio korespondas al ĉirkaŭ 800 mililitroj da komerce kutima limonado. La dolĉigita trinkaĵo enhavis aŭ fruktozon aŭ glukozon aŭ normalan sukeron (saĥarozon), kiu konsistas el fruktozo kaj glukozo. La viroj de la kontrolgrupo rezignis pri sukero, ili tamen konsumis same tiom da kalorioj kiel la testantoj kun sukerkonsumo.

La esploristoj sekve prilumigis diversajn parametrojn de la metabolo de graso ĉe la partoprenantoj, interalie ankaŭ la produktadon de la grasacido en la hepato. Montriĝis ke la formiĝo de grasacido plialtiĝis en la hepato de la testantoj kun dolĉigitaj trinkaĵoj - kaj tio okazis ĉe tiuj kiuj estis konsumintaj trinkaĵojn kun fruktozo kaj saĥarozo. It turned out that the formation of fatty acids increased in the liver of the testers with sweetened drinks - and this happened in those who had consumed drinks with fructose and sucrose. Tie sufiĉis jam etaj kvantoj por aktivigi la metabolon en la hepato kaj por produkti pli da grasacidoj.